Kastelo de Fót

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Fót (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Károlyi [kAroji]) estas komence baroka, poste klasikisma historia monumento en Hungario, en urbo Fót.

Aerfoto pri la kastelo
Fasado de la kastelo

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis konstruita teretaĝa kasteleto (nobeldomo) en la malfrua 18-a jarcento. Familio Károlyi aĉetis la bienon en 1808. La nobeldomo ofte estis trakonstruita kaj pligrandigita ekde 1830 fare de grafo István Károlyi. En la sekva jardeko Miklós Ybl donis al la kastelo klasikisman aspekton. Tiam estis konstruita la etaĝo, interne oni kreis la bibliotekon kaj kolektaĵojn pri artaĵoj. Ofte estis gasto en la kastelo István Széchenyi, Ferenc Kazinczy, Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio), Sissi.

Timpano de la kastelo de

En 1851 iu opiniis pri la kastelo: Perlo de Fót estas la moŝta belega kastelo kune kun parko, nun en la plena Hungarujo ĝi apartenas al la plej belaj.

Ekde 1957 en la kastelo iĝis edukejo de orfoj (laŭ tiama lingvouzo infanurbo). En 2015 alvenis multe da migrantoj el Azio, foje okazis, ke migrantaj infanoj perdis la parencojn, ili estis metita en la kastelon. Estas alia interesaĵo, ke interne posteulo de grafa familio Károlyi loĝas, kiu fondis fondaĵon por la kastelo. En la kastelo ankaŭ restoracio funkcias [1].

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kastelo situas sola en granda parko. La fasado estas simetria, meze timpano kun 6 kolonoj iomete reliefas. Pli bone reliefas ambaŭ anguloj, tie en la unua etaĝo balkonoj estas videblaj. Malgranda kaj longa aloj aliĝas al la kastelo en la malantaŭa flanko.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko estis kreita kiel pejzaĝa parko en la 1840-aj jaroj. Ankaŭ tiam estis farita fiŝkaptista lago, inter la arbojn oni metis kelkajn skulptaĵojn. La parko iam estis deklarita protektata zono.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Blazono en mezo de la timpano
Flanka parto de la kastelo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.