Käthe Kollwitz
Käthe Kollwitz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Käthe Schmidt |
Naskiĝo | 8-an de julio 1867 en Kenigsbergo, Orienta Prusio, Nordgermana Federacio |
Morto | 22-an de aprilo 1945 (77-jaraĝa) en Moritzburg, Nazia Germanio |
Tombo | Zentralfriedhof Friedrichsfelde (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Vajmara Respubliko Germana Imperiestra Regno |
Alma mater | Académie Julian arta akademio Königsberg |
Familio | |
Frat(in)oj | Conrad Schmidt (en) kaj Lisbeth Stern (en) |
Edz(in)o | Karl Kollwitz (en) |
Infanoj | Hans Kollwitz (en) , Peter Kollwitz (en) |
Parencoj | Maria Matray (nevino) |
Okupo | |
Okupo | gravuristo dezajnisto aŭtobiografo grafikartisto pentristo konstrua desegnisto skulptisto poster artist (en) ilustristo desegnisto litografisto artisto |
Verkoj | Woman with Dead Child Mother with her dead son |
Käthe KOLLWITZ [KEte KOLvic] (naskiĝis la 8-an de julio 1867, mortis la 22-an de aprilo 1945) estis germana grafikistino kaj skulptistino. Ŝi anis ĉe Berlina secesio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝi naskiĝis en 1867 en Kenigsbergo. En la jaro 1891 ŝi edziniĝis al la kuracisto Karl Kollwitz kaj transloĝiĝis kun li al Berlino. La paro havis du idojn; unu filo pereis dum la unua mondmilito.
Centra temo de ŝia arto estis la mizero de la grandurba laboristaro. Inspirite de Gerhart Hauptmann, kies dramon Die Weber (La teksistoj) ŝi spektis en la jaro 1893, ŝi kreis sian akvafortan ciklon Ein Weberaufstand (Ribelo de la teksistoj) kun realismaj kaj impresionismaj trajtoj. Pli malfrue ŝian verkaron karakterizas ekspresionismo, ekz. Krieg und Proletariat (Milito kaj proletaro, 1922-1925).
Elstaraj ankaŭ estis ŝiaj afiŝoj, ekz. Helft Russland! (Helpu al Rusio!, 1921) kaj Verhungernde Kinder (Malsatmortantaj infanoj, 1924). En sia malfrua kreado Käthe Kollwitz ofte prezentis la temon patrino kaj infano, ekz. Zwillingsmutter (Patrino de ĝemeloj, 1937).
Pro la socikritika temaro de la artaĵoj Käthe Kollwitz dum la nazia regado ne plu rajtis ekspozicii siajn kreaĵojn en Germanio. La lastajn jarojn de sia vivo ŝi pasigis retiriĝinte en Berlino, Nordhausen kaj Moritzburg apud Dresdeno, kie ŝi en la jaro 1945 mortis.
Muzeoj kaj memorlokoj
[redakti | redakti fonton]La plej granda kolekto troviĝas en la Käthe-Kollwitz-Museum en Kolonjo. Ĝi estis fondita en 1985 de la Kreissparkasse Köln, kiel tutunua Kollwitz-muzeo. Ĝi regule okazigas laŭtemajn ekspoziciojn kiuj montras rilatojn kun aliaj artistoj, ekzemple Goya, Ernst Barlach, Otto Dix, Henry Moore aŭ Picasso.
Ankaŭ en Kolonjo troviĝas:
- kopio, farita en 1953–59 de Ewald Mataré kun liaj lernantoj Joseph Beuys kaj Erwin Heerich, de la skulptaĵo Trauernden Eltern (La afliktitaj gepratroj) en la preĝeja ruino Alt St. Alban,
- tomboreliefo por la geedzoj Franz kaj Doris Levy en la juda tombejo Köln-Bocklemünd kaj
- la "Ŝvebanta Anĝelo" de Ernst Barlach en la Antoniterkirche, kiu montras la vizaĝon de Kollwitz.
La Käthe-Kollwitz-Haus en Moritzburg (apud Dresden) estas la nura aŭtenta memorloko en Germanio. En tiu domo vivis kaj mortis Käthe Kollwitz. En ĝi montriĝas grafikaĵoj, fotoj kaj taglibroj.
En la berlina Neue Wache, la centra germana memorloko por viktimoj de militoj, ekde 1993 troviĝas kopio pligrandigita ĝis 1,6 metroj de la skulptaĵo Mutter mit totem Sohn (patrino kun mortinta filo) de Käthe Kollwitz, ankaŭ nomita Pietà.
En Koekelare, Belgio, parto de la loka muzeo estas dediĉita al Käthe Kollwitz kaj ŝia skulptaĵo Trauerndes Elternpaar (La afliktitaj gepatroj), memore al ŝia filo Peter. Iniciatinto de la muzeo estis loka instruisto Raf Seys (1928-2012).
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Multaj lernejoj en Germanujo nomiĝis por ŝi, ekz. Käthe-Kollwitz-lernejo en Vajmaro.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Raf Seys: La afliktitaj gepatroj. Käthe Kollwitz en Flandrio. Tradukis Raymond Wylleman. La Konko, Oostende, 1993. 72 p.