La lada tambureto
La lada tambureto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | Die Blechtrommel | ||||
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Günter Grass | ||||
Lingvoj | |||||
Origina lingvo | germana | ||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1959 | ||||
Lando | Germanio | ||||
Trajtoj | |||||
ISBN | mankas | ||||
Ĝenro | romano | ||||
Loko de rakonto | Gdańsk • Duseldorfo • Bysewo • Polish Post Office in the Free City of Danzig • Wrzeszcz • Labesweg • Śródmieście • Forest Opera • Oliwa • Collegiate church of Gdańsk Wrzeszcz • Brzeźno • Main City • Zaspa Cemetery in Gdańsk • Metz • Parizo • Cabourg • Löwenburg • Jülicher Straße • Stockum • Altstadt (Düsseldorf) • Gerresheim | ||||
Serio | Oriento-Okcidento | ||||
Tradukado | |||||
Tradukinto | Tomasz Chmielik | ||||
Eldonjaro de tradukita versio | 2000 | ||||
Urbo de tradukita versio | Bielsko-Biała | ||||
Eldoninto de tradukita versio | Kleks | ||||
Paĝoj de tradukita versio | 533 | ||||
ISBN de tradukita versio | 8371940793 | ||||
| |||||
"La lada tambureto" (germanlingve "Die Blechtrommel") estas romano de la germana verkisto Günter Grass. Ĝi aperis en 1959 kiel parto de lia trilogio "Danziger Trilogie" (Danciga Trilogio) kaj apartenas al la plej signifaj romanoj de la germana literaturo post la Dua Mondmilito.
En 1979 la verko estis filmigita de Volker Schlöndorff kun la aktoroj Mario Adorf, Charles Aznavour, David Bennent, Heinz Bennent, Daniel Olbrychski, Katharina Thalbach, Angela Winkler kaj aliaj. La filmo ricevis Oskar-premion kiel plej bona ne-anglalingva filmo kaj la Oran palmon de Cannes.
En la romano aperas pola onklo de Günter Grass kiu estis pola esperantisto naskita en Malbork / Malborko kaj poste loĝanta en Gdansko en Libera Urbo Dancigo kaj laboranta kiel oficisto en la Pola Poŝtoficejo en Gdansko. La 1-an de septembro 1939 la pola onklo defendante la poŝtoficejon mortis pro la pafvundoj fare de germanoj atakantaj la poŝtoficejon. En tiu romano tamen la pola onklo ricevas la pseŭdonomon Jan Bronski, sed vera lia nomo estis Bernard Binnebesel. Filo de Bernard Binnebesel s-ano Arkadiusz Binnebesel (esperantisto, same kiel la patro Bernardo) vivas nun en Malborko, li estas pensiulo, sed li antaŭe estis direktoro de la Kastela Muzeo en Malborko, kaj ĝis nun li estas ano de la loka Esperanto-rondo "Kastelo". Günter Grass kelkfoje vizitis sian kuzon Arkadiusz en Malborko, kun kiu li tiam konsultis la faktojn necesajn por verki la faman romanon "La lada tambureto". En la filmo de Volker Schlöndorff la onklon Jan Bronski (Bernard Binnebesel) ludas pola aktoro Daniel Olbrychski.
En Esperanto
La romano estis tradukita en Esperanton de Tomasz Chmielik kaj aperis en la Serio Oriento-Okcidento (n-ro 33), Bielsko-Biała: Kelks, 2000. — ISBN 8371940793
Eksteraj ligiloj
- "La lada tambureto" en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- La libro en la katalogo de UEA
- Recenzo en La Ondo de Esperanto
- . La lada tambureto: freneza historio pri freneza mondo (esperante) (2013-12-14). Arkivita el la originalo je 2014-01-19. Alirita 2014-01-19.