Saltu al enhavo

Syens

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Syens
Blazono de Syens
Blazono de Syens
Blazono de Syens
Syens
Syens
Syens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
DistriktoBrojo-Vully
Geografia situo CH1903: 549470 / 166310 (mapo)46.6461111111116.7786111111111Koordinatoj: 46° 39′ N, 6° 47′ O; CH1903: 549470 / 166310 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj132
Areo2,52 km²
Alteco588 m super marnivelo
Poŝtkodo1510
Komunumkodo5688
Mapo de Syens
Mapo de Syens
Mapo de Syens
v • d • r

Syens estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 132 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Syens situas en la Vaŭda Mezlano, ĉe la bordo de la rivero Bressonne, alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Syens kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,52 km², de kiuj 33,3% estas kovritaj de arbaro, 55,2% servas por agrikulturo kaj 11,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Syens limas en nordo al Rossenges, en nordoriento al Moudon, en oriento al Vuillens, en sudo al Vucherens, kaj en okcidento al Hermenches.

Tra Syens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. De ĝi en la vilaĝocentro de Syens deflankiĝas la kantona ĉefvojo n-ro 140 al Vevey. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 20 kilometrojn sude de la komunumo apud Chexbres. Pere de la laŭzana buslinio n-ro 62 de Moudon al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1018 kiel Ciens. Dum mezepoko Syens estis parto de Senjorujo, kiu konsistis el Syens, Bresonnaz kaj Rossenges. Sub la berna regado ek de 1536 Syens apartenis al la Voktejo Moudon, kiu post la Helveta Revolucio fariĝis distrikto kaj en la jaro 2006 surbaze de la administracia reformo de Kantono Vaŭdo estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]