László Kimnach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nádasdy kaj la turkoj
László Kimnach
Memportreto de László Kimnach
Memportreto de László Kimnach
Persona informo
Naskonomo Kimnach László
Naskiĝo la  1-an de julio 1857(nun 1857-07-01)
en Hungario Buda (Hungara reĝlando)
Morto la 9-an de novembro 1906
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno
Okupo
Okupo artisto • pentristo
vdr

László Kimnach [lAslO kimnaĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kimnach László estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo, instruisto.

László Kimnach [1] naskiĝis la 1-an de julio 1857 en Buda, li mortis la 9-an de novembro 1906 (laŭ alia informo la mortotago estas la 10-a) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kimnach akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József, poste desegnoinstruistan diplomon en Reĝa Modela Desegna Lernejo. Lia ĉefinstruisto estis Bertalan Székely. Helpe de stipendio li daŭris la lernadon en bavara belarta akademio en Munkeno, kie liaj majstroj estis Gyula Benczúr kaj hu:Wilhelm Lindenschmit (ifjabb). Post siaj studoj li pentradis en ateliero de Béla Pállik, poste aliloke, iom poste li instruis ĝismorte desegnadon en lernejo. Li pasis jaron ankaŭ en Venecio. Li partoprenis en ilustrado de impona libro "Osztrák-Magyar Monarchia írásban és képben." Liaj aliaj ilustraĵoj ofte aperis en Vasárnapi Újság.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Arthalo Budapeŝto kaj aliaj ekspozicioj en Budapeŝto (plurfoje, laste postmorte en 1907)

Elektitaj pentraĵoj, desegnaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Játszó gyermekek (1882)
  • A Honvédek a tűzvonalban (1892)
  • Nádasdy kaj la turkoj (1895, vidu la supran bildon!)
  • Bosnyák reminisztencia (1908)
  • női akt
  • Férfiakt (krajona studodesegnaĵo)
  • Szekszárdi viselet, leányok a játszón
  • Velencei gyermekek
  • freskoj en Preĝejo Katarina de Aleksandrio (Budapeŝto)
  • portretoj pri Lajos Kossuth (1883) kaj József Katona (1893) (vidu la malsuprajn bildojn!)
  • memportreto (vidu la supran bildon dekstre!)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.