Kleopatro de Macedonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kleopatro de Macedonio (en greka Κλεοπάτρα; ĉ. 355/354 – 308 a.K.), aŭ Kleopatro de Epiro, estis epir-macedona princino kaj poste reĝino regenta de Epiro. Filino de Filipo la 2-a (Macedonio) kaj Olimpia de Epiro, ŝi estis la nura kompleta fratino de Aleksandro la Granda. Ŝiaj aliaj fratinoj estis duonfratinoj Tesaloniko kaj Cinano, kaj duonfrato Filipo la 3-a (Macedonio).

Ŝi kreskiĝis zorgite de sia patrino en Pella, kiel normala princino. En 338 a.K., Kleopatro estis en Pella kun sia patro dum sia patrino Olimpia foriris al ekzilo en Epiro kun sia molosa frato Aleksandro la 1-a (Epiro) (onklo de Kleopatra), kaj la frato de Kleopatra nome Aleksandro forirs al Ilirio. Tuj Filipo decidis ke li devas alianciĝi al Aleksandro la 1-a proponante sian filinon en geedziĝo. Granda nupto inter Kleopatra kaj ŝia onklo Aleksandro la 1-a (Epiro) okazis en 336 a.K. Estis je la celebro de tiu nupto, kiam okazis la murdo de Filipo la 2-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Cleopatra el Charles Smith, Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology (1867)
  • Cleopatra of Macedonia el Livius pri antikva historio de Jona Lendering