La Knaboj de Paŭlo-strato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A Pál utcai fiúk
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ferenc Molnár
Lingvoj
Lingvo hungara lingvo
Eldonado
Eldondato 1906
Loko Aŭstrio-Hungario
Ĝenro young adult fiction
Loko de rakonto Budapeŝto
Tradukado
Kovrilpaĝo de la esperanta eldono
Kovrilpaĝo de la esperanta eldono
Tradukinto László Somlai
Eldonjaro de tradukita versio 1937
vdr

La Knaboj de Paŭlo-strato (hungare A Pál utcai fiuk) estas porjunula romano verkita de la hungara aŭtoro Ferenc Molnár. La romano unue estis publikigita en 1906.

La romano estas klasika verko de infana kaj junulara literaturo, ŝatata en la tuta mondo pro la kredebla kaj kortuŝa maniero, en kiu estas priskribata la ĉiutaga vivo de la infanoj kaj la temoj de junularaj teamoj - kaj konfliktoj kaj solidareco - estas traktataj. Tio estas la plej fama romano de Molnár, kaj unu el la plej konataj hungarlingvaj romanoj en la mondo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵo de Knaboj de Paŭlo strato en Budapeŝto, prezentanta la ejnŝtand (germane einstand), ĉikanada sceno kiu signifas la militdeklaron inter la knabteamoj de la romano.

Budapeŝto 1889, ĉe la angulo de la strato Paŭlo kaj la strato Maria troviĝas nekonstruita tereno, kiu nuntempe estas uzata por konservi konstrumaterialojn, malofta afero en plenplena urbego de Budapeŝto. Grupo de knaboj, inter ili Boka la honora gvidanto, Ĉonakoŝ (Csónakos), Barabáŝ, Kolnaj, Ĉele, Gereb, Kende, Vajs, kaj la plej juna kaj malgranda el ili ĉiuj, Nemeĉek, transformigas tiun ĉi terenon kiel lokon por ludado kaj renkontiĝoj, kaj nomas ĝin "La Grundo" [1][2]. Inter la knaboj de la Grundo ekzistas gravega hierarkio determinita de armeaj rangoj, Nemeĉek estas la ununura senrangulo kaj li devas obei ĉiujn aliajn knabojn kiuj tenas pli altajn rangojn ol li, sed en la romano notiĝas ke "Nemeĉek, siaflanke, feliĉe obeis ĉiujn." [3][4]

Alia teamo avidas ĉi tiun terenon - la "ruĝaj ĉemizoj" teamo sub la komando de Franĉjo Ac (Áts) [5]. Ilia ĉefsidejo situas sur la insulo en la botanika ĝardeno. La teamo de la botanika ĝardeno inkluzivas la Pastor-fratojn, knabon nomitan Sebenics kiu notiĝas kiel stulta kaj laŭta knabo, kaj Wendauer, malgranda kaj facilmova knabo [6].

La fratoj Pastor estas priskribitaj kiel belaj, fortaj kaj perfortaj knaboj. Kiam Nemeĉek ludas rulglobetojn en la korto de la muzeo (referita en la romano kiel „muzio”), la pastro-fratoj alvenas kaj anoncas "Einstand" - germanan terminon kiu, laŭ la romano, signifas "ke la rulglobetoj estis deklaritaj militrabaĵo, kaj kiu ajn rezistas, tiu estos traktita perforte." Tiu sceno estas prezentita ĉe la monumento en Paŭlo strato. Kiam la tiel nomata luktisto por justeco Boka aŭdas pri la okazaĵo, li decidas ke dum la nokto li, Ĉonakoŝ kaj Nemeĉek enpenetros en la botanikan ĝardenon, lasos signon por la knaboj de la ruĝaj ĉemizoj en ilia fortikaĵo kaj montros al ili ke la knaboj de Paŭlo strato ja estas pli kuraĝaj ol ili. Post kiam la tri knaboj eniras la botanikan ĝardenon ili malkovras Gereb kiu sidas kun la malamika teamo kaj perfidas la knabojn de Paŭlo strato. Dum la postkuro fare de la botanikĝardena teamo post la tri knaboj de Paŭlo strato, Nemeĉek estis devigita eniri la lagon kaj poste la fiŝlageton en la botanika ĝardeno kaj rezulte li malvarmumas.

La knaboj de Paŭlo strato formas unuiĝon nomitan la mastiko klubo. Ili tre serioze traktas la klubon, kies tasko estas kolekti vitromastikon el fenestroj. Se Sinjoro Profesoro Rac ekscius pri la klubo, tiam li malpermesos ĝin.

Iom da tempo poste, Nemeĉek eniras la botanikan ĝardenon sole, prenas la flagon kiun Franĉjo Ac ŝtelis de la Grundo kaj tiam rivelas sin al la teamo de la botanika ĝardeno kaj akuzas Gereb je perfido. Kiel puno por eniri en ilian insulon, ili enakvumigas Nemeĉek-n en la laga akvo kaj kiel rezulto li iĝas eĉ pli malsana. Franĉjo Ac, kiu estas komandanto kun valoroj, malestimis Gereb kaŭze de lia perfideco de liaj kamaradoj. Anstataŭe de uzado de li por konkeri la Grundo kiel li origine planis, Franĉjo Ac decidas deklari militon sur la knaboj de la Grundo kaj konkeri ĝin.

Post bone planita batalo en kiu la knaboj de la Grundo montris nekredeble sofistikan strategion, la malsana Nemeĉek eliras el sia domo kaj alvenas ĝustatempe por subigi Franĉjo Ac kaj efike fini la batalon. Post tio, la kondiĉo de Nemeĉek rapide plimalboniĝas kaj atingas pulminflamon, kaj finfine li mortas, post kortuŝa sceno kiu estas priskribita en la plej sentimentalo kaj sentemo en la romano [7].

Boka alvenas ĉe la Grundo post la batalo, kaj vidas la ilojn de inĝeniero aranĝitaj en la kabano ĉe la Grundo. El la vortoj de la slovaka gardisto Jano, li komprenas, ke loĝkonstruaĵo baldaŭ estos konstruita sur la Grundo, kaj ke fakte Nemacek mortis vane.

Interpreto[redakti | redakti fonton]

La romano legeblas kiel satiro pri naciismo en Eŭropo tiutempe (Fin de siècle), kaj eĉ kiel profetaĵo pri la Unua Mondmilito, kiu eksplodis nur kelkajn jarojn post la publikigo de la romano. Malgraŭ la porpaca mesaĝo transdonita, la romano ne implikas politikon.

Literatura signifo kaj kritiko[redakti | redakti fonton]

Tre populara en Hungario, ĝi estas konsiderita kiel klasikaĵo kaj ĝi estas ankaŭ unu el la plej famaj hungaraj romanoj ekster la lando. Ĝi estis tradukita en multaj lingvoj kaj sekve en pluraj landoj ĝi estas deviga aŭ rekomenda legado en lernejoj.

Erich Kästner adaptis la temon de du rivalaj grupoj de knaboj faranta "militon" unu kontraŭ la alia uzante ĉiujn teminoj de militarismo kaj naciismo en La Flugada Klasĉambro, eldonita tuj antaŭ la Nazian Partion gajnis balotadojn en Germanio. Kästner estis, tamen, malpli severa kun la rolulo simila al Nemecsek, kiu en la versio de Kästner suferas ne pli ol rompita kruro.

Adaptiĝoj[redakti | redakti fonton]

En 1934, filmo bazita sur la romano estis publikigita, nomita No Greater Glory. En tiu adaptaĵo, la politika satiro estas forigita, kaj la filmo simple priskribas la intrigon kiel kortuŝan rakonton de dediĉo kaj ofero.

La plej konata filmadaptigo de la romano, hungar-usona kunprodukto, estis publikigita en 1969.

En 1955, Józef Hen publikigis romanon por junularoj nomita pole Bitwę o Kozi Dwór (La batalo de la kapra domego) kiu estis parte bazita sur tiu ĉi romano.

Filmo, televido aŭ teatroj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Booklist. Erasmus+. Arkivita el la originalo je 2020-10-21. Alirita 2018-05-30.
  2. Дечаци Павлове улице. Вулкан (2013–2018). Arkivita el la originalo je 2018-05-30. Alirita 2018-05-30.
  3. "The Paul Street Boys", Raamatuvahetus.
  4. Дечаци Павлове улице (Ференц Молнар). Beogrado, Serbio: Делфи.
  5. The Paul Street Boys. Good Reads. Alirita 2018-05-30.
  6. Дечаци Павлове улице. Beogrado, Serbio: Делфи.
  7. Molnár Ferenc: The Paul Street Boys. Nyelvkonyvbolt (2008–2017). Arkivita el la originalo je 2018-06-15. Alirita 2018-05-30.
  8. "A Pál-utcai fiúk (1917) in IMDb.
  9. "A Pál-utcai fiúk (1924) in IMDb.
  10. "No Greater Glory (1934) in IMDb.
  11. "I ragazzi della via Paal (1935) in IMDb.
  12. "The Boys of Paul Street (1969) in IMDb.
  13. "I ragazzi della via Pál (2003) in IMDb.
  14. "A Pál utcai fiúk (2005) in IMDb.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj eŭropaj romanoj kiuj prezentas "militon" inter rivalaj grupoj de knaboj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]