László Somlai
Aspekto
| László Somlai | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Aliaj nomoj | L. Rereips |
| Naskiĝo | 7-an de marto 1906 en Vajszló |
| Morto | 12-an de marto 1971 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Lingvoj | Esperanto • hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto tradukisto |


SOMLAI László (Ladislao Spierer, pseŭdonimo: L. Rereips) (naskiĝis la 7-an de marto 1906 en Vajszló, mortis la 12-an de marto 1971 en Budapeŝto) estis hungara esperantisto kaj pentraĵagento.
László Somlai lernis Esperanton en 1925 kaj dum kelkaj jaroj estis prezidanto de HESL.
|
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Károly Aszlányi: Sep Vangofrapoj
- Lajos Bíró: Fraŭlino Ida
- József Darvas: Amara Pano
- Jolán Földes: La Strato de Fiŝanta Kato
- Lajos Kassák: La Vojoj estas Nekonataj
- Ferenc Molnár: La Knaboj de la Paŭlo-strato (A Pál utcai fiúk), fama romano pri bataloj inter knabo-bandoj, plurfoje filmigita, Rickmansworth: Esperanto Publishing, 1938, 187 paĝoj (= La Epoko Libro-Klubo 2)
- Sándor Petőfi: La Avo, Purmerend: Muusses, 1937, 31 paĝoj (= Muusses Esperanto Biblioteko 8)
- Kálmán Porzsolt: La Vojo Malsupren
- Viktor Rákosi: For la Viandon
- Lajos Zilahy: Printempo de Morto

