Kastelo de Hőgyész

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Hőgyész (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Apponyi [aponji]) estas baroka historia monumento en Hungario, en mezo de Hőgyész, laŭ la ĉefvojo.

Aerfoto pri la kastelo
Aerfoto pri la kastelo
Aerfoto pri la kastelo

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Mercy akiris la bienojn en Hőgyész en 1722, la familio supozeble trovis tie jam malgrandan teretaĝan kastelon. Tiu kastelo estis pligrandigita inter 1722-1733, okazis pli malgrandaj trakonstruoj inter 1734-1767. La familio Apponyi aĉetis la grandan bienon en 1772. En 1784 la kastelo estis signife trakonstruita. En 1858 renoviĝo okazis laŭ projekto de Miklós Ybl, poste en 1890 la fasado estis trakonstruita. En 1939 la ŝtato aĉetis la kastelon, en la sekva jaro incendio okazis. Dum la 2-a mondmilito polaj rifuĝintoj, poste grekaj rifuĝintoj vivis en la kastelo, eĉ inter la 2 rifuĝintaro armea hospitalo funkciis. Dum la pli pacaj tempoj infana edukejo, lernejo funkciis en la kastelo. Ekde la 1980-aj jaroj la nepre necesaj riparoj estis faritaj. En 1999 firmao aĉetis la kastelon, post perfekta renoviĝo en 2001 hotelo ekfunkciis.

Aerfoto pri la kastelo

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en parko, kiu origine estis pli granda. La unuetaĝa kastelo kun keloj kaj mansardoj formas kvadraton, en ties mezo estas interna korto. Fasado de la kastelo estas simetria, la meza parto kaj same la anguloj reliefas.

Parko[redakti | redakti fonton]

La pejzaĝa parko estis kreita inter 1785-1789. En la parko troviĝas rondforma maŭzoleo troviĝas. Dum la socialismo en mezo de la parko nova domo konstruiĝis. Botanika esplorado okazis en 2000, nur unu platano estas protektata.

Fontoj[redakti | redakti fonton]