„ Sur mia skribotablo kuŝas ĵus eldonita libro, originale verkita en nia Esperanto. Atente mi rigardas la ilustritan polvŝirmilon, la fortan bindaĵon, la bonan paperon, la klaran presadon kaj la allogajn ilustraĵojn.
Post foliumado de ĉi tiu nova verko, mi komencis ĝian legadon. S-ro Linton servis en la aŭstralia aerkorpuso dum la milito, kaj, preskaŭ je la fino, li iris al Nogvineo.
Takto de tamburo. Estis nokte en la varma tropiko. La takto de la tamburo aŭdiĝis malproksime. S-ro Linton, ĵus alveninte al Madang, estis emociplena aŭdante tiun misterplenan takton de tamburo. Li sentis grandan deziron koni tiujn vilaĝojn kaj ties enloĝantojn. Sed, malfacila afero pro multlingveco; do, dum lia unua vizito al Kananam, indiĝena vilaĝeto, li trovis malmacilaĵojn, ĉar kiam li atingis ĝian placon, silento regis tie.
Subite antaŭ li staris homo tia, kian li vidis neniam, krom en la ilustritaj revuoj. Donaco pro donaco. S-ro Ken, tiel nomas lin liaj amikoj, ne komprenis la starantan indiĝenon; li elpoŝigis paketon de cigaredoj kaj invitis fumi la indiĝenon; ĉi tiu stranga estaĵo prenis la paketon, el tiris cigaredon, bruligis ĝin kaj metis preskaŭ la plenan paketon malantaŭ la antaŭtuko ĉe sia talio kaj poste li foriris reveninte tuj kun granda fasko da bananoj. Sed, S-ro Ken devis lasi la vilaĝeton, ĉar li, pro miskompreno, ne estis bonvene akceptita.
Malĝoje li iris tra la ĝangalo revene al Madang, kiam li survoje trovis amikon, kiu per veturilo kondukis lin domen. Tie, per pruntita libro kaj indiĝena amiko, li lernis la intergentan lingvon «Pisino» (la britoj nomas ĝin «pidgin english») kaj per tia lingvo li revizitis Kananam'on, amikiĝis kun la indiĝenoj, interŝanĝis fruktojn, migris de vilaĝeto en vilaĝeton, iris ŝipe de haveno en havenon.
Dank'al pisino kaj al S-ro Ken, paro de gefianĉoj geedziĝis, ĉar li agadis kiel eble plej bone kaj energie por ke la fianĉo estu akirinta la doton. S-ro Ken pentras majstre, per trafaj notoj la ĝangalon, la purajn kaj travideblajn akvojn de la maro, havenoj kaj riveroj; li priskribas, per flua esperanta stilo, fiŝojn, teruran ŝarkon, sovaĝajn aprojn kaj birdojn.
Tamen, laŭ mia opinio, la plej elstara afero, dum lia restado en Novgvinea, estis lia senkompara sindonemo al la indiĝenoj, ĉar li agis ĉiam dece, amike, home, frate. Ĉe la fino milita, kiam liaj amikoj jam forlasis Novgvineon kaj li kaj lia amiko Karolo devas fari same, la adiaŭo momento eslis tre emocia, kaj la leganto rimarkas, ke liaj okuloj malsekiĝas. ke lia koro ŝiriĝas.
Ĉiuj akompanis lin al strando kaj tutkore petis lin; "ke vi revenu, ke vi revenu".
Ĉi tiuj aventuroj montras la vojon al tutmonda frateco, kiel oni devas trakti la simplanimajn kaj bonkorajn indiĝenojn kaj kiel dece ili agadas, kiam ni iras al ili por helpi, instrui kaj konsili. Jen, do, instrua aĉetinda libro. ” |