Zygmunt Bauman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zygmunt Bauman

Zygmunt Bauman (naskiĝis la 19-a de novembro 1925 en Poznań) - pola filozofo pri historio kaj sociologo.

Naskita en familio de polaj judoj post germana invado en Pollandon kaj soveta invado en Pollandon kun la familio fuĝis en Sovetunion, kie eniris al Komsomolo kaj en 1943 komencis studi en Niĵnij Novgorod. Post mobilizo eklaboris en rusa milico. En 1944 eniris al Unua Armeo de Pola Soldataro, kie estis politika oficiro.

Serve al stalinismo[redakti | redakti fonton]

En intervjuo al brita "The Guardian" Bauman klarigis sian amon al komunismo en ties stalinisma versio asertante, ke ĝi estis daŭrigo de klerismo.

Polaj historiistoj Bogdan Musiał kaj Piotr Gontarczyk malkaŝis detalojn de rapidega avancado de Bauman en Korpuso de Publika Sekureco (1945-1953) (respektiva al soveta NKVD) kaj poste kiel agento de Ĉefa Estraro pri Informado de Pola Armeo kun pseŭdonomo „Semjon”.

Laŭ arkivoj de Instituto pri Nacia Memoro:

- junie 1945 enposteniĝas kiel anstataŭanto de komandanto pri politika edukado en la 5-a memstara protekta bataliono en Bydgoszcz

- decembre nomumita kiel pli maljuna instruktoro pri politikaj-edukaj aferoj

- julie 1946 translokigita Varsovien, kie en Memstara Lerneja Regimento iĝas lekciisto pri soci-politikaj aferoj

- julie 1947 estas Maljuna Instruktoro pri Politika-Eduka Klerigo en Politik-Eduka Estraro de la Fakultato de Politika Instruado

- februare 1948 iĝas ĉefo de Fakultato de la Unua Fako pri Politika Instruado kaj Propagando en Politik-Eduka Estraro

- decembre 1948 iĝas ĉefo kaj samtempe anstataŭanto de la ĉefo de Unua Fakultato de Politik-Eduka Estraro

- Sekvan jaron Bauman krom edukado okupiĝas pri propagando

- julie 1949 iĝas ĉefo de Propaganda Fako kaj Agitado en Politika Estraro

- ĝis marto 1953 estis ĉefo de la Dua Fako de Politika Estraro, sodatservante en rango de majoroa.

Intertempe dum 20 tagoj kiel komandanto batalas kontraŭ banditoj kaptante grandan nombron de ili. Distingita per Batal-Kruco, "kio signifas, ke kondamnis al torturoj kaj kruela morto Anatemitajn Soldatojn de Pola Enlanda Armeo, Naciaj Armitaj Fortoj de PollandoLibero kaj Sendependo".

Fonto Kim naprawdę jest Zygmunt Bauman? Kio vere estas Zygmunt Bauman? - laŭ sekreta dokumento en wpolityce.pl

Verkado[redakti | redakti fonton]

Studinto de Universitato Varsovia. Li estas preleganto de la universitato en Leeds kaj li prelegis en Ĥajfo kaj Tel-Avivo. Li estas ankaŭ rektoro de la Universitato "Jan Józef Lipski" en Teremiski, en Pollando.

Unue Bauman estis marksisto, sed jam dum la studado en Varsovio li komencis opinii laŭ sia teorio pri postmoderneco. Post problemoj kun la komunistoj en Pollando li venis al Britio. Li kreis la teorion de post-moderna epoko de civilizo. Laŭ li post moderna tempo de sistemoj totalitaraj kaj kapitalismaj - la tempo de la manaĝeroj de la ŝtatoj - la civilizo transiros al tempo postmoderna. En tiu tempo la homaro estos libera de organizantoj, aŭtoritatoj kaj majstroj estante tute memsufiĉa. La ordonoj estos organizitaj en la homaro tiel konstruktive, ke la devigo al la homa unuo estos nenecesa. La sistemo estos organizita laŭ la kapablo de la homaj unuoj. Laŭ Bauman la mankoj de tiuj ŝanĝoj estos tre maletikaj; tial oni devas gardi la tutan diversecon en la homaro.

Bauman estas ĉefe grava analizinto pri la kaŭzoj de la holokaŭsto, kiujn li vidas ĉefe en la "spirito de la moderneco" kaj ties ekstermorala volego al totala mastreco de la realo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]