La Muŝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Mouches
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean-Paul Sartre
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1947
Ĝenro teatraĵo
vdr

La Muŝoj (originale en la franca : Les Mouches) estas teatraĵo de Jean-Paul Sartre de 1943. Ĝi estas adapto de la mito de Elektro, antaŭe uzata per la Grekaj teatraj verkistoj-scenaristoj Sofoklo kaj Eŭripido. La teatraĵo rakontas la historion de Oresto kaj lia fratino Elektro en ilia serĉado venĝi la morton de ilia patro Agamemno, reĝo de Argoso, per mortigi ilian patrinon Klitemnestro kaj ŝian edzon Egisteo, kiuj detronigis kaj mortigis lin.

Sartre enmetas ekzistadisman temon en la teatraĵon, havante Elektron kaj Oreston engaĝantajn en batalo kun Zeŭso kaj liaj Erinioj, kiuj estas la dioj de Argoso kaj la centraĵo por sinneaj religiaj ritaroj. Tio rezultigas timon kaj mankon de aŭtonomio por la adorantoj de Zeŭso, kiuj vivas en kontinua honto de sia homeco.

Oresto unue alvenas kiel vojaĝanto, kaj ne serĉas engaĝon, ĝis li renkontas sian fratinon kaj vidas la teruran staton, en kiu estas la urbo. Li findecidas mortigi la gereĝojn, kaj per fari tion, liberigi la urbetanojn de la Erinioj de Zeŭso, kiuj plagas la homojn, kaj pluadorigas ilin. Li kaj Elektro mortigas la gereĝojn, kaj poste estas devigataj fuĝi homamason de la partianoj de la reĝo.

Tie ili estas alfrontitaj per honto, kaj ĉar ili malkonektiĝis pri si mem de la leĝoj de la dioj, sentas doloran senton de respondeco kaj izoleco. Ili ambaŭ estas devigataj decidi inter obeadon al Zeŭso, kiu nun klare reprezentas la Kristanisman Dion en la okuloj de Sartre, aŭ totala sinkonstato kaj fiere akcepti iliajn faritaĵojn.

Oresto rifuzas preni punon pro siaj agadoj, dum Elektro konfidas malforte en la ofero de Zeŭso de puno. Tiel Oresto fariĝas la superhomo de Nietzsche, kiu anstataŭ submeti sin al la valoroj de kulpo kaj puno prenas la ŝarĝon de la kulpo de la tuta urbo sur sin. En la finaj linioj de la teatraĵo Oresto komparas sin al la Ratkaptisto de Hameln kiu kunvenigas la ĉiujn ratojn (muŝojn) de la urbo per sia fluto kaj procedas gvidi ilin el la urbeto. Per tio lasi la urbon por la homoj, temoj de anarĥiismo kaj/aŭ komunismo (kiel la homoj zorgos pri si mem nun senreĝe, kiel Sartre, advokato de komunismo, dezirus) estas esprimitaj per Oresto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]