Hispana gripo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La gripo de 1918)
La pandemio nomita kiel Hispana gripo de 1918–1919 rezultis en drama morteco tutmonda.

La gripo de 1918, kutime konata sub la nomo "hispana gripo", estis virusa epidemio, kiu mortigis pli ol 20 milionojn da homoj en unu jaro, inter 1918 kaj 1919. Ĝi estis unu el la plej mortigaj pandemioj en la historio de la tuta mondo. Ĝi estis kaŭzita de la gripvirusa tipo H1N1 [1].

Laŭ diversaj esploroj ĝi originis en Tibeto en 1917, kaj rapide disvastiĝis pro la amasa mobilizado okazigita de la Unua mondmilito. La nomon ĝi ricevis ĉar la atento de la komunikiloj estis ĉefe granda rilate al Hispanio, kie ĉirkaŭ 8 milionoj infektiĝis, el kiuj ĉirkaŭ 300.000 mortis, inter kiuj diversaj gravuloj, kaj krome en tiu lando, kiu estis neŭtrala dum la milito, ne ekzistis cenzuro kaj la novaĵoj rapide disvastiĝis. Oni supozas ke la disvastiĝo de la gripo estis simila en aliaj eŭropaj landoj, sed la malsano malpli famiĝis pro la kaŝado fare de la aŭtoritatoj.

La malsano estis tamen vere tutmonda. Oni kalkulas ke en Hindio mortis 15 milionoj da homoj. Ĝi ankaŭ mortigis homojn tiel malproksime kiel en Alasko, kie estis en la lastaj jaroj faritaj diversaj esploroj por trovi restaĵojn de la viruso, cele al la malkovro de ties trajtoj.

Famuloj mortigitaj de la "hispana gripo"[redakti | redakti fonton]


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]