Koncilio de Efezo
Koncilio de Efeso | |
---|---|
3-a Ekumena Koncilio | |
Dato | 431 |
Agnoskata de | Katolikoj, Ortodoksuloj, Apostolaj Armenoj kaj Koptoj |
Antaŭa Koncilio | Unua koncilio de Konstantinopolo |
Posta Koncilio | Koncilio de Kalcedonio |
Kunvokata de | Imperiestro Teodozo la 2-a |
Prezidata de | Patriarko Cirilo de Aleksandrio |
Partopreno | 200 - 250 |
Ĉeftemo | Nestorianismo |
Kanonoj | 8 |
La Koncilio de Efeso estis koncilio celebrata inter la 22-a de junio kaj la 16-a de julio 431, en Efeso, antikva greka havenurbo, en la nuna Turkio.
Ĝi estas konsiderata de la Katolika Eklezio, de la Ortodoksa Eklezio, la Armena Eklezio kaj de la Kopta Eklezio kiel la 3-a Ekumena Koncilio.
La Koncilio estis kunvokata de la romia imperiestro Teodozo la 2-a por meti finon al la kvereloj okazigitaj de la nestoriana doktrino. Ĝi renkontigis ĉ. ducent partoprenantojn sub la prezido de la Patriarko de Aleksandrio, Cirilo.
Male al la antaŭaj koncilioj kies teologiaj debatoj ĉiam rilatiĝis ĉefe al la unueco de Dio, la koncilio de Efeso ŝanĝis tiun direkton, ĉar ĝi debatis la naturon de Kristo pro la neado de la nestorianoj de la unueco de la naturo de Kristo kaj konsideri ke liaj naturoj, dia kaj homa, ne estis disaj, sed elstarante la homa naturo super la dia, pro kio Maria ne povus esti konsiderata kiel Dipatrino (Theotókos), sed nur kiel "Patrino de Kristo" (Khristotokos), ĉar ŝi akuŝis homon en kiu la dia naturo ankoraŭ ne vivis.
Evoluo de la koncilio
En la unua sesio de la koncilio, okazinta je la 22-a de junio, kaj profitante la malĉeeston de Nestorio kiu ne volis ĉeesti ĝis la alveno en Efeso de lia amiko la patriarko Johano de Antioĥio, oni kondamnis la doktrinon de Nestorio kiel erara, dekretante ke Kristo estis unu sola persono kun du nedisigeblaj naturoj. Tiamaniere ankaŭ dekretiĝis la dia patrineco de Maria. Cirilo ankaŭ sukcesis aprobigi dekreton redaktita de li mem kie Nestorio estis elpatriarkigita kaj ekskomuniita.
La 27-a de junio alvenis al Efeso, Johano de Antioĥio, tuj celebrante paralelan asembleon en kiu estis akuzata Cirilo je ariana herezo, kio ankaŭ kondamnis kaj forigis lin de la eklezio.
La 10-a de julio alvenis la papaj legatoj (la episkopoj Arkadio kaj Projekto kaj la persona reprezentanto de la papo Celesteno la 1-a, Filipo), kiuj aprobas la sesion celebrita la 22-an de junio kaj per ĝi, la kondamno al Nestorio.
La imperiestro Teodozo decidis eksigi kaj al Cirilo kaj al Nestorio kaj enkarcerigas ilin, sed poste estis avertata de la papaj legatoj por ke li akceptu la decidon de la koncilio kie oni nur kondamnis Nestorion. Tial, Cirilo estis elkarcerigata kaj revenas al Aleksandrio, kaj Nestorio, retiriĝas al iu monaĥejo de Antioĥio.
Aliaj decidoj
La koncilio de Efeso, krom kondamni la doktrinon de Nestorio, ankaŭ kondamnis kiel hereza la doktrinon nomata Pelagianismo, kaj ekskomuniigita al ĝia ĉefa elpensinto, Celestio.
Ĝi ankaŭ dekretis la ekskomunion por ĉiuj kiuj ne akceptos la dekretaĵojn de la koncilio, kaj ĵetis anatemon por tiuj kiuj ne respektos la kanonojn de la Koncilio de Niceo, klarigante ke la teksto de la Kredo elaborita kaj aprobita en tiu koncilio ne povus suferi aldonon aŭ ŝanĝojn.
Ekumenaj koncilioj, kies enhavo akceptiĝis de la ortodoksa eklezio kaj la katolika eklezio:
Unua koncilio de Niceo |
Unua koncilio de Konstantinopolo |
Koncilio de Efezo |
Koncilio de Kalcedono |
Dua koncilio de Konstantinopolo |
Tria koncilio de Konstantinopolo |
Dua koncilio de Niceo
Ekumenaj koncilioj akceptitaj de la katolika eklezio:
Kvara koncilio de Konstantinopolo |
Unua Laterana koncilio |
Dua Laterana koncilio |
Tria Laterana koncilio |
Kvara Laterana koncilio |
Unua koncilio de Liono |
Dua koncilio de Liono |
Koncilio de Vienne |
Koncilio de Konstanco |
Koncilio de Bazelo/Ferrara/Florenco |
Kvina Laterana koncilio |
Koncilio de Trento |
Unua Vatikana koncilio |
Dua Vatikana koncilio