Konferenco pri la jida lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Konferenco pri la jida lingvo (jide קאָנפֿערענץ פֿאָר דער יודישער שפּראַך, Konferenc for der jidiŝer ŝproĥ), ankaŭ nomata Ĉernovica Konferenco (jide טשערנאָוויצער קאָנפֿערענץ, Tŝernovicer konferenc) laŭ la tiutempa nomo de la urbo Ĉernivco, okazis de la 30-a de aŭgusto ĝis la 3-a de septembro 1908 en la tiama aŭstria urbo Czernowitz (hebree צ'רנוביץ, Ĉernovic [ĉerNOvic], jide טשערנאוויץ, Tŝernovic [ĉerNOvic]). La celo de la internacia konferenco estis promocii la jidan lingvon kaj levi ĝin al la statuso de la juda nacia lingvo.

la Juda Domo de 1908 urbocentre de Ĉernivco, kiu nun estas regiona juda muzeo

La organizanto kaj mova forto de la evento estis la aŭstria publicisto kaj iama subtenanto de cionismo Nosn Birnbojm (jide נתן בירנבוים, Nosn Birnbojm, germane Nathan Birnbaum) el Vieno. Li preparis la konferencon dum vojaĝo al Usono, la organiza komitato konsistis el membroj de la jida klubo de la universitato de Vieno kiun li fondis. La tagordo de la konferenco estis vasta kaj inkluzivis, interalie la subtenon de la jida lingvo en lernejoj, gazetaro, teatro kaj tiel plu, kaj precipe la postulon pri unuforma reguligo de la jida ortografio. Tamen, tiuj zorgoj baldaŭ iĝis flankaj kaj la demando pri la statuso de la jida kiel la "nacia lingvo de la juda popolo" regis la konferencon.[1]

Ĉirkaŭ 40 el entute ĉirkaŭ 70 partoprenantoj estis delegitoj rajtigitaj voĉdoni, krom Birnbaum mem pli-malpli ĉiuj socie gvidaj jidlingvanoj. Nur la jidaj verkistoj Mendele Sforim kaj Ŝolom Alejĥem, kiuj komune konsideratas la patroj de la moderna jida literaturo, pro personaj kialoj ne povis veni kaj ambaŭ sendis tre amikajn salutmesaĝojn. Delegitoj de cionismaj organizoj kiuj preferis la hebrean kiel la juda nacia lingvo estis troreprezentitaj, dum la bundismo, por kiu la jida estis la nura juda nacia lingvo, estis subreprezentita.

Nathan Birnbaum, kies gepatra lingvo estis la germana, faris la malferman paroladon en la jida, kiun li nur mallonge antaŭe lernis. La plej diversaj vidpunktoj pri la statuso, funkcio kaj valoro de la jida kaj hebrea subite koliziis. Ekzistis ekscitita debato pri ĉu la jida estis nur iu ajnla nacia lingvo de la juda popolo, kiel argumentis Marija Frumkina, reprezentantino de la Ĝenerala Sindikato de Judaj Laboristoj en Litovio, Pollando kaj Rusio (jide אַלגעמײַנער ײדישער אַרבעטער בּונד אין ליטע פוילין און רוסלאַנד, Algemejner Jidiŝer Arbeter Bund en Litah, Pojln un Rusland), ĝenerale nomata la Bundo (בּונד). La konferenco konsentis pri kompromiso, rekonante la jidan kiel "(unu) nacian lingvon de la juda popolo" kaj postulante ĝian politikan, socian kaj kulturan egalecon kun aliaj lingvoj; la signifo de la hebrea ankaŭ estis menciita.[2] Birnbaum estis elektita Ĝenerala Sekretario kaj respondecis pri efektivigo de la konferencaj rezultoj kaj organizado de sekva konferenco, kiu neniam okazis. Poste, post turnado al strikta ortodoksa judismo, li rigardis sian implikiĝon en la konferenco negative.

La Ĉernovica Konferenco estas ĝenerale konsiderata kiel la komenco de la scienca debato pri la jida lingvo, kiu, interalie, en 1925 kaŭzis la fondon de la YIVO (jide ייִדישער װיסנשאַפֿטלעכער אינסטיטוט, Jidiŝer Visenŝaftleĥer Institut, la Jida Scienca Instituto, unue en Vilno, ekde 1940 en Novjorko) kaj finfine al moderna jida filologio kaj lingvistiko.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo pri la konferenco en la renoma anglalingva "Enciklopedio de Judoj en Orienta Eŭropo"
  2. Dovid Katz: Words on Fire. The Unfinished Story of Yiddish (Vortoj en Fajro. La nefinita rakonto de la jida). Eldonejo Basic Books, Kembriĝo MA 2007, ISBN 978-0-465-03730-8, paĝoj 268 kaj sekvaj.
  3. Dovid Katz: Words on Fire. The Unfinished Story of Yiddish (Vortoj en Fajro. La nefinita rakonto de la jida). Kembriĝo MA 2007, paĝo 271.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]