Kantaŭtoro
Kantaŭtoro estas nocio el la anglalingva tradicio, kie ĝi laŭvorte signifas: "singer-songwriter" angle - kantisto kaj samtempe lirikisto aŭ pli ekzakte kantotekstisto kaj komponisto, do artisto, kiu verkas siajn proprajn tekstojn, komponas kaj kantas ilin kaj kutime mem akompanas sin per gitaro aŭ aliaj instrumentoj. Multaj kantaŭtoroj emas inkluzivi sociajn kaj politikajn temojn en siajn kantojn.
- Kantaŭtoroj en tiu vasta senco havas longegan tradicion ĝis la mezepokaj trobadoroj kaj kredeble ĝis la komenco de muziko en prahistoriaj epokoj.
En Usono la tradicio de kantaŭtoroj komenciĝas en la 1930-aj jaroj kun Woody Guthrie, Lead Belly kaj Pete Seeger. Laŭstile iliaj kantoj estis folklormuzikaj, laŭteme ofte socikritikaj, kio influis la pluan evoluon de la kantaŭtora ĝenro.
- Pro tiu tradicio la termino kantaŭtoro reduktiĝis al "kantisto de propraj kantoj pri socikritika temo".
En rok-metalaj grupoj estas tre ofte por la kantisto partopreni verkadon de la tekstoj, komponado kaj kelkfoje ludado.
Norda Ameriko, Britio
[redakti | redakti fonton]En la 1960-aj jaroj daŭrigis tiun tradicion multaj kantistoj-kantaŭtoroj en Usono kaj Britio, inter ili Bob Dylan, Paul Simon, Neil Young, John Denver, Jackson Browne, Dave Mason, Jim Croce, Joni Mitchell, David Crosby, Leonard Cohen, Donovan, Randy Newman, Gordon Lightfoot, Nick Drake, Carly Simon, Cat Stevens, Bruce Cockburn, Harry Chapin, James Taylor, kaj Dan Fogelberg.
Kantaŭtoraj tradicioj en aliaj landoj
[redakti | redakti fonton]- Aŭstrio kaj Germanio - germane liedermacher, kiuj parencas al la kantaŭtora tradicio, ekzemple Wolfgang Ambros, Wolf Biermann, Franz Josef Degenhardt, Bodo Wartke, Konstantin Wecker, Reinhard Mey kaj multaj aliaj
- Brazilo - portugale tropicalismo, kiuj parencas al la kantaŭtora tradicio, ekzemple Gilberto Gil, Caetano Veloso kaj aliaj
- Francio - france auteur-compositeur-interprète, kiuj parencas al la kantaŭtora tradicio, ekzemple Serge Gainsbourg kaj multaj aliaj
- Hispanio: - En Hispanio la sistemo, koncepto kaj eĉ la nomo de kantaŭtoro (hispanlingve, cantautor) famiĝis ĉirkaŭ la fino de la 1960-aj jaroj kaj ĉefe dum la 1970-aj jaroj nehazarde koincide kun la plej forta luktado kontraŭ la finanta reĝimo frankisma. La plej ofta bildo de tiamaj kantaŭtoroj estis kantisto mem ludante gitaron antaŭ eventuala mikrofono, ne ĉiam disponebla, ĉefe en senleĝaj aŭ mezprivataj ludadoj. Ĉefa ingredienco de tiu muzikmodo estis la protesta temo, ne nepre rekte kontraŭ la frankisma reĝimo, ĉefe dum laŭleĝaj ludadoj, sed ĝenerale pri pli justa vivo, mondo kaj lando. Ofte la tiel nomataj kantaŭtoroj kantis ne nur proprajn kantojn, sed ankaŭ poemoj de aliaj verkistoj, ĉefe klazikaj, de la Mezepoko aŭ Orjarcentoj (16-a kaj 17-a jarcentoj por Hispanio) aŭ de la antaŭfrankisma epoko aŭ ekzilitaj. En Katalunio tiu modo montris proprajn rajtojn, ĉefe kompreneble la uzadon de la kataluna lingvo kaj de popolaj kantoj. (Nova kanzono ca:Nova Cançó - Miquel Porter i Moix, Remei Margarit, Carlos Cano kaj multaj aliaj.)
- Hungario: kantaŭtoroj (en la vasta senco) en la 16-a jarcento: Péter Ilosvai Selymes, BATIZI András, Bogáti Fazekas Miklós, FRÁTER Lóránd
- Pollando: reprezentantoj de kantata poezio: Ewa Demarczyk, Marek Grechuta, Jacek Kaczmarski, Czesław Niemen
Esperantaj kantaŭtoroj
[redakti | redakti fonton]- Morice Benin
- Mikaelo Bronŝtejn
- Ĵ. Dan' kaj B. Hor'
- Ekvinokso
- Georgo Handzlik
- Ĵomart kaj Nataŝa
- Oĉjo (Oleg Ĉajka)
- Natalija Kasymova
- Marĉela
- Klára Mikola kaj László Garamvölgyi
- Gianfranco Molle
- Ĵak Lepŭil'
- Massimo Manca
- Miĥail Povorin
- Suzana
- Duncan C. Thomson
- Olivier Tzaut
- Johán Valano
- Bertilo Wennergren
- Jacques Yvart