Lancaster (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lancaster estas grandurbo, ĉarturbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Los-Anĝeleso.

Bazaj informoj

Geografio

Baptista preĝejo de Lancaster

Lancaster situas sur altebenaĵo en valo, en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Palmdale troviĝas 13, Los-Anĝeleso 110 km. Mojave-dezerto estas proksime.

Historio

En tiu areo komence indianoj vivis. La nomo "Lancaster" aperis dum konstruado de la fervojo, ĉar tie la lokomotivoj prenis akvojn. La haltejo altiris homojn, en 1884 jam stratoj aperis. Oni komencis kulturi tritikojn kaj hordeojn. En 1908 oni akiris akvojn sufiĉajn. En la 1930-aj jaroj oni fondis gravan bazon por militaj flugmaŝinoj. En 1941 lernejo por kanadanaj kadetoj ekfunkciis, en la sekva jaro oni trejnis jam ankaŭ enlandajn pilotojn. Lancaster urbiĝis en 1977.

Klimato

Lancaster situas en stepa klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 8-24 °C, en julio averaĝe kun 35 °C (la rekordo estas 46 °C), inter decembro-januaro averaĝe kun -1 °C (la rekordo estas -17 °C). Jare pluvas po 197 mm. La pluvo kulminas en februaro, en junio preskaŭ ne pluvas. Foje okazas, ke venas polvoŝtormo el Mojave-dezerto.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio