Kastelo Weißenburg
Kastelo Weißenburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
burgo | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Germanio | ||||
Geografia situo | 50° 43′ 52″ N, 11° 26′ 54″ O (mapo)50.731211.4484Koordinatoj: 50° 43′ 52″ N, 11° 26′ 54″ O (mapo) | ||||
| |||||
Konstruita | 1248 | ||||
Kastelo Weißenburg (germane Burg Weißenburg) estas altaĵburgo en Weißen, kvartalo de Uhlstädt-Kirchhasel en Germanujo. Ĝi kuŝas sur rokaĵo tre proksima de la rivero Saale.
Historio
[redakti | redakti fonton]Supozatas ke la komplekso iĝis ĉ. 1248 en kunteksto kun heredaĵdivido de la senjoroj de la Askanoj (linio Vajmaro-Orlamünde). La malnova dinastia sidejo estas sendube aĵo el la 13-a jarcento. Ĝi venis en 1344 en la manojn de margrafo Frederiko la 2-a (Meißen. Grafo Henriko la 4-a (Orlamünde) ricevis per vendokontrakte dumvivan rajton je loĝado.
Wizzenburgk estis kasteloza konstruaĵo kun kvin turoj ĉe la pli supra parto de la nuna kastelo; norde ĝi estis sekurigita per deklivo je Saale kaj aliflankare per remparo, foso kaj muro kun firma pordego. Restaĵoj turaj ekzistis ankoraŭ je la fino de la 19-a jarcento, dume la fosaĵoj kaj la muraro ankoraŭ hodiaŭ videblas parte. Eble ankaŭ la grandaj kelaj ĉambroj en la grejsa rokaro sub la sudokcidenta parto (Schleiflöcher) ankoraŭ datumas el la tempo de la orlamünde-anoj.
Pro la diverso da posedantoj aspekto kaj karaktero burgaj ŝanĝiĝis en la kuro de la unua duono de la 15-a jarcento. La dukajn voktojn sekvis la senjoroj de Entzenberg kaj ĉ. la jaro 1443 la senjoroj de Kochberg estis la enfeŭdigitoj. En 1488 vendis Eucharius de Kochberg unu duonon, en 1501 lia frato Ernst la reston al sia parenco Frederiko de Thun (Thüna), ŝatata konsilisto de la saksaj princ-elektistoj. Li akompanis en la 18.4.1521 Luteron al la dieto de Worms kaj laŭdire apartenis al la komisiinto de la forkonduka venigo de Lutero je Wartburg por protekti lin.
Dum la kamparanaj ribeloj en 1525 la lasta abato de la benediktana Abatejo de Saalfeld, Georgo de Thüna, fuĝis al la kuzo en la kastelon. Tie li laŭlegende mortis en kelo sidante sur siaj trezoroj.
En 1529 Frederiko de Thüna alikonstruigis la burgon je komforta loĝkastelo. Lia blazonoŝtono supre de la portalo memoras tion. Postmorte (antaŭ 1536) la posedaĵaro tre pliampleksigita venis en la manojn de la filoj; almenaŭ la kastelo mem restis ankoraŭ dum pli ol 150 jaroj en la proprieto de la thüna-anoj, laste kune kun la senjoroj de Lengefeld, kiuj estante schwarzburg-aj vasaloj grundhavantaj en la regiono de Rudolstadt, Saalfeld kaj Leutenberg.
Inter 1707 kaj 1761 nur la senjoroj de Lengefeld proprietulis; sed pro amortizo de ŝuldoj ili perfortitis vendi la burgon. Kun ili estingiĝis la longa serio de posedantoj de la feŭdaĵo Weißenburg, ĉiuj el la loka nobelaro. Charlotte von Lengefeld, la posta edzino de Friedrich Schiller, ja deklaris sian nostalgion je la perdita posedarĵaro familia en vortoj pri sia junulechejmo Heißenhof en Rudolstadt: Ich stand Stunden lang an meinem Kammerfenster, sah in die dunklen Fenster des Turms (der Stadtkirche) hinein, hörte den Glocken zu…. Mein Horizont war frei. In der Ferne sahen wir schöne Berge und ein altes Schloß auf dem Berge liegen, das so oft das Ziel meiner Wünsche war…[1]
En julio 1777, tiel atestas leteroj al Charlotte von Stein, Kastelo Weißenburg plurfoje vizititis fare de Goethe. La juna poeto vartis tie ĉi tri knabojn de la familio kaj faris desegnaĵojn. Malmultajn jarojn pli malfrue, en 1792, grandaj partoj de la malnova kastelo brulkonsumiĝis.
Per la ekde 1796 komencita novkonstruo la kastelo ricevis aspekton tre similan al la hodiaŭa. En la pli supra suduesta ero estis nun duetaĝa loĝad-alo kaj ĉe la plej antaŭa rando de la roka plataĵo la plej granda (sed tiam ankoraŭ pli malalta) eraro. Restis de la burgo el thüna-aj tempoj la krucripvolba teretajĝo de la portalejo kaj verŝajne ankaŭ la malsupra parto de la okangula turo norde. Posedantoj ekde 1796 estis la ĉefadministrantoj Breithaupt kaj Fränkel, kiujn sekvis ĉ. en 1900 grafo von Elking. En 1878 aĉetis la bienon la fisko de la Duklando Saksio-Meiningen kaj en 1881 la komercisto Krüger gajnis la nordeostan duonon kun vilao, kiun li plialtigis je unu etaĝo. La sudokcidentaĵaro estis de tiam sidejo de la meiningen-a Forstujo Reichenbach, kies nomo ŝanĝitis poste je Oberförsterei Weißenburg kaj Thüringisches Forstamt Weißenburg. En 1893 la prusia legato en Vajmaro, barono Eduard von Derenthall, iĝis kastelposedanto. Lia vidvino ludonis ĝin en 1927 al la porjunula flegejo de Zwickau (ĝis 1932). En 1936 instalitis surloke novorientigcentro por senlaboraj knabinoj. Inter 1941 kaj 1945 la publicisto antisemitisma Johann von Leers loĝis tie kune kun sia familio. Post 1945 la tuto iĝis popola proprietaĵo. ankaŭ la apuda bieno Weißeneck. Enestis forpelitaj orientaj germanoj. En 1946 politikistoj de Distrikto Rudolstadt hejmigis tie sanigejon por pulmomalsanuloj.
Post la Turniĝo la burga komplekso privatigitis kaj alvenis rehabilitado-kliniko pri onkologio kaj reŭmatismotraktado. La malnova burgo do ricevis apudan interdisciplinan terapicentro. Krome faritis necesaj restaŭradlaboroj; gastejo kun bierĝardeno de kiu oni povas ĝui ravigan panoramon supren de la Saale-valo, invitas onin je konsumado. En la iama alo de la servantoj gastas nun la turingia landa filio de la Germana reŭmato-ligo.
Literaturo kaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- informtabulo ĉeburga
- Heinz Deubler che Burgen und Schlösser bei Rudolstadt“ el la serio "Rudolstädter Heimathefte", 1972
- Hanns Rothen che Burg und Floß, presita manuskripto 1997
- Marco Sennholz: Johann von Leers. Ein Propagandist des Nationalsozialismus. be.bra Verlag, Berlin 2013, ISBN 978-3-95410-012-5.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Traduko: Dum horoj mi staris ĉe la fenestro de mia ĉambro spektante ene de la malhelajn fenestrojn de la urbokirkoturo; mi aŭskultis la sonorilojn. Mia horizonto estis libera. Malproksime mi vidis belan montaron kaj malnovan kastelon surmontan kiu ofte estis la celo de miaj deziroj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Burg Weißenburg (Thüringen) en la germana Vikipedio.