Léonard Victor Charner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léonard Victor Charner
Vicadmiralo Léonard Charner
Vicadmiralo Léonard Charner
Naskiĝo 13-an de februaro 1797
en Saint-Brieuc
Morto 7-an de februaro 1869
en Parizo
Civila agado: Senatano de la dua Imperio de Francio
Soldata kariero
Rango: Admiralo de Francio
Tempo de deĵoro: de 1815 ĝis 1861
Deĵoris en: toto
Speco: Franca imperia ŝiparo
Franca reĝa ŝiparo
Franca nacia ŝiparo
Militoj: Napoleonaj Militoj
Krimea milito
Kampanjo de Koĉinĉinio
Medaloj: Granda kruco de la Honora Legio
Persona informo
Tombo Saint-Brieuc
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Léonard Victor Joseph Charner (naskiĝinta la 13-an de februaro 1797 en Saint-Brieuc - mortinta la 7-an de februaro 1869 en Parizo) estis franca militisto de la 19-a jarcento, kiu partoprenis en multaj kampanjoj en dua Resurtronigo, en la Julia Monarkio kaj en la dua Franca Imperio kaj provis politikan karieron post la franca Revolucio de 1848.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Léonard Victor Charner estis filo de svisdevena distilisto instalita en Saint-Brieuc. Li estis akceptita de imperia lernejo pri marŝiparo de Toulon en februaro 1812.

Resurtronigo kaj Julia Monarkio[redakti | redakti fonton]

Nomumita unuaklasa kadeto komence de 1815, li estis promociita leŭtenanto en 1820, poste kapitano en 1828.

Li partoprenis multajn kampanjojn kaj aparte al konkero de Alĝerio en 1830, en kiu li skribis la rezultojn de siaj observoj en memuaro pri daŭro de marŝipaj kampanjoj.

Post honorado en 1832 per kruco de la Honora Legio okaze de konkero de Ankono, li fariĝis korvetkapitano en 1837, kaj akompanis, kiel adjunkto de ŝipo Belle Poule, princon de Joinville, al insulo Sankta Heleno, kiam tiu fregato revenis kun la cendroj de imperiestro Napoleono Bonaparte. Li estis unu el la 13 francoj, kiuj ĉeestis la eltombigon de la imperia kadavro.

Veselkapitano en 1841, kaj baldaŭ oficiro de la Honora Legio, li estis komisiita, en la lastaj jaroj de la regno de Ludoviko-Filipo la 1-a pri diversaj maraj komandadoj.

Dua Respubliko[redakti | redakti fonton]

La 13-an de majo 1849, S-ro Charner estis elektita[1] reprezentanto de Côtes-du-Nord en la leĝofara asembleo de la dua Respubliko, la 3-a el 13 ; li sidis inter la dekstruloj, kaj aliĝis al la politiko de la princo-prezidanto. Ano de enketa komisiono pri marŝiparo, li ofte partoprenis la diskutojn pri teknikaj temoj.

Samtempe, li estis membro de la departementa konsilio de Côtes-d'Armor.

Dua Imperio[redakti | redakti fonton]

Post la puĉo de la 2-a de decembro 1851, li estis nomumita stabestro de la ministro pri marŝiparo, Théodore Ducos. Promociita al rango de subadmiralo la 3-an de februaro 1852, poste subkomandanto de oceana eskadro en julio 1853.

Ŝipo Napoléon en Toulon en 1852, Barthélemy Lauvergne, en proksimume 1860, nacia muzeo pri marŝiparo (Parizo).

Li distingiĝis dum la krimea milito : li partoprenis en la operacoj de batalo de Jalto, kaj, la 17-an de oktobro 1854, kiam li suferis kontraŭ marbaterioj de Sebastopolo, unu el la plej severaj bataloj : la ŝipo Napoléon, sur kiu li staris, suferis dum kvin horoj pafojn de fuorto Constantin, pafis 3 000 kanone kaj ricevis 100 kuglegojn.

Vicadmiralo la 7-an de junio 1855, li fariĝis ano de Conseil des Travaux de la Marine (esperantlingve "konsilio pri marŝiparaj laboroj"), kiun li prezidis de 1858 ĝis 1860.

Admiralo Charner (1797-1869), senatano, de Adolphe Braun (1812-1877).

Promociita granda kruco de la Honora Legio la 10-an de februaro 1861[2], admiralo Charner estis nomumita senatano la 12-an de februaro 1862 : li sidis ĝis sia morto inter la defendantoj de la imperia reĝimo.

Léonard Victor Charner estis altigita al admiralo de Francio la 15-an de novembro 1864.

Li mortis en Parizo la 7-an de februaro 1869. Lia funebra ceremonio okazis en Palaco "Invalides" en Parizo. Li estis entombigita en sia naskiĝurbo Saint-Brieuc, en tombejo Saint-Michel.

Loĝado[redakti | redakti fonton]

En 1840, li aĉetis la malodomon Haute-Motte, en regiono de Saint-Suliac (35).

En 1857, li konstruigis palaceton kun kapelo kaj gardejo sur terenoj tiam proksimaj al la dunoj sed kiuj, poste fariĝis centre de Val-André, marbana parto de Pléneuf kreita ekde 1880. Unu el la ĉefaj stratoj surhavas lian nomon kaj lia heredaĵo fariĝis post aĉeto en 1954, la parko Amirauté.

Omaĝo[redakti | redakti fonton]

Pluraj militŝipoj de la franca ŝiparo surhavis la nomon de Léonard Victor Charner :

  • Kirasita krozoŝipo, torpedita de germanoj apud siriaj bordoj, la 8-an de februaro 1916 (374 mortintoj) ;
  • Kolonia aviso ;
  • Aviso-konvojŝipo konstruita en Lorient fine de la 1950-aj jaroj. Lanĉita la 12-an de marto 1960 la aviso-konvojŝipo Amiral Charner estis postenigita al divizio de avisoj en Pacifiko estis bazita en Papeeto de 1963 ĝis 1980. Ne plu aktiva en 1990, ĝi reiris al la maro en 1991, sub urugvaja pavilono, sub nomo Montevideo.
  • Unu el la ĉefaj stratoj de Ho-Ĉi-Min-urbo estis baptita honore al li ĝis sendependiĝo de Vjetnamio. Bulvardo Charner nun nomiĝas strato Nguyen Hue.

Ikonografio[redakti | redakti fonton]

Du portretoj de admiralo Charner estas konataj :

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kun 74 242 voĉoj, (110 201 balotantoj, 164 242 balotrajtantoj.)
  2. Datumbazo "Léonore" : LH/492/78

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Léopold Pallu de La Barrière - Histoire de l'expédition de Cochinchine en 1861, 365 p., Paris/Nancy, Berger-Levrault, 1888
  • Hervé Bernard - La conquête de la Cochinchine, publikigita en revuo "Napoléon III" n°18, Marte/Aprile/Maje, 2012