Kapelo de la Plej Sankta Triunuo (Děrné)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigardo al la kapelo

La Kapelo de Sankta Triunuo estas kristana kapelo apud la vilaĝo Děrné, administre apartenanta al la urbo Fulnek en la regiono Moravio de Ĉeĥio. La kapelo situas ĉe ŝoseo el Fulnek al Lukavec, sur loko nomata Hájek kaj menciata iam ankaŭ laŭ tio kapelo en Hájek (malpli ofte kapelo de Lukavec laŭ situo ĉe ŝoseo al la vilaĝo), estis laŭ atingeblaj mencioj kaj ankaŭ laŭ datindiko sur la antaŭa flanko de la fasado konstruita en la jaro 1705. Eblas legi ankaŭ pri ĝia nomo kapelo de Heikenkapelo de Heineken (unu el la nomoj estas verŝajnege erara), ĉar proksime starantan muelejon, sur kies parcelo staras la kapelo, posedis gento de Hei(ne)ken, poste temis pri familioj Werber, Till kaj Berggold. La posedantoj prizorgadis bontenon de la kapelo.

La kapelo de Sankta Triunuo apartenis al kvar tiel nomataj limaj kapeloj de Fulnek, komune kun la Sveda kapelo sur la Cervomonteto, kapelo Taschenmühl kaj la kapelo starante apud la sablejo de Jerlochovice. Same kiel al tiuj ceteraj, ankaŭ al ĉi tiu kapelo ligiĝas legendo.

Laŭ konservita rakonto sur la loko, kie staras la kapelo, troviĝis granda marĉo. Dum ne pli konkretigita milito iu nobelo el Děrné kun ĉevalo eniĝis en ĝin kaj mizere pereis, estinte forpelita tien de persekutantoj. Kiam pli malfrue la marĉo estis sekigita, homoj konstruis la kapelon kiel memorigaĵon pri la malfeliĉa morto. Ĉiam dimanĉe, je la soleno de la Sankta Triunuo, Fulnekanoj pie vizitadis la lokon, riĉe flore ornamitan fare de la muelistoj de Hei(ne)ken.

Ekzistas ankaŭ dua fabelo, havanta iom similajn motivojn, ligiĝanta al la kapelo, tamen devenanta el aliaj fontoj. Ankaŭ ĝi rakontas pri nobelo, pasiganta dum veturo el Opava al Fulnek multajn marĉojn, penetrantajn la valon de la rojo de Lukavec. Subite lia ĉevalo enprofundiĝis en marĉon kaj neniel eblis eliĝi, ĉiu peno ŝajnis esti vanega, ĉar kaj la ĉevalo kaj la rajdanto malsupreniĝis ĉiam pli en la ŝajne senfundan ŝlimejon. En la pleja malespero la malfeliĉulo ekkriis helppeton: „Ho, Sankta Triunuo! Savu min, alie mi pereos!“ Tuje neatendite la ĉevalo turniĝis kaj ektrafis stabilan grundon sub piedoj, sen granda klopodo elstaris el la marĉo kaj en plena sano ankaŭ kun la rajdanto atingis la celon de la veturo. Kiel videblan esprimon de sia danko la nobelo lasis poste konstrui sur la loko, kie lia ĉevalo retrafis la stabilan teron, ĉi tiun kapelon, origine blanke stukitan.

Ene de la jarintervalo 20032005 la kapelo estis vaste riparita, oni ŝanĝis la tegmenton kaj pavimon, la konstruaĵon drenis kaj faris novan sanigan stukon; la kostoj ne superis kvindek mil Ĉeĥajn kronojn, danke volontan laboron fare de anoj de najbaraj vilaĝoj.

Komence de la 21-a jarcento prizorgas la kapelon ĉefe homoj el Lukavec.

Koordinatoj: 49.732463, 17.911548.

Fontoj[redakti | redakti fonton]