Korpuso pri Interna Sekureco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korpuso pri Interna Sekureco
armea branĉo
Komenco 1945 vd
Fino 1965 vd
Poste Territorial Defense Forces vd
Lando(j) Pollando vd
vdr

Korpuso pri Interna Sekureco (pole Korpus Bezpieczeństwa Wewnętrznego, KBW) – speciala armea formacio subigita al ministro pri publika sekureco (1945–1954), kaj poste al ministro pri internaj aferoj, establita per voĉdono de Landa Nacia Konsilio (KRN) la 25-an de majo 1945.

Genezo de la Korpuso[redakti | redakti fonton]

Genezo de la Korpuso pri Interna Sekureco atingas aŭtunon 1944. Post falo de la ribelo de Varsovio kaj fiasko de interparoloj kun Stanisław Mikołajczyk en Moskvo Stalin decidis pri akrigo de la politiko de Pola Komitato de Nacia Liberigo (PKWN) sur teritorioj okupataj de Ruĝa Armeo. Tiam oni decidis pri kreo de Internaj Soldataroj kiel speciala armea formacio aganta kadre de la fako pri publika sekureco de PKWN.

Bazo por establo de nova speco de armeo estis Memstara Sturma Bataliono, formigita la 18-an de oktobro 1943, kiu la 21-an de marto 1944 transformiĝis al Pola Memstara Speciala Bataliono. Tio estis la unua unuo de la Internaj Soldataroj. La bataliono senpere subiĝis al landa fako de la Asocio de Polaj Patriotoj. En 1944 estis subigita al Centra Buroo de Polaj Komunistoj, kaj poste provizore al Pola Partizana Stabo. La 20-an de oktobro 1944 konsiston de la bataliono eniris Memstara Bataliono pri Protekto de Militkaptitoj. Ambaŭ batalionoj komencis la 1-an Brigadon de Internaj Soldataroj. Poste formiĝis du laŭvicaj brigadoj.

Ekesto de la Korpuso[redakti | redakti fonton]

La 26-an de marto 1945 Provizora Registaro voĉdonis pri fondo de KBW. La decido ordonis al ministro pri publika sekureco Stanisław Radkiewicz ĝis la 1-a de majo formigi Korpuson pri Interna Sekureco. Tio ne sukcesis pro multaj dizertoj de soldatoj. Nur en la periodo aprilo-majo 1945 dizertis ĉ. 800 soldatoj – la 23-an de aprilo 1945 dizertis preskaŭ la tuta 2-a Memstara Operaca Bataliono de Internaj Soldataroj el Lubaczów, la 27-an de aprilo 1945 – la 2-a Bataliono de la 1-a Brigado de Internaj Soldataroj el Sokołów Górny (distrikto Jędrzejów), kaj la 1-an de majo 1945 dizertis Memstara Operaca Bataliono de la 3-a Brigado de Internaj Soldataroj el Biłgoraj.

Taskoj de la Korpuso[redakti | redakti fonton]

KBW estiĝis por batalo kun t.n. reakciula subtera movado, kiel Pola Partizana Ŝtato, Ukraina Ribela Armeo kaj Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj la germana Werwolf. Oni ankaŭ celis certigon de la publika ordo sur la teritorio de Pollando.

Soldataroj de KBW sekurigis ankaŭ protekton de ŝtataj regopovoj, pli gravaj industriaj konstruaĵoj kaj vojaj itineroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mieczysław Jaworski, Korpus Bezpieczeństwa Wewnętrznego 1945-1965, Varsovio 1984

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]