La nevenkebla ĝeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Nevenkebla Ĝeno)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La nevenkebla ĝeno
La nevenkebla ĝeno
La nevenkebla ĝeno
Aŭtoro Theo Thijssen
Eldonjaro 1939
Urbo Amsterdamo
Eldoninto Federacio de Laboristaj Esperantistoj
Paĝoj 319
vdr

La nevenkebla ĝeno (nederlande (originale) Het Taaie Ongerief) estas siatempe populara libro de la nederlanda verkisto kaj politikisto Theo Thijssen. La esperanta traduko, kiu aperis proksimume en 1939 ĉe la Asocio de Laboristaj Esperantistoj, estas de Frits Faulhaber. La libro traktas pri malriĉeco, familio, honto kaj humiligo per fokusiĝi pri vestaĵoj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La ĉiama sinokupo de patrinoj, taŭge kaj dece vesti la kreskantan aron de idoj estas neenviinda ekskluzivaĵo de la malriĉuloj; sed sekve de la porciado kaj uzado de kuponoj, la tualetaj embarasoj de la civilizita (!) homo lastatempe fariĝis pli universalaj, kaj en la nuna tempo estus malfacile trovi en Eŭropo homon, kiun ne tuŝas la problemo, dece sin vesti. Ĉi tiu verko, kies memstarajn ĉapitrojn ligas fadeno de komuna intereso pri la ĝenaĵoj de unu homo rilate al la vestoj, tial nepre posedas ĝeneralan allogon. Precipe en la unuaj ĉapitroj, kie la aŭtoro prezentas la embarasojn kaj turmentiĝojn de juna knabo, kiu devas sin prezenti antaŭ siajn kameradojn en aliigitaj vestoj de pliaĝuloj, oni admiras la genian klarvidon en la psikologion de la infano. Kiom la patrinoj komprenas siajn infanojn; sed kiom da subtilaj pensfluoj evitas ilian perceptemon! La tradukinto kaj la kontrola instanco Literatura Komitato de F.L.E. bonege plenumis sian taskon, disponigi al la Esperanta publiko efektive legindan kaj havindan libron. Lingve kritikindaj eroj preskaŭ ne ekzistas en ĝi. Preso kaj aspekto de la libro estas bonaj, kaj mi rekomendas la verkon. 
— decembro 1947, M.S., Esperanto
Citaĵo
 Libro verkita kun bona kompreno de la psikologio de homaj vanteco kaj malfortoj. Libro kiu distras kaj amuzas. Tre bona traduko. 
— 1947, Historio de Esperato III, paĝo 1044

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]