Kariba kviskalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kariba kviskalo
Kariba kviskalo, ino
Kariba kviskalo, ino

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Quiscalus
Specio: 'Q. lugubris'
Quiscalus lugubris
(Swainson, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kariba kviskalo, Quiscalus lugubris, estas paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Kviskaloj, kiu enhavas ses vivantajn speciojn de tre brilaj nigraj birdoj. Ĝi estas specio de konstante loĝantaj birdoj en Malgrandaj Antiloj kaj norda Sudameriko oriente de Andoj, el Kolombio oriente de Venezuelo kaj nordorienta Brazilo.

Maskla plenkreskulo de Kariba kviskalo estas 27 cm longa kun longa kojnforma vosto, kvankam ĝi ne estas tiom longa kiom ĉe aliaj kviskaloj. Ties plumaro estas tute nigra kun viola kaj verdeca irizecoj, ties okuloj estas flavaj, kaj ĝi havas fortikan malhelan bekon. Ina plenkreskulo estas 23 cm longa, kun pli mallonga vosto kaj bruna plumaro, pli malhela en supraj partoj. Junaj maskloj estas pli mallongvostaj ol masklaj plenkreskuloj kaj havas iom de bruno en plumaro. Junaj inoj estas tre similaj al inaj plenkreskuloj.

Estas 8 rasoj, el kiuj la plej disvastigata estas la nomiga Q. l. lugubris de Trinidado kaj sudamerika kontinento. Tiu formo estis enmetita en Tobagon en 1905 kaj nune estas komuna tie. La insulaj rasoj diferenciĝas el la nomiga formo laŭ grando, plumarnuanco, ĉefe ĉe brunaj koloroj de inoj kaj voĉo.

Ties reprodukta habitato estas malfermaj areoj inklude terkultivejojn kaj homajn setlejojn. Tiu estas reproduktulo en kolonio, kie estas kelkaj profundaj, kovritaj tasformaj nestoj ofte konstruitaj en ununura arbo. La ino demetas 2 al 4 ovojn. La kovado daŭras 12 tagojn, kaj pasos pliaj 14 antaŭ elnestiĝo. Tiu specio estas foje parazitata de la Brila molotro, sed ĝi estas pli sukcesa kiam forpelas la ovojn de tiu specio.

La Kariba kviskalo estas tre gregema specio, kiu manĝas surgrunde insektojn, aliajn senvertebrulojn aŭ ruberojn. Ili povas iĝi enhejmigitaj kaj kuraĝaj kaj eniras en restoracioj por serĉi manĝon, kutime manĝante restaĵojn. Ili formas grupojn por ataki eventualajn predantojn, kiaj hundoj, herpestedojhomoj, kaj nokte ili ripozas kolonie.

La kanto de la Kariba kviskalo estas miksaĵo de akraj kaj pli muzikecaj notoj, kun sonorileca tipa tikita-tikita-tikita-ting kaj rapida ĉi-ĉi-ĉi-ĉi. La alvokoj varias laŭ dialektoj inter insuloj kaj la birdo kutime ŝveligas sian plumaron dum alvoko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]