La Kapitanfilino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La filino de la kapitano)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Kapitanfilino
La Kapitanfilino
Aŭtoro Aleksandr Puŝkin
Eldonjaro 1927
Urbo Berlino
Eldoninto Rudolf Mosse
Paĝoj 176
v  d  r
Information icon.svg

La Kapitanfilino [1][2]La Filino de la Kapitano (ruse Капитанская дочка) estas historia romano de Aleksandr Puŝkin pri la kamparana ribelo de kozakoj, gvidataj de Emeljan Pugaĉov, kontraŭ la Rusa Imperio en la jaroj 1773 ĝis 1775. La rusa originalo datiĝas de 1836. Ĝi estas esperantigita fare de Maria Ivanovna Ŝidlovskaja. La 176-paĝa tradukaĵo aperis en Berlino ĉe eldonejo Rudolf Mosse en 1927 en la serio "Biblioteko Tutmonda" kiel numerojn 15–17.

Recenzoj pri la traduko[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Valora verko. Ĝi unue montras al ni la vivadon de la aristokrataj oficiroj kaj ties morojn. Poste ni vidas manieron de rusa ribelo, „sensenca kaj senindulga“, kiel diras Puŝkin. La traduko estas modela. 
— 1927, g-K, La Socialisto, paĝo 72
Citaĵo
 La historio, similas multajn aliajn de la cara epoko; ĝi estas simple rakontita sen serĉado de komplikaĵoj, kelkaj teruraj revoluciaj scenoj en la Volga regiono. La figuro de l' ribelestro, kruela, diboĉema sed tamen sentema kaj foje nobla restas en la memoro. Bonega tradukado. 
— 1927(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 626

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.