Laguna-Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laguna-Montaro
monto
Alteco 2 090 m
Geografia situo 23° 34′ N, 110° 0′ U (mapo)23.566666666667-110Koordinatoj: 23° 34′ N, 110° 0′ U (mapo) f4
Mapo Situo de la montaro.
Situo de la montaro.
Laguna-Montaro (Meksiko)
Laguna-Montaro (Meksiko)
DEC
Laguna-Montaro
Laguna-Montaro
Situo de Laguna-Montaro
Map
Laguna-Montaro
vdr

Laguna-Montaro (hispane Sierra de la Laguna) estas montaro en Duoninsula Kalifornio de Meksiko. Ĝi troviĝas apud la suda ekstremaĵo de la duoninsulo en la subŝtato de Suda Malsupra Kalifornio, kaj estas la plej suda montaro en la duoninsulo.La suda pinto de la duoninsulo, inkluzive de Laguna-Montaro, antaŭe estis insulo, kaj ĝi havas diferencan flaŭron kaj faŭnon, kun multaj parencecoj kun suda Meksiko. La montaro gastigas multajn endemiajn speciojn kaj subspeciojn. La sankt-lukaj kserofitaroj etendiĝas ekde la marbordo ĝis altitudo de 250 metroj. La laguna-montaraj sekaj arbaroj okupas la pli malaltan parton de la montaro, ekde altitudo de 250 ĝis 800 metroj. Super altitudo de 800 metroj, la sekaj arbaroj transiras al laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj. La konsisto de la pinaroj-kverkaroj varias kune kun la altitudo; kverkaj duonarbaroj superregas ekde altitudo de 800 ĝis 1 200 metroj, kun kverkaj-pinaj duonarbaroj inter 1200 kaj 1600 metroj, transirantaj al pinaj-kverkaj arbaroj super 1600 metroj. La superreganta loka pino estas subspecio de Cembroida pino, Pinus cembroides subsp. lagunae.

Laguna-Montaro malproksime.

La arbaroj estas komerce ekspluataj por konstruligno, kaj bovbredado estas komuna en la zonoj de kverka duonarbaro kaj seka arbaro.

UNESKO estas signinta Laguna-Montaro kiel Tutmondan Biosferan Rezervejon : "Tiu duon-arida ĝis mezvarma subhumida klimata areo reprezentas tre gravajn kaj kontrastantajn ekosistemojn, inkluzive de aridaj zonoj, arbustaroj, malaltaj foliarbaraj tipoj, duonarbaroj de ĉiamverdaj Quercus devia, miksaj duonarbaroj de pinoj kaj ĉiamverdaj kverkoj, kaj oazoj kun palmoj kaj “guerivos” kiuj situas laŭlonge de la galeriaj arbaroj de la riveraj basenoj." La Biosfera Rezervejo estis starigita laŭ Meksika prezidenta dekreto de 6 junio 1994, kiu signis kernan areon kaj bufrozonojn. La kerna areo estas enfokusiginta la kverkarojn-pinarojn de pli altaj altitudoj, dum la transira areo inkluzivas la komunumojn de Todos Santos, El Pescadero, El Triunfo, San Antonio, San Bartolo, Buena Vista, Los Barriles, Las Cuevas, Santiago, kaj Miraflores.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]