Muntelier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Löwenberg FR)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Muntelier-Löwenberg (stacidomo).
Muntelier
Blazono de Muntelier
Blazono de Muntelier
Blazono de Muntelier
Senjora domo de Ernesto Manor en Muntelier
Senjora domo de Ernesto Manor en Muntelier
Senjora domo de Ernesto Manor en Muntelier
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 56′ 6″ N 7° 7′ 24″ O / 46.93500 °N, 7.12333 °O / 46.93500; 7.12333 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 6″ N 7° 7′ 24″ O / 46.93500 °N, 7.12333 °O / 46.93500; 7.12333 (mapo)
Areo 1,13 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 3286
Komunumkodo 2274
Mapo de Muntelier
Mapo de Muntelier
Mapo de Muntelier
vdr

Muntelier (malnova franclingva nomo Montelier) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 928 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Muntelier situas ĉe la orienta bordo de la Lago de Morato nordoriente de la urbo Morato. La komunumo konsistas el la vilaĝo Muntelier kaj la setlejo Löwenberg.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,13 km², de kiuj 33,6% estas kovritaj de arbaro, 25,5% servas por agrikulturo kaj 36,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Muntelier limas en nordo kaj oriento al Galmiz, en sudo al Morato, kaj en okcidento al la Lago de Morato.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Muntelier kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 1, 22 kaj 182. Sude de la komunumo situas la alveturejo Morato-Nordo al la svisa aŭtovojo A1. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Kerzers al Morato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Muntelier datiĝas el la jaro 1270 kiel Es Montelliers. Dum la ĵurasa akvejkorekto estis trovitaj restaĵoj de surfostaj konstruaĵoj el la neolitiko, la bronzepoko kaj la kulturo de Horgen. Estis trovitaj teksaĵoj, ornamaĵoj kaj laboriloj. Dum mezepoko Muntelier apartenis al la Senjorujo Morato. Dum la Burgonjaj Militoj en la jaro 1475 Meyriez kune kun Morato estis konkerita de Friburgo kaj Berno fariĝis komuna havaĵo de la du urboj. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Muntelier fariĝis parto de Kantono Friburgo kaj estis surbaze de la konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.[3]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo de Muntelier estas la germana, kiun parolis okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 86,75 de la loĝantaro, dum 7,9% parolis la francan.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]