Lemano
La lago Lemano (aŭ: Lemana Lago) situas sur la landlimo inter Svislando kaj Francio. Ĝia franca nomo estas (Lac) Léman [lak lemɑ̃], foje ĝi nomiĝas Lago de Ĝenevo, kio ankaŭ kongruas al la germana nomo Genfer See [ˈgɛnfɐ zeː].
Nombroj kaj faktoj
Lemano longas 72 km kaj grandas 582,4 km², ĝia maksimuma larĝo estas ĉ. 13 km. Ĝi estas la plej granda lago de okcidenta Eŭropo, pli granda ol la Konstanca Lago. El ĝia surfaco 234 km² (40 %) kalkuliĝas al Francio, 348,4 km² (60 %) al Svislando. Ĝia pleja profundo estas 309,7 m, ĝia meza alto super marnivelo 372 m. Ĝian volumenon oni kalkulas je 89 km³. Trafluas ĝin la rivero Rodano.
Bordas al la lago la tri svisaj kantonoj Ĝenevo, Vaŭdo kaj Valezo kaj la franca distriktaro (provinco) Haute-Savoie. Gravaj urboj ĉelagaj estas Ĝenevo, Laŭzano, Vevey kaj Montreux en Svislando kaj Thonon-les-Bains en Francio.
Galerio
-
Administra mapo de Lemano
-
Lemano ĉe Epesses, rigardo al okcidento
-
Kastelo Chillon ĉe Lago Lemano
-
Mapo de Lemano
Urboj ĉirkaŭ Lemano
Svisaj urboj
- Hermance
- Anières
- Corsier
- Collonge-Bellerive
- Cologny
- Ĝenevo
- Pregny-Chambésy
- Bellevue
- Genthod
- Versoix
- Mies
- Tannay
- Coppet
- Founex
- Céligny
- Crans-près-Céligny
- Nyon
- Prangins
- Gland
- Dully
- Bursinel
- Rolle
- Perroy
- Allaman
- Buchillon
- Saint-Prex
- Tolochenaz
- Morges
- Préverenges
- Saint-Sulpice
- Laŭzano
- Pully
- Paudex
- Lutry
- Villette (Lavaŭ)
- Grandvaŭ
- Cully
- Epesses
- Puidoŭ
- Rivaz
- Chexbres
- Saint-Saphorin (Lavaŭ)
- Chardonne
- Corseaŭ
- Vevey
- La Tour-de-Peilz
- Montreux
- Veytaŭ
- Villeneuve
- Noville
- Port-Valais
- Saint-Gingolph (landlima urbo)
Francaj urboj
- Saint-Gingolph
- Meillerie
- Lugrin
- Maxilly-sur-Léman
- Évian-les-Bains
- Publier
- Thonon-les-Bains
- Anthy-sur-Léman
- Margencel
- Sciez
- Excenevex
- Yvoire
- Nernier
- Messery
- Chens-sur-Léman
Vidu ankaŭ
grekeListo de lagoj en Svislando
Eksteraj ligiloj
greke http://perso.wanadoo.fr/lycee.noailles/leman/fr_03.htm Pri flaŭro kaj faŭno (france) greke http://www.cgn.ch ŝipekskursoj sur Lemano greke http://www.ports-leman.ch havenoj de Lemano