László Krasznahorkai
László KRASZNAHORKAI [lAslO krasnahorkai], hungare Krasznahorkai László (5-an de januaro 1954 en Gyula) estas hungara verkisto kaj scenaristo, kiu gajnis la Nobel-premion pri literaturo en 2025 "pro sia alloga kaj vizia verko kiu, meze de apokalipsa teruro, reasertas la potencon de arto".[1][2]
Pluraj el liaj verkoj, precipe liaj romanoj Satana tango (Sátántangó, 1985) kaj La Melankolio de Rezisto (Az ellenállás melankóliája, 1989), estis transformitaj en plenlongajn filmojn fare de hungara kinoreĝisoro Béla Tarr.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Krasznahorkai frekventis universitatojn en Szeged kaj Budapeŝto, poste li eklaboris en eldonejo. Ekde 1982 li estas liberprofesia verkisto. En 1985 li amikiĝis kun Béla Tarr, sekve ili faras komune filmojn. En 1987 li vivis en Okcidenta Berlino, baldaŭe li vivis en Germanio, Francio, Hispanio, Usono (kie li loĝis ĉe Allen Ginsberg), Britio, Nederlando, Italio, Grekio, Ĉinio, Japanio kaj nature en Hungario. Li dufoje edziĝis kaj havas 3 filojn. Li ricevis premion Kossuth en 2004, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn (eĉ eksterlandajn) premiojn.
Li ricevis premion Booker en 2005. En 2020, li ricevis la Bortrund-premion en Minsko pro sia "engaĝiĝo al alloga rakontado", kaj en 2021 premion Aŭstrio por eŭropa literaturo .
Krasznahorkai estas konata pro siaj malfacilaj kaj postulemaj romanoj, ofte karakterizitaj kiel postmodernaj, kiuj esploras distopiajn kaj melankoliajn temojn.
Verkado
[redakti | redakti fonton]Unue publikigitaj en 1977, la romanoj kaj noveloj de Krasznahorkai estas distopiaj paraboloj pri la groteska ekzisto de homoj en mondo izolita de eksteraj ligoj kaj senigita je signifoplenaj perspektivoj. La verkisto aktive kunlaboris kun filmreĝisoro Béla Tarr, kiu adaptis liajn romanojn, novelojn kaj scenarojn en plurajn internacie sukcesajn filmojn.
Lia verkado estas dividita en du periodojn, la unua en la 1980-aj jaroj karakterizita per apokalipsaj, malhelaj rakontoj pri malgrandaj urboj kaj malgrandaj homoj detruitaj. Poste, lia verko transformiĝas kaj fariĝas multe pli hela.
Liaj romanoj ofte havas meditan kvaliton. Lia romano "Norde Monto, Sude Lago, Okcidente Vojoj, Oriente Rivero" estas lokita en japana monaĥejo; "La Kaptito de Urga" estas lokita en la mongola dezerto kaj en Pekino; kaj en "Milito kaj Milito" hungara privata akademiulo vojaĝas al Novjorko por morti.
La verkisto ricevis konsiderindan laŭdon: Susan Sontag nomis Krasznahorkai "majstro de apokalipso kiu elvokas komparojn kun Gogol kaj Melville", kaj W. G. Sebald skribis pri li: "La universaleco de la vizio de Krasznahorkai similas al tiu de la aŭtoro de Mortaj Animoj, Gogol, ĝi dispelas ĉiujn dubojn pri nuntempa literaturo." En 1993, li ricevis la Premion por Plej Bona Libro en Germanio (Bestenliste-Preis) pro La Melankolio de Rezisto.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- romanoj, ekzemple Sátántangó - poste filmo - 1985; Háború és háború (Milito kaj milito) 1986
- noveloj, ekzemple Kegyelmi viszonyok 1986; Seiobo járt odalent 2008
- eseoj
- 6 scenarlibroj, ekzemple Sátántangó 1994; A torinói ló (La ĉevalo de Torino) 2010
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hungarian author László Krasznahorkai wins Nobel Prize for Literature (en-GB) (2025-10-09). Alirita 2025-10-09 .
- ↑ Marshall, Alex (9 October 2025) Laszlo Krasznahorkai Is Awarded Nobel Prize in Literature. The New York Times.
| ||||||

