Kuniaki Koiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kuniaki Koiso
Kuniaki Koiso.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 22-an de marto 1880 (1880-03-22)
en Ucunomija
Morto 3-an de novembro 1950 (1950-11-03) (70-jara)
en Sugamo Prison, Tokio, Flag of Japan (1870–1999).svg Japanio
Kaŭzo de morto ezofaga kancero
Tombo Aoyama Cemetery
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Terarmea Akademio de la Japana Imperio • Terarmea Universitato de Japana Imperio
Profesio politikisto, militisto
Lingvoj japana lingvo
v  d  r
Information icon.svg
Kuniaki Koiso kiel Ĝenerala Guberniestro de Koreio​.

Kuniaki Koiso (小磯 國昭 Koiso Kuniaki, 22an de marto, 1880 – 3an de novembro, 1950) estis japana generalo en la Imperia Japana Armeo, Ĝenerala Guberniestro de Koreio kaj 28a Ĉefministro de Japanio el la 22a de julio, 1944, al la 7a de aprilo, 1945. Li estis akuzita pro militkrimo kaj kondamnita al porviva enprizonigo.

La 18an de julio 1944 la generalo Hideki Tojo rezignis kiel ĉefministro de la japana registaro ĉar la malvenkoj de la japanaj militfortoj plue pliiĝis. La imperiestro Hirohito petis la Generalon Kuniaki Koiso formi novan registaron.

Dum la regotempo de Koiso en la posteno, la japanaj fortoj estis tro multe venkitaj en ĉiuj frontoj fare de Aliancanoj. Dum ioma tempo, Koiso konsideris la eblon pacigi, sed li ne povis trovi solvon kiu kontentigu kaj la japanan militistaron kaj la Aliancanojn. Lasita je malgranda elekteblo li pluigis la militklopodojn, kaj Koiso intencis etendi sian povon super la armeo per havigo de la posteno de Militministro konkurence kun tiu de Ĉefministro, sed li ne kapablis fari tion legitime ĉar li estis en la rezervo. Koiso rezignis en aprilo 1945 kiam la usonanoj invadis Okinavon kaj liaj petoj esti inkludita en la militaj decidoj estis malakceptitaj.

Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

  • Frank, Richard B. (2001). Downfall: The End of the Imperial Japanese Empire. Penguin. ISBN 0-14-100146-1.
  • Maga, Timothy P. (2001). Judgment at Tokyo: The Japanese War Crimes Trials. University Press of Kentucky. ISBN 0-8131-2177-9.
  • Pratt, Keith (2007). Everlasting Flower: A History of Korea. Reaktion Books. ISBN 1-86189-335-3.
  • Toland, John (2003). The Rising Sun: The Decline and Fall of the Japanese Empire, 1936–1945. Modern Library. ISBN 0-8129-6858-1.