Leó Kóber
Leó Kóber | |
---|---|
![]() Leó Kóber (supozata) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1876 en Brno |
Morto | 17-an de septembro 1931 (54-jaraĝa) en Novjorko |
Mortokialo | kancero |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikisto • karikaturisto • grafikartisto • ilustristo |
Leó Kóber, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kóber Leó estis hungara pentristo, grafikisto, karikaturisto. Lia familia nomvarianto estis Köber.

Leó Kóber [1] naskiĝis la 24-an de septembro 1876 en Brünn (Aŭstrio-Hungario, nuntempa Brno en Ĉeĥio), li mortis la 17-an de septembro 1931 en Novjorko (laŭ alia informo la 18-an de septembro 1932).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Leó Kóber devenis el hungara familio. Li estis edukita jam en Hungarlando, sed li studis pentroarton en Vieno, poste en Munkeno (1896–1899). Lia majstro estis Simon Hollósy, kiun li akompanis al Artistkolonio (Nagybánya) en 1898. Inter 1898–1903 li vivis en Munkeno, poste en Parizo. Liaj karikaturoj regule aperis en francaj gazetoj. Ekde 1906 li vivis alterne en Vieno kaj Budapeŝto. Dum la 1-a mondmilito li estis armea pentristo. En 1921 li migris al Novjorko, liaj desegnaĵoj aperis eĉ en New York Times. Li ilustris ankaŭ librojn. Li frue mortis pro kancero.
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Arthalo Budapeŝto (1898)
- Budapeŝto (1899, 1907, 1911, 1916)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Hispana modelulino (vidu la bildon dekstre!)
- Pariza striko
- Sidanta virino kun hundo
- Vestoaĉeto
- vidu la malsuprajn bildojn!
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
-
Kartludantoj
-
La kritiko
-
-
- Naskiĝintoj en Brno
- Mortintoj en Novjorko
- Naskiĝintoj en 1876
- Mortintoj en 1931
- Webarchive template wayback links
- Viroj
- Naskiĝintoj la 24-an de septembro
- Mortintoj la 17-an de septembro
- Hungaraj pentristoj
- Hungaraj grafikistoj
- Hungaraj karikaturistoj
- Hungaraj afiŝistoj
- Hungaraj ilustristoj
- Hungardevenaj usonanoj