Komitato de eŭropaj urbestroj kaj magistratoj por esploro pri Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

En 1958 la ćefurbestro de Majenco Franz Stein iniciatis Komitaton de eŭropaj urbestroj kaj magistratoj por esploro pri Esperanto, kies prezidanto li fariĝis.

Membroj estis la urbestroj kaj magistratoj de jenai urboj kaj komunumoj: Corbesse (Belgio), Esbjerg (Danio), Akeno, Dortmund, Kolonjo, Majenco, Neustadt će la vinvojo), Rüsselsheim (Federacia Respubliko Germanio), Nottingham (Britio), Dijon, Mulhouse, St. Hilaire-Petitville, (Francio), Patras (Grekio), Alessandria, Bologna, Mondovi, Nogara, Torino, Varese, Verono, Vicoforte (Italio), Arnhem, Hago (Nederlando), Hamar, Mo i Rana, Trondheim, Sarpsborg (Norvegio), Eisenstadt, Graz, Klagenfurt, Knittelfeld, Wien, Wener Neustadt, Wörgl (Aŭstrio), Göteborg, Lund, Upsalo (Svedio).

Entute apartenis 37 komunumoj el 11 landoj al la komitato. En somero 1985 ĝi faris enketon pri Esperanto. Estis senditaj demandiloj kun kvar demandoj al 2874 komunumoj en 16 landoj. Respondis 669 urbestroj.

586 jesis, ke la komitato de la urbestroj entreprenu agojn će la Eŭropa Konsilio aŭ će alliaj institucioj de membraj ŝtatoj kun la celo, ke decida komitato objektive esploru la avantaĝojn, kiujn Esperanto havas por la solvo de la lingva problemo en Eŭropo. El Germanio venis 161 respondoj, el kiuj 79 jesis tion.Ĉ

Ĉefurbestro Franz Stein publikigis la rezultojn en Germana Esperanto-Revuo 1/1959.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franz Stein: Eŭropa lingvo-kampanjo. En: Germana Esperanto-Revuo 1/1959, p. 1.