Curtilles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Curtilles
Blazono de Curtilles
Blazono de Curtilles
Blazono de Curtilles
Curtilles
Curtilles
Curtilles
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 554790 / 172351 (mapo)46.7008333333336.8475Koordinatoj: 46° 42′ N, 6° 51′ O; CH1903: 554790 / 172351 (mapo)
Nombro de loĝantoj 301
Areo 4,95 km²
Alteco 516 m super marnivelo
Poŝtkodo 1521
Komunumkodo 5669
Mapo de Curtilles
Mapo de Curtilles
Mapo de Curtilles
vdr

Curtilles estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 301 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Curtilles situas en la Vaŭda Mezlando ĉe la sudorienta bordo de la rivero Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Curtilles, Les Bioles, Pâquis kaj Prévondens, kaj diversaj izolitaj bienoj. Ĉe la limo al Sarzens situas sur alteco de 700 m s.m. la plej alta punkto de la komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,95 km², de kiuj 15,5% estas kovritaj de arbaro, 77,5% servas por agrikulturo kaj 6,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Curtilles limas en nordnordoriento al Valbroye, en nordoriento al Dompierre, en oriento al Lovatens, en sudo al Sarzens, en sudsudokcidento al Chesalles-sur-Moudon, en sudokcidento al Moudon, kaj en nordokcidento al Lucens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Curtilles pasas la kantona ĉefvojo n-ro 156 de Lucens al Romont. Laŭlonge de la nordokcidenta komunumlimo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1, kaj la vojo n-ro 621d kondukas de la vilaĝocentro de Curtilles al Chesalles-sur-Moudon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 18 kilometrojn norde apud Estavayer-le-Lac. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de buslinio de Moudon al Romont, kiu tamen cirkulas nur dufoje labortage matene kaj vespere. La stacidomo de Lucens situas cetere nur 1 kilometron de la vilaĝocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 852 kiel Curtilia. En curtilles estis trovitaj restaĵoj de bronzepoka setlejo kaj de romia vilao. Dum mezepoko Curtilles estis merkatoloko, kiu apartenis al la episkopo de Laŭzano kaj en la 9-a jarcento dufoje en Curtilles okazis sinodo de la episkoplando. En la jaro 1231 la loko burliĝis kaj post rekonstruo en Roche iom post iom perdis sian signifon, ĉar la episkopaj administrantoj instliĝis en la Kastelo de Lucens. Sub la berna regado en Vaŭdo ek de 1536 Curtilles estis atribuita al la Voktejo Moudon, el kiu en la jaro 1798 kadre de la Helveta Revolucio fariĝis distrikto, kiu en la jaro 2006 surbaze de la administra reformo de Kantono Vaŭdo estis atribuita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]