Legoland' Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Legoland Deutschland
parka enirejo


parka enirejo

Legoland
loko Günzburg,  Germanio
malfermiĝo 2002
adreso Legoland Deutschland, Legoland-Allee, DE-89312 Günzburg
tel. +49-180 5 700 757 01
retejo http://www.legoland.de
Geografia situo 48° 25′ N, 10° 18′ O (mapo)48.42444444444410.299722222222Koordinatoj: 48° 25′ N, 10° 18′ O (mapo)
Legoland Deutschland (Bavario)
Legoland Deutschland (Bavario)
DEC
Legoland Deutschland
Legoland Deutschland
Situo de Legoland Deutschland
Legoland Deutschland (Germanio)
Legoland Deutschland (Germanio)
DEC
Legoland Deutschland
Legoland Deutschland
Situo de Legoland Deutschland
Map
Legoland Deutschland
vdr

La Legoland' Germanio (germane Legoland Deutschland) estas porinfana amuzparko en Germanio, kiu dediĉiĝas al la infanludila konstrusistemo Lego: al la miniatura rekonstruo de iuj elektitaj germaniaj kaj aliaj eŭropaj vidindaĵoj, al grandaj amuzparkaj amuzaĵoj en la stilo de la konstrusistemo, interalie Lego-forme konstruita mezpeoka kastelo, pirata areo kaj pluraj ondaj fervojoj, krome demonstrejo pri la produktado de la ludiloj, ludejo kie infanoj (kaj laŭvole ankaŭ plenkreskuloj) povas konstrui ludilojn el granda elekto de konstrueroj, kaj vendejo de imprese grandega elekto da konstrueroj. La amuzparko situas proksime de la urbeto Günzburg en la federacia lando Bavario en la sudo de Germanio, inter la urboj Ulm okcidente kaj Augsburg oriente, proksime de la germania aŭtoŝoseo A8.

La parko estas la tria en serio de similspecaj amuzparkoj, kiuj ĉiuj havas la nomon Legoland'. La unua (la "originalo") malfermiĝis dum la jaro 1968 en Billund, Danio; dum 1996 sekvis brita variaĵo en Windsor, Anglio, kiel tria dum 199 parko en Carlsbad, Kalifornio kaj kiel kvara la germania parko. Dum la jaro 2005 la firmao Merlin Entertainments aĉetis 70 procentaĵojn de ĉiuj parkoj; la restaj 30 procentaĵoj restis ĉe la firmao Lego. Kiel la aliaj parkoj, ankaŭ tiu en Germanio estas sezona kaj ne funkcias dum la vintro: ĝi akceptas gastojn inter aprilo kaj novembro. Laŭ indikoj de la parka administrado, por la dekoraj konstruaĵ(et)oj de la parko utiliĝis pli ol 50 milionoj da Lego-briketoj.

Miniland[redakti | redakti fonton]

Duonon de tiuj konstrueroj, do pli ol 25 milionojn da Lego-briketoj, 140 modelkonstruistoj uzis por krei plurajn miniaturajn panoramojn pri tipaj scenoj el kvar okcidenteŭropaj landoj en skalo 1:20. Reprezentiĝas pluraj regionoj de Germanio, kun multaj historiaj konstruaĵoj, sed ankaŭ moderna haveno, flughaveno kaj futbala stadiono. Krome reprezentiĝas la urbo Venecio el Italio, kaj tipaj urbopanoramoj el Nederlando kaj Svislando. Pri la modeloj impresas la detalemo: Rimarkindas miniaturaj mevoj en la haveno de Hamburgo, senbrida dancanto dum popmuzika parado en Berlino, sunbruniĝanta knabino ĉe nordgermania mara plaĝo kaj multegaj pliaj detaletoj. Por plia vivo en la miniatura lando "Miniland" zorgas multaj movigoj: Per premo de butono aŭ movo de navigilo la vizitantoj povas ekigi multajn movojn vivigitajn per elektromotoretoj en la panoramoj. Cirkulas aŭtoj, busoj, kamionoj kaj motorcikloj, en la flughaveno moviĝas aviadiloj, kaj survojas ankaŭ ŝipoj kaj fervojoj. El kaŝitaj laŭtparoliloj aŭdeblas voĉoj, muziko kaj pliaj sonoj (ekzemple mevaj ŝrikoj aŭ la sono de muĝantaj maraj ondoj). Vespere strataj lanternoj kaj lumigitaj loĝdomoj kreas etosajn impresojn.

Venecio[redakti | redakti fonton]

La areo pri Venecio en vasta kanal-reta panoramo montras multan pliajn urbajn detalojn krom la Doĝa Palaco, la Rialto-ponto aŭ la Baziliko de Sankta Marko.

Svislando[redakti | redakti fonton]

Svislando reprezentiĝas per granda panoramo de la historia urbo Lucerno kaj per pejzaĝo el la alpa regiono ĉirkaŭ la landa ĉefurbo Berno.

Nederlando[redakti | redakti fonton]

La urbocentro de Amsterdamo kun burĝaj domoj, kanaloj kaj leveblaj pontoj, kaj kampara nederlanda pejzaĝo kun ventomuelejoj reprezentas Nederlandon.

Hamburgo[redakti | redakti fonton]

La haveno de Hamburgo prezentiĝas kun kajoj, stokejoj, kargoŝipoj kaj boatetoj, spektantoj kaj mevoj.

Berlino[redakti | redakti fonton]

Pluraj vidindaĵoj de la germania ĉefurbo rekonstruiĝis en la skalo 1:20. Nur por la konstruo de la germania parlamentejo Reichstag la modelistoj bezonis 1.858 laborhorojn. Krome vidindas interalie la Brandenburga Pordego, la berlina katedralo, la historia Nikolaa Kvartalo kun la samnoma preĝejo, la Aleksandra Placo kun la televida turo, la Maria Preĝejo kaj la Ruĝa Urbodomo.

Hesio kaj Rejnlando-Palatinato[redakti | redakti fonton]

En plia parto de Miniland videblas la impresa panoramo de la urbocentro de Frankfurto, kun la mezepoka urbodoma placo, sed ankaŭ la altaj nubskrapuloj de la Eŭropa Centra Banko kaj de pliaj grandaj bankoj. En la proksimeco estas pejzaĝoj de la valoj de la riveroj Rejno, Mozelo kaj Majno, kun historiaj fortikaĵoj, vinkultivistaj urbetoj kaj pliaj konstruaĵo.

Kastelo Neuschwanstein[redakti | redakti fonton]

La detala rekonstruo de la fabela kastelo de la bavara reĝo Ludoviko la 2-a situas en roka alpa pejzaĝo. La modelo en skalo 1:30 konsistas el pli ol 300.000 Lego-briketoj. Ĝi larĝas 4 ½ metrojn kaj altas iom pli ol 3 metrojn. Por la modelo kreiĝis pli ol 400 fenestroj en pli ol 30 deversaj formoj.

Munkena flughaveno[redakti | redakti fonton]

Samkiel en la orginalo, tiel ankaŭ en la Lego-modelo, la Munkena flughaveno nun havas duan terminalon kaj ĝin alflugas la novspeca aviadilego Airbus A380 – ĉio en la Miniland-versio el etaj Lego-briketoj kaj movigita per surprizetoj ekigeblaj per la premoj de butonoj.

Futbala stadiono Allianz Arena[redakti | redakti fonton]

La rekonstruo de la futbala stadiono Allianz Arena en Munkeno estas la plej granda Lego-konstruaĵo tutmonde: ĝi kovras bazan areon de 5 oble 4 ½ metroj, altas unu metron kaj pezas 1 ½ tunojn. La miniatura stadiono konstruiĝis laŭ originaj planoj el miliono da Lego-briketoj. La lumigebla supro estis speciala defio: Unuflanke rondaj formoj el la rektangulaj ludilaj briketoj tre malfacile kreeblas, kaj aliflanke per neniuj el la jam ekzistintaj Lego-briketoj eblis vere kopii la kolorojn de la stadiona supro. Tial fine aparte por tiu konstruaĵo evoluis speciala travidebla Lego-briko. Pro la uzo de la travideblaj novaj konstrueroj fine helpe de 5000 lampetoj - preskaŭ kiel la originalo (vidu pri tio bildon en la artikolo de la vera stadiono) eblas lumigi la futbalejon laŭplaĉe ruĝe, blue kaj blanke. Ankaŭ la vizitantoj de la parko partoprenis en al konstruo de la stadioneto: Inter la miniaturaj 30.000 Lego-futbalemuloj en la dekstra kaj maldekstra kurbiĝo de la stadiona publikejo sidas 100, de parkaj vizitantoj fantazie kreitaj, miniaturaj futbalemuloj.

Kampara pejzaĝo de la loka regiono Ŝvabio[redakti | redakti fonton]

La pilgrima preĝejo Maria Vesperbild kaj historia laktejo reprezentas la pejzaĝon de la loka regiono Ŝvabio, kiu ĉirkaŭas la amuzparkon.

Pliaj altiraĵoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ areo, la miniatura lando Miniland okupas malpli ol kvaronon de al parka teritorio. Inter kromaj temaj areoj menciindas interalie la parto "Lego ekstreme", kiu havas plurajn Lego-stilajn ondajn fervojojn. En la "testoveturejo" elproveblas rapidaj konkursaj aŭtoj en infana grandeco. En la "konstrua kaj testa centro" eblas esplori, ĉu memkonstruitaj turdomegoj el Lego-brikoj vere rezistas al tertremo, aŭ eksperimenti, kiu fantazie konstruita Lego-veturilo plej rapidas en dekliva vetveturo. La "landon de aventuroj", kaŝite en ĝangala pejzaĝo de multaj arboj kaj arbustoj, sovaĝaj bestoj kaj fantastaj kreaĵoj, ĉio el Lego-brikoj, eblas esplori en ĵipoj. En la "kavalira reĝlando" mezepoka fortikaĵo en Lego-stilo atendas vizitantojn. Junaj pilotoj kaj navigistoj povas en la "Lego-urbo" stiri aviadilojn kaj boatojn en infana grandeco. Kaj aventurece malkovrigeblas ankaŭ la Lego-stila "Lando de piratoj".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]