La firmao de la kato kiu pilkludas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La firmao
de la kato
kiu pilkludas
La firmao  de la kato  kiu pilkludas
Aŭtoro Honoré de Balzac
Eldonjaro 1924
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 75
v  d  r
Information icon.svg

La firmao de la kato kiu pilkludas (france : La Maison du chat-qui-pelote) estas romano fare de la franca verkisto Honoré de Balzac.

Esperanta traduko[redakti | redakti fonton]

La Esperanta eldono aperis en 1924 [1] ĉe Ferdinand Hirt und Sohn, serio "Internacia mondliteraturo" Vol. 14. La traduko estis de Paul Benoit.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La vivo, la movo ŝajnas preskaŭ foresti, anstataŭ­ataj de longaj detalegaj priskriboj. Tamen...impreso de tre neta neforge­sebla bildo. Traduko tro laŭvorta. 
— 1924, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 188
Citaĵo
 Benoit imitis kun granda zorgo la nekompareblan stilon de la glora verkisto, konservante la gracian eleganton, kiu interligas lin kun lia popolo. Traduko tro laŭ vorta kaj ne sufiĉe korektita. Cetere domo anstataŭ "firmao" estus preferinda en la titolo de l' novelo. 
— 1924, Historio de Esperanto I, paĝoj 334-335.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo el 19-a jarcenta franca eldono.
  1. Petro Stojan 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numer 4058 paĝo 363.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Enciklopedio de Esperanto en sia originala formo en la Interreto
Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).