László Dobossy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Dobossy
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de aŭgusto 1910(nun 1910-08-09)
en  Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Vágfarkasd
Morto la 27-an de januaro 1999
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaraĉeĥafranca
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioHungario
Alma mater Universitato de KaroloUniversitato de Parizo
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • universitata instruisto • tradukisto
vdr

László Dobossy [lAslO doboŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dobossy László estis ĉeĥoslovakia hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto, tradukisto. Liaj pseŭdonimoj estis Czuczor, Leskóczi Mihály.

László Dobossy[1] naskiĝis la  9-an de aŭgusto 1910(nun 1910-08-09) en Vágfarkasd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Vlčany en Slovakio), li mortis la 27-an de januaro 1999 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Dobossy maturiĝis en gimnazio en 1928 en Nové Zámky, poste li studis en Sorbonne kaj Universitato de Karolo, fine li akiris pedagogian diplomon. Li estis fondinta membro de spirita movado de hungaroj "Sarló" [ŝarlO]. Li instruis en hungara gimnazio en Košice inter 1936–1939, poste li akceptis inviton al Parizo. Dum la 2-a mondmilito li ne revenis, eĉ li partoprenis en la franca rezista movado. Inter 1945–1950 li havis postenon en hungara pariza instituto, poste li instruis en altlernejo en Budapeŝto ĝis 1957, poste li estis docento, respektive profesoro en Scienca Universitato Loránd Eötvös ĝis 1980. Li kandidatiĝis en 1956. Li ricevis hungarajn kaj ĉeĥoslovakiajn premiojn inter 1963-1995.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Szabadság. Az európai ellenállás költészete. (kunaŭtoro, 1945)
  • Cseh-magyar szótár I-II. (vortaro, 1960)
  • Karel Čapek (monografio, 1961)
  • Romain Rolland, az ember és az író (monografio, 1961)
  • A francia irodalom története I-II. (1963)
  • A közép-európai ember (studo, 1973)
  • Két haza között (eseoj, studoj, 1981)
  • Előítéletek ellen (studo, 1985)
  • A cseh irodalom kistükre (enkonduko, 1990)

Elektitaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]