La lozana andaluza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Retrato de la Loçana andaluza
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Francisco Delicado
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1528
vdr
Kovrilpaĝo de la unua eldono de la Retrato de la Loçana andaluza, en lengua española muy claríssima. Compuesto en Roma. El cual Retrato demuestra lo que en Roma passaua y contiene munchas más cosas que la Celestina, Venecio, 1528.

La Lozana andaluza (originala titolo: Retrato de la Loçana andaluza..., esperante "Portreto de la freŝa andaluzino") estas romano en formo de dialogo publikita en Venecio en 1528. Ties aŭtoro estas tre probable la hispana pastro kaj eldonisto nome Francisco Delicado, fuĝinta de Romo unu jaron antaŭe pro la ĝenerala sento kontraŭhispan provokita de la rabado de tiu urbo fare de trupoj de la imperiestro Karlo la 5-a.

Publikita anonime, la novelo priskribas la vivo de la malaltaj sociaj tavoloj de Romo dum la unua triono de la 16a jarcento, ĉefe inter la komunumo de judoj hispanaj kiuj translokiĝis iompostiome al Romo post la starigo de la Inkvizicio en Hispanio en 1481.

Tiu verko estas konsiderata kiel parto de la tradicio de La Celestina (verkita ĉirkaŭ 30 jarojn antaŭe de Fernando de Rojas). Ambaŭ kunhavas la dialogan strukturon, la temon erotan kaj la fokuso pikareska propra de tiu ĝenro, krom la oftaj mencioj kiuj, de la verko de Rojas, oni faras en La Lozana.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Krom ties partikulara gracio kaj portreto de la populara hispana-roma etoso, La lozana andaluza konstituas nepra dokumento de la populara parolmanierp en tiu transira periodo. Ĝi inspiriĝas en la propra sperto de la aŭtoro en la kvartaloj prostituaj de Romo. Uzas lingvaĵon plenan de italanismoj ĉiaj, kelkaj katalanismoj, ktp., ĉu de leksiko kaj sintakso. Ĉiu ĉapitro estas nomata mamotreto (filibraĉo), kaj la propra aŭtoro aperas kiel rolulo, sed la ĉefaj ĉefroluloj estas la prostituitino andaluza nome Aldonza (la Lozana andaluza de la titolo)[1] kaj ŝia amiko, servisto kaj amanto Rampín. La verko malkovras ĉiujn kaptilojn, trompojn kaj pornaĵojn de la dirite plej antikva metio de la mondo en Romo antaŭraba; iel ĝi intencas esti justigon de tiu pro la alta nivelo de degradado morala atingita de la «Eterna Urbo». Abundas populara saĝeco, folkloro kaj tradiciaj proverboj, esprimoj, popolaj rimedoj kuracaj, kuiraj ktp. Temas pri interesega dokumento pri la moroj kaj la spirito de la Renesanco en fipopola etoso.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

La ĉefrolulino eliris el Hispanio sekve de sia amato, riĉulo, kies patro malakceptas la geedziĝon, malliberas ŝin kaj eĉ ordonas ŝian murdon. Tamen ŝi sukcesis fuĝi el Marseljo al Romo, kie ŝi setlas danke al helpo de virinoj el la etoso de prostituado. Ŝi unuiĝas al juna servisto Rampín, kiu tute akceptas la prostituadon de Lozana. Ankaŭ judoj helpas la setligon de la hispanino. Ŝi dediĉas sin ne nur al prostituado, sed ĉefe al belfrizistado de aliaj virinoj, ĉefe prostituinoj, al kuracaj rimedoj, por kio ŝi tute ne kompetentas, kiel ŝi mem agnoskas, sed trompas ĉiujn per supozataj efikaj rimedoj, preĝoj, diraĵoj ktp. Oni priskribas al ŝi la diversajn aspektojn de la vivo de tiaj etosoj.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

En 1976 oni faris filmon baze sur tiu novelo, reĝisorita de Vicente Escrivá, el adaptaĵo de Alfonso del Vando. Temas pri kunprodukto hispanitala, rolulita la protagonista de la aktorino kaj verkistino itala Maria Rosario Omaggio.

En 1983, oni filmis por televido una adaptaĵon de la verko, ene de la serio Las pícaras. La ĉefrolulon faris Norma Duval.

Modernaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • 1969. La Lozana andaluza. Bruno Damiani, ed. (Madrid: Castalia [Clásicos Castalia]).
  • 1985. Retrato de la Lozana andaluza. Claude Allaigre, ed. (Madrid: Cátedra).
  • 1988. La Lozana andaluza. Ángel Chiclana, ed. (Madrid: Espasa-Calpe [Austral])
  • 2004. La Lozana andaluza. Carla Perugini, ed. (Sevilla: Fundación José Manuel Lara [Clásicos Andaluces])
  • 2007. La Lozana andaluza. Jacques Joset y Folke Gernert, ed. (Barcelona: Galaxia Gutenberg)
  • 2008. Retrato de la Loçana andaluza. Tatiana Bubnova, ed. (Doral (Florida): Stockcero). OCLC 262894085

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alatorre, Antonio (2002). Los 1001 años de la lengua española (México: FCE).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni notu, ke la vorto Lozana havas preskaŭ ĉiujn literojn de Aldonza kaj ke la amatino de Don Kiĥoto nomiĝos same Aldonza Lorenzo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]