Komunumo de Ŝtatoj Latinamerikaj kaj Karibaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumo de Ŝtatoj Latinamerikaj kaj Karibaj
emblemo
regiona organizaĵo • interregistara organizaĵo
Komenco 23-a de februaro 2010 vd
Antaŭe Rio-grupo • Latin American and Caribbean Summit on Integration and Development vd
Sidejo Karakaso
Agareo

Latin American integration

Retejo Oficiala retejo
vdr
Oficiala portreto de la CELAC pintokunveno en Quito, Ekvadoro, 2016.

La Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (hispane Comunidad de Estados Latinoamericanos y Caribeños, portugale Comunidade de Estados Latino-Americanos e Caribeños, konata akronime CELAC) estas la nomo de la latinamerika kaj kariba bloko kiu estis establita la 23-an de februaro 2010 ĉe la "Rio Group" konferenco" kiu estis okazigita en Meksiko [1][2][3]. En la membra bloko troviĝas ĉiuj landoj de la amerika kontinento kaj la karibaj insuloj krom Usono kaj Kanado [4]. Eŭropaj landoj, kiuj posedas teritoriojn en la regiono, ne estas membroj.

La bloko estas la rezulto de jardeko karakterizita de la profundiĝo de rilatoj inter la membroŝtatoj. La bloko celas profundigi la ekonomiajn, komercajn kaj politikajn ligojn inter la landoj kaj ankaŭ minimumigi la influon de Usono sur la politiko kaj ekonomio de la membrolandoj. La organizo rigardas sin kiel alternativon al la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OEA) kiu estis establita en Vaŝingtono en 1948 kiel opozicio al la ebla influo de Sovetunio en la regiono kaj kiu inkluzivas ĉiujn membroŝtatojn de tiu ĉi komunumo krom la Usono kaj Kanado [5][6].

En januaro 2020, Brazilo retiriĝis de la organizo [7]. Sekve de la brazila ĝenerala baloto de 2022, novelektita prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva signalis lian intencon al realiĝo, efektive tiel farinta en la unuaj tagoj de lia administro [8][9].

En junio 2023, CELAC rekonis la latinamerikan kaj kariban karakteron de la insulo Porto-Riko kaj "vokas la Ĝeneralan Asembleon de Unuiĝintaj Nacioj ekzameni la demandon de Porto-Riko en ĝia tuteco kaj en ĉiuj ĝiaj aspektoj, kaj decidi pri ĉi tiu afero kiel eble plej baldaŭ". [1]

Membroŝtatoj[redakti | redakti fonton]

32 landoj kun kvin malsamaj oficialaj lingvoj estas membroj de la komunumo [10]:

18 hispanlingvaj landoj:

12 anglalingvaj landoj :

Unu franclingva lando:

Unu nederlandlingva lando:

Unu portugallingva landon

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mexidata (English) March 1, 2010. Mexidata.info. Arkivita el la originalo je April 26, 2012. Alirita 2012-05-25.
  2. Acuerdan crear Comunidad de Estados Latinoamericanos y Caribeños, Associated Press, February 23, 2010.
  3. América Latina crea una OEA sin Estados Unidos, El País, February 23, 2010.
  4. L. American leaders officially sign CELAC into effect as new bloc. news.xinhuanet.com (December 4, 2011). Arkivita el la originalo je December 8, 2011. Alirita 2013-01-28.
  5. Mexico gives birth to the Community of Latinamerican and Caribbean States – MercoPress. Alirita 2016-05-05.
  6. "uake Overshadows Clinton Tour of Region", March 2010.
  7. "Brazil sits out leftist Latin American nations' body on anti-democracy fears", Reuters, 16 January 2020. (angle)
  8. Lula's government plan (portugale). Superior Electoral Court. Arkivita el la originalo je 2022-11-02. Alirita 23 November 2022.
  9. "Retorno do Brasil à CELAC". (portugale)
  10. Gooding, Kerri, "IVCC encouraging bilingualism and cultural integration", Advocate Co.. Arkivigite je 2012-05-12 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]