Kastelo Marksuhl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kastelo Marksuhl
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 54′ 49″ N, 10° 12′ 11″ O (mapo)50.913610.2031Koordinatoj: 50° 54′ 49″ N, 10° 12′ 11″ O (mapo)
Situo de Kastelo Marksuhl
Situo de Kastelo Marksuhl
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Vido disde la strato, maldekstre parto de la kirko
Vido disde eoste
Projekciaĵo ĝenerala

Kastelo Marksuhl (germane Schloss Marksuhl) troviĝas en la centro de la okcidentturingia loko Marksuhl en Germanujo. Ĝi estis unue ĉasa kaj loĝeja kastelo konstruita laŭ la stilo de renesanco. Inter 1672 kaj 1686 ĝi servis kiel rezidejo de la dukoj de Saksio-Eisenach. Post 1741 faritis nova pligrandiĝo kaj reuzo kiel ĉaskastelo. Kune kun la najbara Huberto-kirko la kastelo estas la emblemo de la komunumo aperante ankaŭ en la blazono vilaĝa.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la en 1572 farita separiĝo landa de la ernestaj duklandoj Marksuhl venis al la Duklando Saksio-Koburgo-Eisenach, kiu komence kune regitis fare de la fratroj Johano Kazimiro kaj Johano Ernesto disde Koburgo. Duko Johano Ernesto konstruigis ekde 1587 propran kastelon kontraŭe al la Preĝejo Sankta Huberto kiu situis en la ajzenaĥa ero de la dukujo. La kiel ĉaskastelo antaŭvidita konstruaĵo finkonstruiĝis en 1591 estante nuptodonaco por la juna duko. Pro tragikaĵoj tiu ĉi juna suvereno perdis post la morto de la edzino kaj la unuenaskitulo ĉiun intereson por tiu ĉi kastelo. Sekve ĝi malplirangiĝis je simpla ĉasdomo kaj administrejo. Dum la Tridekjara milito la kastelo malcentra kaj malfortikigita plurfoje de marodantaj trupoj enloĝitis kaj elrabitis.[1]

La ĉasadfanatika ajzenaĥa duko Johano Georgo la 1-a igis Marksuhl inter 1662 kaj 1672 rezidejo sia sen venigi ankaŭ la oficistojn disde Eisenach al Marksuhl. Enkastele naskiĝis sep infanoj liaj. La ajzenaĥa duko Johano Vilhelmo starigis inter 1712 kaj 1715 proksime al Marksuhl ĉe la vilaĝo Wintershausen barokan somerrezidejon sur la grundo de ĉasdomo. Ankaŭ ĉe la marksuhla kastelo tiu ĉi duko engaĝiĝis alkonstruade. En 1722 alo eosta - portanta lian nomon - aldonitis; krome la menciita reganto komisiis la konstruadon de oranĝejo kaj de kastela ĝardeno. La kaduka kastelturo devis noviĝi en 1739; la daton videblas en orumita veterflago.

La 26-an de julio 1741 mortis la lasta ajzenaĥa duko Vilhelmo Henriko pro ĉasadakcidento malmulte for de Marksuhl. Heredanto lia estis duko Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach), kiu ankaŭ adoris la ĉasadsporton. Laŭ ties komisio la vajmara kortega ĉefarĥitekto Gottfried Heinrich Krohne planis ĉevalejon, la Novan gardostarantejon kaj diversajn laŭduke neprajn ejetojn aliajn (hundejon, hunda foso, rajdostalo, remizo). La krohne-aj modernigoj faritis laŭ la stilo de rokoko.[2]

Pro la kvazaŭ samtempe komencita konstruo de Kastelo Wilhelmsthal (je distanco de nur 7 kilometrojn pli eoste) la ĉaskastelo en Marksuhl fakte ekmalinteresis por la vajmara kortego. Sekve la ejoj uzitis kiel deponejoj aŭ ekonomiejoj. Ekzemple estiĝis tie filio de la duka vajmara ĉevalbredejo kaj poŝtejo. En la 19-a jarcento oni translokigis agrikulturan faklernejon de la bieno Hetzeberg apud Bad Salzungen en la kastelon marksuhlan.

En la 20-a jarcento malfunkcio longa kaŭzis la perdon de kromaj ejoj; la remizoj kaj staloj jam post la abolicio de la ĉevalbredejo estis malaperintaj.[3]

Dum GDR-tempo uzis la komplekson la komunumaj aŭtoritatoj kiel poŝtoficejon kaj administradejon. Sur la vastajn apudajn herbarojn de la iama parko venis la nuna Kastelparklernejo, loĝdomoj kaj ejoj de la fajrobrigado. Nuntempe estas aliaj ĉambroj de la ĉefa ejo sub restaŭrado; intertempo ankaŭ malkovritis originalaĵoj de la iama kastela kuirejo.

Gapkapo

Malgraŭ atentigo kulturprotekta en la 1950-aj jaroj mankis la financaj rimedoj je restaŭrado porfunda. En 1976 oni devis pro terenfaldanĝero forigi la spajron de la ŝtupara turo; ankaŭ la portalo fortimpresa forigitis de la originala situo en atelieron por posta restaŭro. [4] Rekonstruo tura iĝis inter 1982 kaj 1985.

Uzo nuna[redakti | redakti fonton]

Uzatas nuntempe partoj de la kastelo kiel administradujo komunuma kaj sidejo forstistejo.[5] Daŭre pripensitis kromaj utiligoj kaj paŝon post paŝo faratas la tion ĉi necesaj farotaĵoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Waldemar Döpel: Geschichte von Marksuhl. Das Schloss. p. 42–51
  2. Hans-Herbert Möller: Gottfried Heinrich Krohne und die Baukunst des 18. Jahrhunderts in Thüringen Bruno Hessling Verlag, Berlin 1956, p. 221-222
  3. Waldemar Döpel: Geschichte von Marksuhl. Das Schloss. p. 42–51
  4. Helmut Scherf: Bau- und Kunstdenkmale in Stadt und Kreis Eisenach. Ĉe: Eisenacher Schriften zur Heimatkunde Heft 12. Eisenach 1980. p. 17–21
  5. Thüringer Forstamt Marksuhl

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Waldemar Döpel: Geschichte von Marksuhl, Druck- und Verlag der Hofbuchdruckerei Eisenach H. Kahle, Eisenach 1909
  • Hans-Herbert Möller: Gottfried Heinrich Krohne und die Baukunst des 18. Jahrhunderts in Thüringen Bruno Hessling Verlag, Berlino 1956, p. 110-111, 221-222, 263-264

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]