Karpenofolia acero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karpenofolia acero
Karpenofolia acero
Karpenofolia acero
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Sapindacoj Sapindaceae
Genro: Acero Acer
Specio: A. carpinifolium
Acer carpinifolium
Siebold & Zucc.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karpenofolia acero (Acer carpinifolium) (japane : チドリノキ Chidorinoki "zigzaga arbo") estas acerospecio, hejma en Japanujo, en la insuloj de Honŝuo kaj Kiuŝuo, kaj Ŝikokuo, kie ĝi vegetas en duonarbaroj kaj laŭlonge de riveroj en montaraj areoj [1][2].

Okaze ĝi estas kultivita kiel ornama planto en moder-klimataj regionoj, ĉefe kiel botanika kuriozaĵo por montri la vastan gamon de folia morfologio en la genro acero, sed ankaŭ por ĝia brilanta flava aŭtuna koloro. Kaj la scienca kaj la Esperanta nomoj de tiu palearktisa specio derivas de la supraĵa simileco de ĝiaj folioj kun tiuj el la genro karpeno.

Folioj de karpenofolia acero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rokko mountain chain guide of trees: Acer carpinifolium Arkivigite je 2006-06-25 per la retarkivo Wayback Machine (in Japanese; google translation)
  2. Trees of Japan: Acer carpinifolium Arkivigite je 2011-05-18 per la retarkivo Wayback Machine


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.