La marrana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La marrana
filmo
Originala titolo La marrana
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1992
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Hans Burmann
Reĝisoro(j) José Luis Cuerda
Scenaro José Luis Cuerda
Muziko de David del Puerto
Rolantoj Alfredo Landa • Antonio Resines • Agustín González • El Gran Wyoming • Antonio Dechent • Fernando Rey • Cayetana Guillén Cuervo • Manuel Alexandre • José Luis Cuerda • Hans Burmann
Honorigoj Goya Award for Best Actor
IMDb
vdr

La marrana (La porkino) estas hispana filmo de 1992 reĝisorita de José Luis Cuerda, en kiu ludas famaj hispanaj aktoroj Alfredo Landa kaj Antonio Resines.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en epoko de regado de la Katolikaj Gereĝoj, precize iom post la fino de la milito de Granado (1482-1491) kaj en la historia kuntensto de la forpelo de la judoj el Hispanio (Edikto de Granada de 31a de marto 1492). Dum la foriro de judoj Bartolomé, malriĉa kamparano (Alfredo Landa), klopodas malsukcese ricevi manĝaĵojn el foriranta juda familia judío, sed tiuj trompas lin.

Nokte li malespere baraktas por trovi manĝaĵon, eĉ per klopodo de ratĉaso, ĉiam malsukcese, kiam subite aŭdas porkinon, kaj dum intenco mortigi ŝin, aperas nova protagonisto, Ruy (Antonio Resines], kiu malhelpis tion. Bartolomé, cele al profito el la porkino, trompas Ruy dirante, ke la porkino estas fakte lia sorĉita onklo. Tiukadre ili pluigas sian vojon kune. Ruy konfesas, ke li dizertis el la milito de Granada kaj ke li iras al Portugalio kun sia porkino.

Ili gastas en konvento, en kiu Bartolomé konvinkas la prioron Fray Jerónimo, ke ili estas antikvaj amikoj, sed la maljuna prioro tion forgesis. Per tiu trompo ili sukcesas ricevi maĝinviton. Dum la vespermanĝo la prioro rakontas la planon de la hispanaj gereĝoj patroni veturadon al Hindio: nome la veturo de Kristoforo Kolumbo. Li informas pri dungado de volontuloj por la ŝipanaro kja al ili plaĉas la ideo aventuri.

Alia monaĥo, nome Fray Juan, predikas al ili konstraŭ prostituado, sed ĉiuokaze kaŝe de la monaĥoj Bartolomé kaj Ruy decidas veni al bordelo, akompanataj de la porkino. Dum Ruy amoras kun putino tute enamiĝinta, Bartolomé babiladas la tutan nokton. Sekvatage, Ruy decidas fuĝi kun sia nova amatino kaj kun Bartolomé. Sed la bordelestro atingas ilin, rekuperas la junulinon, kaj eĉ klopodas por ŝteli la porkinon, sed tiun Bartolomé evitis per lukto de tranĉilo.

Ruy intencas reveni por savi sian amatinon, sed Bartolomé konvinkas lin ne fari tion per rakonto, ke en la loko kien li iras estas insulo loĝata de la plej belaj virinoj de la mondo. Sur voje ili renkontiĝas unue kun blindulo kiu malfacile memoras siajn versojn (Agustín González), kaj poste kun menestrelo (El Gran Wyoming) kun kiu la blindulo formas dueton, al kiu la protagonistoj proponas aliĝi, sed ili estas malakceptitaj.

En la dungado de ŝipanoj por la veturo preskaŭ ĉiuj estas deliktuloj kiuj provas atingi tiel pardonon de sia kulpoj. Unu el ili, nome Bartolomé de Torres, invitas la novalvenintojn Ruy kaj Bartolomé (ankoraŭ kun la porkino) al drinkado kaj kiam tiuj ebriiĝas Bartolomé de Torres kun komplicoj forĵetas la protagonistojn el ravino kaj tiel ŝtelas la porkinon, kiun Ruy kaj Bartolomé definitiva perdas.

Post monatoj, jam la 12an de oktobro 1492, tagon de la alveno de Kolumbo al la nova kontinento, Bartolomé komentas la aferon, kaj prifajfas pri tiu malkovro, asertante, ke eble tio ne estos tiom grava, kaj ke eĉ ciuokaze venos novaj ekspedicioj al kiuj ili povos aliĝis.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Protagonistoj
  • Duarangaj
    • Manuel Alexandre ... Fray Jerónimo
    • Fernando Rey ... Fray Juan
    • Cayetana Guillén Cuervo ... Putino
    • Agustín González ... Blindulo
    • El Gran Wyoming ... Menestrelo
    • Antonio Gamero ... Bordelestro
    • Marta Dualde ... Putino de Bartolomé
    • Antonio Dechent ... Bartolomé de Torres
    • Gabriel Latorre ... Judo
    • Cristina Collado ... Edzino de la Judo
    • Paco Maestre ... Gvardio
    • Juan Manuel Chiapella ... Policano
    • Enrique Martínez ... Juda servisto
    • Raquel Tudela ... Juda servistino
    • Maite Jiménez ... Malliberulino
    • Raúl De la Morera ... Diego Arana
    • José Luis Cuerda ... Presisto
    • Alfredo Alcaín ... Magistrado
    • Hans Burman ... Bartolomé García

Analizo[redakti | redakti fonton]

La filmo celis interplekti la historian memoron de la okazaĵoj de la alveno de blankuloj al Ameriko (ankaŭ nomita malkovro de Ameriko, kies kvina centjariĝo pompe oni celebris en Hispanio en 1992 kun la tradicio de la pikareska romano, per historio de du marĝenuloj kiuj malsategas, trovas trezoron (porkino) kaj poste perdas ĝin. Resume la filmo kunigas la ĝenrojn de historiaj kaj komediaj filmoj.

La uzado de porkino, kiel "leit motiv" (eĉ en la titolo) plenumas diversajn rolojn: aludo al la afero de la judoj,[1] aludo al manĝonecesoj (porko havigis manĝaĵon por la tuta jaro por kamparana familio, kaj porkino specife ebligis havi porkidojn), aludo al malalta socia nivelo de ambaŭ protagonistoj,[2], ŝerca aludo al la akompano de ĉefrolulo fare de porkino, malnobla kompare kun akompano fare de ĉevalo, viro, virino, amatino ktp.: La roluloj foje amas amuze la porkinon pli ol ajnan aliulon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fakte la vorto "marrano" en hispana signifas kaj porkon kaj (eks-)judon (siavice alude al malpermeso en judismo de kontakto kun porkoj). Unua kaj kvina signifoj en RAE Alirita la 15an de Aprilo 2023.
  2. Signifoj 2a, 3a kaj 4a en RAE.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La marrana en la hispana Vikipedio.