Johann von Leers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann von Leers
Bundesarchiv Bild 183-2004-0825-502, Dr. Johann von Leers.jpg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1902 (1902-01-25)
en Dragun
Morto 5-an de marto 1965 (1965-03-05) (63-jara)
en Kairo
Religio islamo [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino [#]
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio [#]
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistopolitikisto [#]
Laborkampo antisemitismo • nazia propagando [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Johann von LEERS, ankaŭ Johann-Jakob von Leers (naskiĝinta la 25-an de januaro 1902 en Dragun-Vietlübbe, mortinta la 5-an de marto 1965 en Kairo; kun multaj pseŭdonimoj post 1945) estis germana juristo, historiisto kaj propagandisto de la naziismo. De la nazioj li nomumitis universitata profesoro pri historio; ofte li laboris ĵurnaliste. Post translokiĝo al Egiptio en 1955 kaj konvertiĝo al islamo li en kunlaboro kun la registaro kaira daŭre faris kontraŭjudan propagandon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis el en 1791 nobeligita komercista kaj bienposedanta familio de Schönfeld (Mühlen Eichsen) kaj Vietlübbe, la plej maljuna filo de Alfred August Constantin Leopold Heino von Leers (1871-1917) kaj Elisabeth Ida Auguste (fraŭline Buch; 1877-1940). Lia plej malgranda frato Kurt Mathias von Leers estis studento pri romkatolika teologio mortinte en 1945 pro la sekvoj de interniĝo en nazia koncentrejo.

Post la trapaso de la abiturienta ekzameno en Neustrelitz (Gymnasium Carolinum) li studis jursciencon kaj historion de Eosta Eŭropo en Kiel, Berlino kaj Rostock.[1] Inter 1923 kaj 1924 von Leers estis ĉe Bund Wiking, poste en la porjunulara ligo Adler und Falken kie ŝatatis rasbiologiaĵoj, norda kulturo kaj ĝermana religio. Inter 1926 kaj 1928 li estis kulturataŝeo por la germania ministerio pri eksteraj aferoj pri la Malproksima Oriento; tie li ekigis profundajn studojn pri la t.n. juda problemo fantaziante pri la devo de la savo de la mondo antaŭ juda subjugiĝo. Poste li revenis je la en monŝuldojn mergiĝanta bieno de la familio, kies bankroton li tamen ne povis malhelpi; prie - laŭ li - kulpis ankaŭ la judoj. En la 1.8.1929 li iĝis membro de NSDAP (partiana numero 143.709) kaj iĝis unu kunlaboranto de Joseph Goebbels. Li ankaŭ prelegis dum partikunventoj, ĵurnalistis por "Der Angriff" kaj ĉefredaktoris kaj kuneldonistis ĉe "Wille und Weg".[2] En 1932 Leers publikigis biografion pri Adolf Hitler kiu iĝis inter la partianoj kvazaŭ fundamenta.

De 1930 ĝis 1931 von Leers anis ĉe SA. En 1932/33 li estis tutgermania pluklerigisto de la porstudenta ligo Nationalsozialistischer Deutscher Studentenbund (NSDStB).[3] En aprilo 1933 li gvidis germanan delegacion dum konferenco de la Internacia studenta servo (ISS) ĉe la Universitato de Lejdeno: ISS konsistis el studentoj kaj docentoj pronaj je internacia kooperacio sur neŭtrala fundamento.[4] Tuj antaŭ la konferencofino la universitata rektoro Johan Huizinga venigis Leers al si kritikante antisemitisman broŝuron de li kiun la senato altlerneja ekkonis. Ĉe ĝi (titolo: Forderung der Stunde: Juden raus!) postulitis la forpelo de judoj el Germanio kaj imputitis diversaj krimoj al la judoj, i.a. la rita murdo de kristanaj infanoj; judoj do estus danĝero por kristanoj ne nur en Germanujo sed en la tuta mondo. Leers jesis sian verkintecon atentigante ke temus pri - sen lia scio - reeldonita versio de verketo skribita antaŭ longa tempo kaj pri la fakto ke ĝia enhavo speguligus ankaŭ la opinion de diversaj elstaruloj germanaj.[5] Sekvante la ordonon de la rektoro la germana delegacio forvojaĝis kaj kaŭzis oficialan proteston fare de la germana registaro antaŭ la nederlandaj instancoj. Sekve al Huizinga malpermesitis plu prelegi en Germanujo. La fakgazeto "Historische Zeitschrift" kie estis presata artikolo de Huizinga ĝuste tiam (pri Burgonjo) distancigis sin de la nederlanda fakulo.[6] La engaĝigo de Huizinga ne bonvenigitis de ĉiuj nederlandanoj.

En la 14.5.1936 Leers iĝis membro de SS en la rango de Untersturmführer (poste li promociitis je Obersturmführer) kaj gvidanto ĉe la stabo de la rasa kaj setleja ĉefsekcio. Entuziasmo lia pri la kamparaneco kaj ties laŭdira ĝenrotipa sintenaro peris kunlaboron kun Walther Darré (ideo de Reichsnährstand, do de fiera klaso naci-nutriga).

Religio; instruado[redakti | redakti fonton]

Leers estis amiko de la raso-teoriisto kaj filozofo Ernst Bergmann, fidelulo de ĝermana Odino-religio kaj de la rasbiologo Hans F. K. Günther. En 1933/34 Leers intertempe prezidejanis ĉe la religia movado Deutsche Glaubensbewegung de Jakob Wilhelm Hauer, [7] kie rasismo kaj religio kunfandiĝis. Laŭ ili ĉiu raso havu propran religian prabildon. La kristanismo estis por Leers miksaĵo de malsupereco kaj juda filozofio. Liajn kontraŭkristanajn agadojn subtenegis Rudolf Heß kaj Wilhelm Frick kritikite de la propagandoministro Goebbels kiu tiutempe ne bezonis kulturbatalon kun la eklezioj. Sekve Leers ekapartenis al la ideologiara kampo de Alfred Rosenberg kaj la agrikulturministro Walther Darré. Ene de la projekto Koranstellen, die sich auf den Führer beziehen sollen (lokoj en la Korano kie temis pri Hitler kiel mesio), kiu hejmis en 1943 ĉe RSHA/priorienta esplorsekcio, Leers ekhavis kontaktojn kun Heinrich Himmler.[8]

Leers estis krome gvidantaro de la Societo pri ĝermanaj praa kaj frua historio eldonante "Nordische Welt".[9] Lia celo estis propagandi la doktrinon de Herman Wirth kun kiu li konatiĝis en la Hauer-movado kaj kiun li prezentis en 1934 al Himmler.[10] Regule li havis kontaktojn kun Himmler ĉe laboroj por Ahnenerbe.

Leers ekrajtis en 1933 gvidi la Sekcion pri internaciaj politiko kaj kulturscio ĉe la Berlina Administrad-akademio,[11] poste li reorganizis la pluklerigon adultan laŭ naziaj ideoj. Ekde 1933 li docentis ĉe la Germana altlernejo pri politikaĵoj kaj ĉe la Universitato de Jena, konkrete pri Geramaj jura, ekonomia kaj politika historioj laŭ rasa bazo. En 1938 li nomumitis eksterorda profesoro kaj ricevis en marto 1940 katedron pri Germana historio, aparte germana kamparanara historio; Leers mem neniam studis ĝeneralan historion nek prie habilitiĝis iam. La urbo Jena estis konata nesto de naziismemuloj.[12] En la de ĉiuj maroj malproksime situanta urbo Jena krome malfermitis en 1942 Seminario pri maraj historio kaj juro kiun Leers estris.[13] Inter liaj asistantinoj nombriĝis Renate Riemeck kaj Ingeborg Meinhof (poste la adopta patrino de la RAF-teroristino Ulrike Meinhof); Meinhof doktoriĝis en 1943. Sed la samam jaron la renomo de Leers ankaŭ ĉe nazioj malkreskis pro plagiato-riproĉoj. Inter 1941 kaj 1945 li loĝis kun familianoj siaj ĉe Kastelo Weißenburg.

Redaktista kaj propagandista taskoj[redakti | redakti fonton]

Post la potencakiro de la nazioj en 1933 Leers apartenis en oktobro 1933 al la grupo da 88 homoj subsignantaj "vovon de treega fideleco je Hitler".[14] Inter 1933 kaj 1945 Leers verkis amason da propagandilojn, i.a. Juden sehen dich an (1933), Blut und Rasse in der Gesetzgebung (1936), Rassen, Völker und Volkstümer (1939); li tradukis el la itala ekz. Babylon unter Davidsternen und Zuchthausstreifen. Amerikanische Jugend von heute de Luigi Olivero.

Liaj verkoj kun mezgranda eldonokvanto provis stiligi la mondon judaran hereda malamiko kaj la nazian viron eroso.[15] De la komenco de sia publicado li konsideris la judojn primondaj regantoj laŭ la Protokoloj de cionaj saĝuloj kaj ripetis mezepokajn legendojn pri ritaj murdoj de kristanaj infanoj far judoj. La validon de la teorio pri relativeco li pridubis kaj eksplikis la famegon de Albert Einstein per daŭra kontraŭhitlera propagando lia.[16]

Leers ankaŭ gravegis kiel aŭtoro de la grandegeldonkvanta, inter 1933 kaj 1944 (fare de NSLB) ekzistinta porlernanta gazeto "Hilf mit!" kaj tie kelkan tempon ankaŭ respondeculis pri la politika redakcio.[17] Per pli ol cento da artikoloj li superis ĉiujn aliajn verkistojn kaj havis monopolon por la temaro de historio engazete. La gelernantoj tiumaniere de li fiinfluitis per kontraŭjudaxjojkaj laŭdoj pri la gvidistaj kvalitoj de Adolf Hitler. Krome Leers estis intertempe ĉefredaktisto de la senkoste ekde 1934 al ĉiuj instruistoj disdonitaj folioj Volksaufklärung und Schule (VS).

Post la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Malliberigite en 1945/46 fare de usonaj trupoj li sukcese fuĝis vivante sub malkorekta nomo proksime de Bonn. En 1950 li fuĝis tra Hamburgo al Bonaero kie li kune kun Dieter Vollmer lektoris ĉe la germana eldonejo "Dürer-Verlag" kaj kunlaboris ĉe la gazeto "Der Weg. Monatshefte zur Kulturpflege und zum Aufbau" kiujn abonis i.a. multaj fuĝintaj nazioj. Tie li ĝis 1955 rajtis daŭrigi siajn antisemitismajn fiinsultojn.[18] Post la falo de Juan Perón pornaziaj agadoj en Argentino malplifaciligitis. Tamen kontinue legeblis aĵoj liaj (sub pseŭdonimoj) en diversaj ekstremismaj gazetoj en Okcidenta Germanio. Dokumenteblas kaj leterinterŝanĝo kun la usona faŝisto H. Keith Thompson.[19]

Mahometaniĝo[redakti | redakti fonton]

En 1955 Leers translokiĝis al Maadi (apud Kairo]]; konvertiĝo lia estis en 1957. Li eknomiĝis Omar Amin von Leers (laŭ la judar-malema kalifo Umar ibn al-Chattab. Islamo por li tuj iĝis la sole taŭga savilo de la homaro, dume kristanismo lamus pro interna dekadenco kaj juda kaŝkontrolo. Sub la regado de prezidanto Gamal Abdel Nasser li deĵoris en la egiptia propagandoservo por fremdaj landoj. Coogan nomis lin ankaŭ estro de Instituto pri cionismaj studoj (Institute for the Study of Zionism) kies fondiĝo estis en 1953.[20] Dume ŝia edzino Gesine von Leers (1891-1974) provis vane ricevi politikan amnestion por la edzo. Al-Husseini, kiun li ekkonis en 1941 en Berlino, igis ke Leers pli kaj pli taksis la kontraŭjudaran batalon afero religia.[21] "Religia pureco" signifus tipon tute naturan al araboj, kontraŭe al universalaj religioj kontaĝitaj per judismo. En Egiptio Leers konatiĝis kun la bankmanaĝeristo kaj ĵurnalisto svisa Ahmed Huber, kiu en 1958 estis helpinta la koncentrejan mediciniston Hans Eisele fuĝi. Ankaŭ al Ludwig Zind rekomendatis la veno al Egiptio antaŭ la juĝejoj germanaj. Sub la pseŭdonimo Felix Wietholdt publikigitis en 1959 en la gazeto "Der Quell" antisemitisma eso, kies rezulto estis la malpermeso de la klubo "Bund für Gotterkenntnis" fondita de Mathilde Ludendorff.[22]

La uestgermana sekreta servo Bundesnachrichtendienst anoncis en 2013 ke Leers ja laboris por ĝi dufoje: inter 1957 kaj 1959 sub la nomo Nazi-Emi kaj ekde 1961 kiel Hannes. Laŭ notoj arkivaj lia laboro estis sensignifa kaj malefika.[23] Leers entombigitis en la 19.6.1965 laŭ islama rito en Schutterwald; la kadavrotransportkostojn al Afriko al Eŭropo pagis la egiptiaj oficialuloj.[24]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Verkiste[redakti | redakti fonton]

  • Forderung der Stunde: Juden raus. 4. Auflage. Hochmuth, Berlin 1934.
  • 14 Jahre Judenrepublik. Die Geschichte eines Rassenkampfes. 2 volumoj, Nationalsozialistisches Druck- und Verlagshaus, Berlin-Schöneberg 1932.
  • Reichskanzler Adolf Hitler. (= Männer und Mächte). Erw. Ausgabe. Kittler, 1933.
  • Zur Geschichte des deutschen Antisemitismus Ĉe: Theodor Fritsch: Handbuch der Judenfrage. Die wichtigsten Tatsachen zur Beurteilung des jüdischen Volkes. 32. neu bearb. Auflage. Hammer, Leipzig 1933. (JvL: diese Ausf. nur in den Aufl. ab 1933 mit 563 S.; Nachdruck: Faksimile-Verlag, Bremen 1991, ISBN 3-8179-0011-2, p. 503 ss.)
  • Juden sehen dich an. Nationalsozialistisches Druck- und Verlagshaus, Berlin-Schöneberg 1933.[25]
  • Der Kardinal und die Germanen. Eine Auseinandersetzung mit Kardinal Faulhaber. 1934.
  • Spenglers weltpolitisches System und der Nationalsozialismus. Junker & Dünnhaupt, Berlin 1934.
  • Geschichte auf rassischer Grundlage. Reclams Universalbibliothek, 7249, Leipzig 1934.[26]
  • Das Odalsrecht bei den Japanern. Ĉe: Odal. Monatsschrift für Blut und Boden, Jg. 2, Heft 12, Juni 1934, p. 881–889.
  • Der große deutsche Bauernkrieg – Wer hatte recht? Ĉe: Odal. Monatsschrift für Blut und Boden, Jg. 3, 1934, Heft 3, p. 162–171.
  • Michael Geismayr – der Bauernfürst von Tirol. Ĉe: Odal. Monatsschrift für Blut und Boden, Jg. 3, 1934, Heft 4, p. 240–248.
  • Stefan Fadinger, der Bauernführer des "Landl". Ĉe: Odal. Monatsschrift für Blut und Boden, Jg. 3, 1934, Heft 5, p. 314–319.
  • Die dänischen Bauernkriege. Ĉe: Odal. Monatsschrift für Blut und Boden, Jg. 3, 1934, Heft 6, p. 391–398.
  • Der deutschen Bauern 1000jähriger Kampf um deutsche Art und deutsches Recht. Blut & Boden, Goslar 1935.
  • Blut und Rasse in der Gesetzgebung. 1936.[27]
  • Deutsche: Die Kolonialpioniere Europas. Friedrich Bohnenberger, Stuttgart 1937.
  • Arteigenes Recht und Unterricht. eld. der Reichsverwaltung des NSLB. (= Bayreuther Bücher für Erziehung und Unterricht). Verlagsgemeinschaft Wilhelm Crüwell & Deutscher Volksverlag, Dortmund u. a. 1937.[28]
  • Das Lebensbild des deutschen Handwerks. Herausgegeben vom Deutschen Handwerksinstitut im Reichsstand des deutschen Handwerks. Zeleny, München 1938.
  • mit Heinz Haushofer: Baiern führen den Pflug nach Osten. Wie des Reiches älteste Ostmark entstand. Blut und Boden-Verlag, Goslar 1938.
  • Rassen, Völker und Volkstümer. 1939.
  • mit Heinrich Hansen: Der deutsche Lehrer als Kulturschöpfer. Verlag Moritz Diesterweg, Frankfurt 1939.
  • Deutsche Rechtsgeschichte und deutsches Rechtsdenken. (= Rechtspflege und Verwaltung. Reihe 2, Band 6). Deutscher Rechtsverlag, Berlin 1939.
  • Kanonen über der Steppe. Erzählung aus dem revolutionären Durchbruch der ersten Nachkriegsjahre. Enßlin & Laiblin, Reutlingen o. J. (1934). (Reprint: Parkland, Stuttgart ca. 1975)
  • Judentum und Gaunertum. Eine Wesens- und Lebensgemeinschaft. 1940.
  • Odal. Das Lebensgesetz eines ewigen Deutschland. 1939 (Neuaufl. in 2 volumojn 1991 in einem rechtsradikalen Verlag).
  • Juden hinter Stalin Deutsche Informationsstelle, Berlin 1941.
  • Kräfte hinter Roosevelt. Theodor Fritsch, Berlin 1941.
  • mit Willy Becker: Nationalsozialistische Staatskunde. Bonneß & Hachfeld, Potsdam 1934 ss. (Zehn Selbstunterrichtsbriefe, geliefert nacheinander von 1934 bis 1942)
  • Brennpunkte der Weltpolitik. Union, 1942.
  • Judentum und Islam als Gegensätze. Ĉe: Die Judenfrage. H. 6., Nr. 24, 15. Dezember 1942, p. 275–278. Englische Übersetzung in: Andrew G. Bostom: The Legacy of Islamic Antisemitism. Prometheus, NY 2008, p. 619–625.
  • De poort van Rusland opengebroken. 25 jaar Sovjet- en Jodenheerschappij. 25 jaar verschrikking en ellende. Westland, Amsterdam 1942.
  • Die Verbrechernatur der Juden. P. Hochmuth, Berlin 1944.
  • als Fritz Büttner: Unser Kanzler Ollenhauer und seine Paladine. Maison d'Édition Saif al Omar (en fondation), Kairo 1957.[29]
  • Reich und Sonnenordnung. Ĉe: Der Weg. Monatshefte zur Kulturpflege und zum Aufbau. Dürer, Buenos Aires, Nr. 9, 1955, p. 555 ss.
  • Reichsverräter II, 2. Folge. Sonderheft zu Der Weg. Dürer, Buenos Aires 1955.

Redaktiste[redakti | redakti fonton]

  • Hauptschriftleiter „Wille und Weg. Monatsblätter der Reichspropagandaleitung der NSDAP“

Kunlaborante por gazetoj kaj antologioj[redakti | redakti fonton]

Sen dato[redakti | redakti fonton]

  • Reichswart
  • Die Wehrmacht-Fachschule
  • Der Weltkampf. Monatsschrift für Weltpolitik, völkische Kultur und die Judenfrage aller Länder. Hg. Graf E. Reventlow
  • Die Westmark
  • SS-Leithefte
  • Der Angriff, unter dem Pseudonym M. Thomas,
  • Deutscher Wissenschaftlicher Dienst
  • Zs. Die Judenfrage
  • Odal. Monatsschrift für Blut und Boden. Hgg. Walther Darré, Alwin Seifert, Bernhard Kummer und Johann von Leers. Verlag Blut und Boden, Goslar[30]
  • Deutsche Agrarpolitik. Monatsschrift für Deutsches Bauerntum
  • Hakenkreuzbanner[31]
  • Europäischer Wissenschaftsdienst[32]

Kun datoj[redakti | redakti fonton]

  • Nationalsozialistische Monatshefte der NSDAP. Darin z. B. von Leers: Das Ende der jüdischen Wanderung. 4, 1933, p. 229–231.
  • Was wir von unseren Studenten erwarten. in Der Jungarzt, 2, H. 7, 1934/35, p. 1–4.
  • Deutsche Post aus dem Osten. Arbeitsgemeinschaft von Vereinen deutscher Kolonisten aus der Ukraine und Polen. eld. Harald Siewert. Verlag Volk und Reich.[33]
  • Mit Walter Darré & Günther Pacyna: Deutsches Bauerntum. Drei Kapitel deutscher Geschichte. Reihe: Die Goslarer Volksbücherei, 1. - eld. Reichsnährstand 1936.
  • Mitteilungen des Zentralforschungsinstituts für Nationale Wirtschaftsordnung und Großraumwirtschaft. Bearb. Felix Kühl, eld. Zentralforschungsinstitut für Nationale Wirtschaftsordnung und Großraumwirtschaft, Dresden. JvL belegt in Heft 1, 1943.
  • Der Schulungsbrief. Das zentrale Monatsblatt der NSDAP und DAF. eld. Der Reichsorganisationsleiter der NSDAP, Hauptschulungsamt & Das Schulungsamt der DAF. Franz-Eher-Verlag Nachf., Berlin. Belegt: Überstaatliche Mächte im Zweiten Reich. Die Vorbereitung des Weltkrieges. 4. Jg. 1937, 9. Folge.
  • Die Urgeistesgeschichte nach Herman Wirth. Quelle derzeit nicht bekannt, nur als Kopie belegt, p. 91–102.
  • Curt Hotzel (eld.): Deutscher Aufstand. Die Revolution des Nachkriegs. W. Kohlhammer, Stuttgart 1934, darin JvL: Weg und Aufstieg des Nationalsozialismus.
  • Reihe: „Neugestaltung von Recht und Wirtschaft.“ Kohlhammer, Abt. Schaeffer, Leipzig[34]
  • Hildegard von Marchtaler: Die Slomans. Geschichte einer Hamburger Reeder- und Kaufmannsfamilie. eld. Ricardo Sloman. 2. Auflage. Kommissionsverlag Hans Christians, Hamburg 1939. Darin JvL: Der nordische Kultureinfluß in der Welt.
  • JvL: Die Bedeutung der Völkertore im Westen. Ĉe: Die Westmark, 1940 (2. Jahreshälfte). Westmarkverlag Neustadt an der Weinstraße.
  • Die Jugendburg. Erzählungen der Heimat. eld. Heinz Görz[35] Gieseking, Bielefeld, 2. Auflage. 1942. Beitr. von JvL, Thomas Bruck, Peter Osten,[36] Gert Holgen.
  • Karl Schwarz (eld.): Der Krieg, seine Vorgeschichte und seine Entwicklung bis zum 1. Februar 1940. darin JvL: Die historischen Gründe für Polens Niederbruch und Wilhelm Koppe: Die unmittelbaren Ursachen des deutsch-polnischen Krieges.
  • Max Hildebert Boehm & Karl Christian von Loesch (eld.): Deutsches Grenzland. Jahrbuch des Instituts für Grenz- und Auslandsstudien 1936. Jg. 2. Deutsche Buchvertriebsstelle, Vertrieb nationaler Schriften, Berlin 1936. Darin JvL: Deutsche und Slawen.

Eldoniste[redakti | redakti fonton]

  • Nordische Welt. Monatsschrift für nordische Überlieferung und Geschichtserkenntnis auf rassischer Grundlage. Nordischer Verlag Ernst Precht, Berlin 1933–1937.[37]
  • John Retcliffe: Auf dem Judenkirchhof in Prag. Steegemann, Berlin 1933 (Auszug aus Biarritz). Mit Einleitung JvL.[38]
  • Zusammen mit Konrad Frenzel: Atlas zur Deutschen Geschichte der Jahre 1914 bis 1933. Velhagen & Klasing, Bielefeld 1934.[39]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martin Finkenberger: „Während meines ganzen Lebens habe ich die Juden erforscht, wie ein Bakteriologe einen gefährlichen Bazillus studiert“ – Johann von Leers (1902–1965) als antisemitischer Propagandaexperte bis 1945. Ĉe: Bulletin des Deutschen Historischen Instituts Moskau. Nr. 2, 2008, ISSN 2070-4836, p. 88–99, Online.
  • Martin Finkenberger: Johann von Leers und die „faschistische Internationale“ der fünfziger und sechziger Jahre in Argentinien und Ägypten. Ĉe: Zeitschrift für Geschichtswissenschaft. Band 59, Nr. 6, 2011, p. 522–543,
  • Gerhard Henschel: Neidgeschrei. Antisemitismus und Sexualität. Hoffmann & Campe, Hamburg 2008, ISBN 978-3-455-09497-8.
  • Marco Sennholz: Johann von Leers. Ein Propagandist des Nationalsozialismus (= Biographische Studien zum 20. Jahrhundert. Band 3). be.bra Wissenschaft Verlag, Berlin 2013, ISBN 978-3-95410-012-5 (Zugleich: Chemnitz, Universität, Dissertation, 2011; Fachbesprechung).
  • Kurt Daniel Stahl: Erlösung durch Vernichtung. Ĉe: Die Zeit. 27. Mai 2010, p. 22.
  • Gregory Paul Wegner: „A Propagandist of Extermination:“ Johann von Leers and the Anti-Semitic Formation of Children in Nazi Germany. Ĉe: Paedagogica Historica. Band 43, Nr. 3, Juni 2007, p. 299–325
  • Gregory Paul Wegner: Anti-Semitism and Schooling Under the Third Reich. RoutledgeFalmer, New York NY u. a. 2002, ISBN 0-8153-3943-7 (online lesbar; JvL passim).
  • Hermann Weiß (eld.): Biographisches Lexikon zum Dritten Reich. Fischer, Frankfurt am Main 1998, ISBN 3-10-091052-4, p. 293 f.
  • Philippe Baillet, « Monothéisme primordial, antijudaïsme, islam : l'itinéraire de Johann von Leers », in : L'Autre Tiers-mondisme : des origines à l’islamisme radical - Fascistes, nationaux-socialistes, nationalistes-révolutionnaires entre « défense de la race » et « solidarité anti-impérialiste », Saint-Genis-Laval, Akribeia, 2016, 475 p. ( ISBN 978-2-913612-61-7), p. 87–133. (französisch)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Registro de la rostokaj studintoj
  2. Kurt Daniel Stahl: „Erlösung durch Vernichtung“, Ĉe: Die Zeit, 27.5.2010.
  3. Michael Grüttner: Biographisches Lexikon zur nationalsozialistischen Wissenschaftspolitik (= Studien zur Wissenschafts- und Universitätsgeschichte. Band 6). Synchron, Heidelberg 2004, ISBN 3-935025-68-8, p. 107–108.
  4. Christian Krumm: Johan Huizinga, Deutschland und die Deutschen. Begegnung und Auseinandersetzung mit dem Nachbarn. Waxmann, Münster / New York / München / Berlin 2011, ISBN 978-3-8309-2446-3, p. 201.
  5. Christian Krumm: Johan Huizinga, Deutschland und die Deutschen. Begegnung und Auseinandersetzung mit dem Nachbarn. Waxmann, Münster / New York / München / Berlin 2011, ISBN 978-3-8309-2446-3, p. 201ss.
  6. Johan Huizinga: Burgund. Eine Krise des romanisch-germanischen Verhältnisses. Ĉe: Historische Zeitschrift, vol. 148 (1933), p. 1–28.
  7. Ernst Klee: Das Personenlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. Fischer TB, 2-a eldono, Frankfurt 2005, ISBN 3-596-16048-0, p. 361
  8. Jeffrey Herf: Nazi propaganda for the Arab world, Yale UP, New Haven 2009, ISBN 978-0-300-14579-3, p. 260
  9. 1932–1937; poste ne plu estis numeroj.
  10. Kp. Michael H. Kater: Das Ahnenerbe der SS 1935–1945. Ein Beitrag zur Kulturpolitik des Dritten Reiches. 4-a eldono. Oldenbourg, München 2006, ISBN 3-486-57950-9. (Studien zur Zeitgeschichte, vol. 6), surrete, p. 16 kaj 26.
  11. Neirich Harten: Rassenhygiene als Erziehungsideologie des Dritten Reichs. Bio-bibliographisches Handbuch. Akademie, Berlin 2006, ISBN 3-05-004094-7, p. 265.
  12. Joachim Hendel i.a. (red.): Wege der Wissenschaft im Nationalsozialismus: Dokumente zur Universität Jena, 1933–1945, Franz Steiner, Stuttgart 2007, ISBN 978-3-515-09006-3, pri Leers p. 176–179.
  13. Karen Bayer i.a. (eld.): Universitäten und Hochschulen im Nationalsozialismus und in der frühen Nachkriegszeit. Franz Steiner, Wiesbaden 2004, ISBN 3-515-08175-5, p. 217.
  14. Joseph Wulf: Literatur und Dichtung im Dritten Reich, Sigbert Mohn, Gütersloh 1963, p. 96 kaj 467.
  15. Ekz. ĉe Die Verbrechernatur der Juden li skribis: Judentum ist biologische Erbkriminalität, religiöser Synkretismus mit einem starken Anteil von Dämonenglauben. Wer gegen das Judentum kämpft, der tut das Werk des Herrn und kämpft einen Gotteskampf. (Traduko: Judeco egalas biologian heredmalsanon, religian sinkretismon kun granda parto da kredo je demonoj. Ade batalantoj kontraŭ la judoj plenumas la diajn ordonojn, soldatas por Dio.)
  16. Michael Hagner: Einstein on the Beach: Der Physiker als Phänomen. Fischer Taschenbuch (2005 Frankfurt/M), ISBN 3-596-16515-6, noto p. 299.
  17. Sabine Omland: NS-Propaganda im Unterricht deutscher Schulen 1933–1943. Die nationalsozialistische Schülerzeitschrift "Hilf mit!" als Unterrichts- und Propagandainstrument. Längsschnittunterschungen im Erscheinungszeitraum 1933–1943, Herausgabebedingungen, Autorenbiografien und tabellarische Darstellung von Analyseergebnissen. 2 volumoj. Lit, Berlin 2014, ISBN 978-3-643-12823-2, p. 116-117
  18. La menciita gazeto aperis ĝis 1957. Leers daŭre havis kontaktojn al patrujo sia kion atestis diversaj de li subsignitaj libroj por amikoj.
  19. Kevin Coogan: Dreamer of the Day: Francis Parker Yockey and the Postwar Fascist International. Autonomedia 1999, ISBN 1-57027-039-2, p. 382-383
  20. Jeffrey Herf: Nazi propaganda for the Arab world, 2009, p. 265. Stahl ĉe "Die Zeit" taksis tiun ĉi posteno tamen malgrava kaj malbone pagata. Pri la instituto kp. ankaŭ Kevin Coogan: Dreamer of the Day, 1999, ISBN 1-57027-039-2, p. 588 kaj la intervjuon [1].
  21. Als Religion hat der Islam tatsächlich einen ewigen Dienst geleistet: Er verhinderte die drohende Eroberung Arabiens durch die Juden und besiegte die schrecklichen Lehren Jehovas durch eine reine Religion. (Traduko: Kiel religio islamo vere faris servon porĉiaman: ĝi malhelpis la minacintan okupon de Arabio far la judoj kaj venkis la terurajn doktrinojn de Jehovo per pureco religia sia.); el: Judentum und Islam als Gegensätze. Ĉe: Die Judenfrage, vol. 6, Nr. 24, 15.12.1942, p. 278
  22. https://www.deutsche-biographie.de/gnd11857485X.html
  23. Der Spiegel, Nr. 21, 18.5.2013, p. 14
  24. Lebenslauf. Kopio de la edzino Gesine von Leers, 8.6.1965; en la postlasitaĵoj de Hanspeter Achmed Schmiede.
  25. Bildband mit Menschen jüdischer Abstammung.
  26. von diesem Buch gibt es eine englische Fassung: History on a racial basis. Verlag: Friends of Europe Publ., Reihen-Nr. 42, London 1936. Vorwort Julian Huxley, in dem er das Buch scharf kritisiert.
  27. Schon hier fantasierte Leers rassistisch über den Islam: der ein Reich begründende und kriegerische Islam, der immer noch eine klare nordische rassische Komponente hatte. Rückübers. aus dem Engl.
  28. mit Auflistung aller Bücher von Leers'. -Inhalt: 1. Was ist am Recht allgemeingültig, was ist artbedingt? / 2. Das altarische Recht / 3. Das Recht der Römer / 4. Das germanische Recht / 5. Die Zerstörung des germanischen Rechtes / 6. Das deutsche Recht des Mittelalters im Kampf um Form und Selbstbehauptung / 7. Die Rechtsspiegel und der Kampf mit dem kanonischen Recht / 8. Die Übernahme des römischen Zivilrechtes / 9. Das Vernunftrecht der Aufklärungszeit / 10. Das Recht der liberalen Periode und das Gesetzgebungswerk der Bismarckschen Zeit / 11. Die nationalsozialistische Neuordnung des Rechtes.
  29. Schrift gegen die SPD, bestimmt von nationalsozialistischem und antijüdischem Gedankengut.
  30. zum Beispiel: 11. Jg., Heft 3, März 1942, p. 113–162 u. a.: „Ewige Heimat der Deutschen. Dem Andenken des Reichsministers Dr. Fritz Todt“, von Alwin Seifert; „Dienst und Ehre. Ein Versuch über das innere Gesetz der deutschen Entwicklung“, von A. E. Johann; „Bauerngerichte“, von Rudolf Harmening; „Germanentum als ordnende Macht“, von Kummer; „Das Schönheitsideal der alten Iraner“, von v. Leers; „Die Überwindung des Todes“, von Clara Teschner.- Harmening, * 23. Juli 1892 in Bückeburg, Todesjahr unbekannt, war 1934–1945 Ministerialdirektor im Reichsministerium für Ernährung und Landwirtschaft und zugleich „Vizepräsident“ des Reichserbhofgerichts; ab 1945 (Kriegsende) bis 1947 dann in der „Zentralverwaltung Hannovers“, dem Vorläufer des Landes Niedersachsen, tätig.
  31. Darin nannte er den anti-nazistischen Bischof Joannes Baptista Sproll ein „sittlich ganz verkommenes Subjekt“.
  32. Erschien 1941–1944. Hgg. Walther Wüst, Orientalist; Paul Ritterbusch; Wilhelm Ziegler; - JvL schrieb häufig darin.
  33. Belegt ist ein Artikel in 14. Jg., Nr. 8/9, August/September 1942.
  34. darin JvL: Geschichte des deutschen Bauernrechts und des deutschen Bauerntums. 2. Auflage. Heft 32, T. 1; 1938.
  35. Wirklicher Name: Heinrich Görz. Als Nationalsozialist verwendete er nach 1945 zahlreiche Pseudonyme, vgl. Eymers Pseudonymen-Lexikon, nämlich Werner Baumann, Percy Flax, Harald Harden, Alex Nagibh-Rat oder Alex Nagib-Rath und Peter Osten, so auch als Beiträger in diesem Band.
  36. siehe vorherige Anm.
  37. Darin von ihm selbst z. B.: 1. Die goldene Wiege; 2. Gedanken zu Gustav Frenssens Buch 'Der Glaube der Nordmark.' in 4. Jg. Heft 1.
  38. Dieser Auszug wurde bis 1942 auch von anderen Hgg. häufig neu aufgelegt; er bildete einen der Vorläufer für die Protokolle der Weisen von Zion.
  39. Vorweg ein Zitat von Hitler, Druckvermerk: „Gegen die Herausgabe dieser Schrift werden seitens der NSDAP keine Bedenken erhoben.“ Dementsprechend ist die Ausrichtung des Buches und das Vokabular, „Schmachfriede“ u. ä.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johann von Leers en la germana Vikipedio.