Champtauroz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Champtauroz
Blazono de Champtauroz
Blazono de Champtauroz
Blazono de Champtauroz
Champtauroz
Champtauroz
Champtauroz
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 550256 / 178996 (mapo)46.7602777777786.7875Koordinatoj: 46° 46′ N, 6° 47′ O; CH1903: 550256 / 178996 (mapo)
Nombro de loĝantoj 121
Areo 3,05 km²
Alteco 692 m super marnivelo
Poŝtkodo 1537
Komunumkodo 5812
Mapo de Champtauroz
Mapo de Champtauroz
Mapo de Champtauroz
vdr

Champtauroz estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 121 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Champtauroz situas norde de la rivereto Eta Glano, kiu fluas laŭlonge de la sudorienta komunumlimo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Chanptauroz, la setlejo Le Pontet sude de la vilaĝo kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,05 km², de kiuj 19,3% estas kovritaj de arbaro, 74,8% servas por agrikulturo kaj 4,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Champtauroz limas en nordo al Chavannes-le-Chêne, en nordoriento al Treytorrens (Payerne), en sudoriento al Valbroye, en sudsudokcidento al la friburga eksklavo Vuissens, en sudokcidento al Démoret, kaj en okcidento al Chêne-Pâquier.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Champtauroz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas pere de flankaj vojoj de siaj najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas nordoriente en distanco de proksimume 15 kilometroj apud Estavayer-le-Lac. Pere de buslinio al Estavayer-le-Lac la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1228 kiel Chantuoro. Ĝis 1338 Champtauroz apartenis al la Senjorujo Saint-Martin-du-Chêne, tiam al la Priorejo Lutry, kiu estis reprezentita pere de majoro. En la jaro 1536 Champtauroz venis sub berna regado kaj estis atribuita al la Voktejo Moudon, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto, kiu en la jaro 2006 estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]