Saltu al enhavo

Lena Valaitis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lena Valaitis
Persona informo
Aliaj nomoj Lena Valaitis
Naskiĝo 7-an de septembro 1943 (1943-09-07) (80-jaraĝa)
en Memel/Klaipėda
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Horst Jüssen (1979–2008) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.valaitis.de/
vdr

Lena Valaitis, oficiala pasporta nomo ekde 1979 post geedziĝo Anelė Luise Jüssen, naskonome Anelė Luise Valaitytė, estas germana-litova kantistino. Ŝi naskiĝis la  7-an de septembro 1943(nun 1943-09-07) en Memel/Klaipėda, tiutempe oficiale germana, kulture dulingve germana kaj litova kaj ekde 1945 firme parto de Litovio, do nun estas 80-jaraĝa.

Origino kaj eduko

[redakti | redakti fonton]

Ŝi venis al Okcidenta Germanio kiel infaneto kiam ŝia patrino fuĝis kun ŝi kaj ŝia frato de la Orientprusa urbo Memel, kiu estis detruita per aviadilaj atakoj, en vintro 1944/1945, fine de la dua mondmilito. La patro estis mortigita kiel soldato en la milito. Kvankam ŝi laŭ la litovaj nomkonvencioj havis la familian nomon Valaitytė, kio signifas "filino de patro Valaitis", la germana noma juro ne antaŭvidis tian nomkonvencion kaj ŝi devis alpreni la nomon de la patro "Valaitis", kiun la frato, "Valaitis = filo de patro Valaitis" pro la sama litova nomkonvencio ĉiukaze havis. Laŭ litova kompreno la knabino do ekde tiam havas viran nomon, kio en unua momento tre iritigas kaj, se oni iom komprenas internacian juron, je dua rigardo estas klara signo pri aparteno al litova familio fuĝinta al eksterlando - kio ne estas ekzotika sorto: en la 20-a jarcento proksimume kvarono de ĉiuj litovoj devis fuĝi aŭ propravole fuĝis al okcidentaj landoj, kio kompreneble ne inkluzivas tiujn kiuj estis deportitaj al Siberio, Rusio, en 1940 kaj post 1944.

Post loĝado sur la insulo Fehmarn de Ŝlesvigo-Holstinio dum du jaroj, la familio komence ekloĝis en Memmingen, Bavario. Lena Valaitis frekventis la elementan lernejon tie kaj poste internuleje la litovan gimnazion Hüttenfeld en kastelo Rennhof, Lampertheim-Hüttenfeld en Hesio. Tamen, ŝi forlasis la gimnazion du jarojn antaŭ la mezlerneja diplomiĝo kaj komencis metilernadon ĉe la Deutsche Bundespost en Frankfurt ĉe Majno. Lena prenis privatajn kantlecionojn jam en la lernejo. Ŝi daŭrigis tion en Frankfurto kaj partoprenis en pluraj junularaj konkursoj.

Interalie ŝi reprezentis Germanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1981, okazinta la 4-an de aprilo 1981 en Dublino (Irlando) kaj gajnis la 2-an lokon: la kanto Johnny Blue atingis 132 poentojn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]