Saltu al enhavo

Kikuĉi Kan

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kikuĉi Kan
Persona informo
菊池 寛
Naskonomo 菊池 寛
Naskiĝo 26-an de decembro 1888 (1888-12-26)
en Takamatsu
Morto 6-an de marto 1948 (1948-03-06) (59-jaraĝa)
en Tokio
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio
Japana Imperio (–1947) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kioto
Universitato Meiĝi Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Amkunulo Kazuko Komori (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
politikisto
ĵurnalisto
dramaturgo
entreprenisto
romanisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo kaj dramo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hiroshi KIKUCHIHiroŝi KIKUĈI (菊池 寛, Kikuchi Hiroshi, naskiĝis la 26-an de decembro 1888, mortis la 6-an de marto 1948), konata per sia plumnomo Kikuĉi Kan (kiu uzas la saman kanĵion kiel lia reala nomo), estis japana aŭtoro naskiĝinta en la urbo Takamacu, gubernio Kagaŭa, Japanio. Li establis la eldonejon Bungeishunjū, monatan revuon de sama nomo, la Asocion de Japanaj Verkistoj kaj la premiojn Akutagaŭa kaj Naoki por populara literaturo. Dum la periodo de la Mejĝi-reformo, lia ĉefa fokuso estis precize portreti la malfacilaĵojn de la ĉiutaga vivo de la ordinara popolo. Li estis unu el la gvidaj dramistoj dum tiu periodo. En 1920, lia sukceso estis pli rekonita de la publiko post la sukceso de unu el liaj romanoj, Shinju FujinŜinĝu Fuĝin (真珠 夫人, sinjorino Perlo). Li ankaŭ estis la kapo de la filmprodukta firmao Daiei (la nuntempa firmao Kadokawa). Li estas konata kiel avida ludanto de Maĝango.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
  • La Amo de Tooĵuuroo kaj du aliaj teatraĵoj (origine japane) en traduko de Ŝimomura Joŝiŝi, Tokio, 1934
  • La konduto de Grandsinjoro Tadanao kaj Balotado (origine japane), en traduko de Ujeki Ŝiger, Tokio: Zamenhof-klubo, 1981

Pri La Amo de Tooĵuuroo kaj du aliaj teatraĵoj

Citaĵo
 Jen libro neordinara, kaj aparte interesa pro tio, ke ĝi estas pure orienta, kaj kontaktigas la eŭropan leganton pere de Esperanto kun nova medio kaj novaj pensmanieroj. Ĝi ne estas libro por komencantoj: la unuaj du dramoj, La Amo de Tooĵuuroo kaj Pli bone ol Venĝi, bezonas iom streĉan atenton ; la tria, La Mivaklo, estas multe pli facila legaĵo. Lingve la verko estas altnivela, kaj enhavas multe da esprimoj notindaj, kiuj eble ne venus en la kapon de eŭropano. 
— La Brita Esperantisto - Numero 356, Decembro (1934)