Kulvualo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskitoreto pendanta el plafono super lito, distrikta historia muzeo, Florido
Bebolitoj en hospitalo en Indonezio, 1930. La luliloj estas kovritaj per kulvualoj kaj iliaj piedoj estas trempitaj en ujoj kun insekticida likvaĵo.
Afiŝo el la Dua Mondmilito: "Ne enlitiĝu kun Malaria Moskito. Dormu sub vualo. Riparu ĝin laŭbezone. Enfaldigu la randojn."

Kulvualo estas reto por protekto kontraŭ moskitoj, muŝoj kaj aliaj insektoj, kaj tial ankaŭ kontraŭ la malsanoj kiujn ili portas, kiel malario, dengo, flava febro, encefalito kaj okcident-nila febro. La efikeco de la kulvualo dependas de la teksado de la reto, kiu malhelpos la penetron de ĉi tiuj insektoj, sen troa damaĝo al la kapablo travidi ĝin kaj la penetron de aero. Por pliigi efikecon, insekticido aŭ alia repelilo ankaŭ devas esti uzata.

Kulvualoj estas uzitaj en lokoj efikitaj de malsanoj kiel ekzemple malario, plejparte en formo de speco de tendo super lito. Por ke la kulvualo estu efika, certigu, ke ĝi ne havas truojn kaj ke ĝi bone kovras la liton. La kulvualo ne devas esti metita rekte sur la personon ŝirmitan sub ĝi, ĉar tio permesos al moskitoj piki preter la kulvualo. Tia rondforma kontraŭmoskita reto kovras la liton optimume.

Kulvualoj estas faritaj el kotono, polietileno, poliestero kaj nilono. Truetoj 1.2 milimetraj grandaj malhelpas moskitan penetron. Por malhelpi la penetron de skaraboj (Ceratopogonidae), sablomuŝoj kaj similaj, necesas truetoj 0,6 mm grandaj. Tiaj retoj estas uzataj ankaŭ por kovri dormsakon, tendojn kaj por meti kadrojn por retpordoj kaj retojn por fenestroj.

En la 1980-aj jaroj, insekticid -enhavantaj kulvualoj (ITN) estis evoluigitaj por malhelpi malarion. En multaj landoj ili nun estas anstataŭigitaj per nova kaj pli riĉa speco de moskitoreto (LLIN). Kulvualoj trempitaj en insekticidoj estas vendataj en la cellandoj fare de UN, Monda Organizo pri Sano kaj aliaj organizoj je prezo de po ĉirkaŭ 2-3 eŭroj. Privataj organizoj, kiel la fondaĵo Bill kaj Melinda Gates, aĉetas kaj donacas LLIN-ojn.

Revizio de 22 randomigitaj kontrolitaj provoj de ITNoj [1] montris ke tiuj moskitoretoj reduktas infanmortecon je kvinono. En lokoj kie malario estas stabila, la okazo de epizodoj de senkomplika malario estis reduktita je 50% kompare kun tute ne uzado de kulvualoj, kaj je 39% kompare kun uzado de kulvualoj sen insekticidoj. En lokoj kun malstabila malario, estis 62% redukto kompare kun tute ne uzado de Kulvualoj, kaj 43% kompare kun uzado de retoj sen insekticidoj. Konkludo de la recenzo - el 1000 infanoj protektitaj per kulvualoj, ITN-oj savos la vivojn de 5,5 infanoj ĉiujare danke al la kulvualoj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Insecticide-treated bed nets and curtains for preventing malaria (Review), Lengeler C