Koniko (ĉevalo)
Aspekto
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La koniko (el pole: ĉevaleto) estas ponea raso el mezorienta Eŭropo. Ĝi estas tre fortika, kaj oni uzas ĝin en la agrikulturo kaj por konservado de naturprotektejoj kontraŭ troa arbustizo, ekz. en Oostvaardersplassen (Nederlando) kaj Geltinger Birk (apud la Balta Maro) kaj Wöhrdener Loch (Dithmarschen) en Germanio. Tie ili vivas sovaĝe kiel ekologiaj ekvivalentoj de la ekstermita tarpano.


