Saltu al enhavo

Karlino (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlino

Blazono

Blazono
urbo
Karlino (Pollando) (Pollando)
Karlino (Pollando) (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Karlina
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto Distrikto Białogard
Speco de komunumo Urba
Fondita en 1240
Urborajtoj 1385
Koordinatoj 54° 2′ N, 15° 53′ O (mapo)54.03916666666715.878611111111Koordinatoj: 54° 2′ N, 15° 53′ O (mapo)
Areo 9,21 km²
Loĝantaro 5729 (en 2004)
Loĝdenso 622 loĝ./km²
Poŝtkodo 78-230
Telefona antaŭkodo 94
Aŭtokodo ZBI
TERYT 4324401034
Estro Waldemar Włodzimierz Miśko
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Jana Pawła II 6
Poŝtkodo de estraro 78-230
Ĝemelaj urboj Dargun (Germanio), Skælskør (Danio), Wolgast (Germanio)
Komunuma retejo http://www.karlino.home.pl
vdr

Karlino ( germane Körlin, kaŝube Kòrlin; dum la historio diversaj nomoj: *Chorzelin, Corlin 1299, Cornlin 1299; Korlin 1304, Corlyn 1342, Cörlin 1556, Corlin 1618, Cörlin 1789, do Korlina 1807, karliński 1946, Karlino, Kòrlin, Körlin) - estas urbo en Okcidenta Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Białogard.

La blazono de Karlino, ĉe la muro de la urbodomo
La preĝejo de la Ĉefanĝelo Miĥaelo
Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito

Historio de Karlino en la mezepoko

[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la loko Karlino, laŭ kiu ĝi apartenas la tn. Duklando de Kamień Pomorski, devenas de la jaro 1240. Ĉirkaŭita per akvo la kastelo persistis la sieĝon kaj tiufoje ne estis kaptita de la princo de Pomerio Boguslavo la 8-a, tamen jam en la jaro 1481 la tuta Karlino kun la kastelo estis detruita.

Historio de Karlino de la 16-a ĝis 19-a jarcentoj

[redakti | redakti fonton]

Tute ŝanĝis la staton de la urbo la apero de Reformacio en la jaro 1534. La disvolvo de la komerco kaj la eta industrio, kaj la konstru-evoluigo de Karlino ekkomencis en la 1870-aj jaroj, post la venko de Prusio kontraŭ Francio.

Historio de Karlino dum la 20-a jarcento

[redakti | redakti fonton]

La fino de la Unua Mondmilito kaj teritoriaj perdoj de la Germana Regno malgrandigis la germanan nombron de la loĝantaro.

Post la fino de Dua Mondmilito la urbo doniĝis al la komunista Pola Popla Respubliko laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la forpelo de la germanaj loĝantoj kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio (vidu la apudan mapon). Lige kun grandaj militaj detruoj en Kolberg (ekde 1945 Kołobrzeg) dum la Dua Mondmilito la sidejo de la distrikto portempe estis Karlino kaj tiam nombro de la loĝantoj kreskis ĝis pli ol 5 miloj. Nur post la transiro de la distrikta estraro al Kołobrzeg en la jaro 1947 la nombro de la loĝanto malkreskis ĝis 3 miloj.[1]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Fritz R. Barran, Städte-Atlas Pommern, Leer: Rautenberg, 1993.
  • Czesław Czubryt-Borkowski, Zygmunt Czarnocki, Przewodnik po upamiętnionych miejscach walk i męczeństwa lata wojny 1939-1945, Varsovio: Sport i Turystyka, 1988.
  • Katarzyna Łukaszewicz, Karlino, Bydgoszcz: Omega, 2001.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. laŭ artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Slupsko
La urboplaco kun fone la preĝejo de la ĉefanĝelo Miĥaelo
La rivero Radew en Karlino
La vido de la urbodomo al la strato Koszalińska