Leo Baeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leo Baeck
Persona informo
Leo Baeck
Naskiĝo 23-an de majo 1873 (1873-05-23)
en Leszno
Morto 2-an de novembro 1956 (1956-11-02) (83-jaraĝa)
en Londono
Tombo Barnet vd
Religio judismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko OpoleDuseldorfoBerlinoLondonoDuisburg vd
Ŝtataneco GermanioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Jewish Theological Seminary of Breslau • Universitato de Vroclavo • Hochschule für die Wissenschaft des Judentums • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino vd
Memorigilo Leo Baeck
Familio
Patro Samuel Baeck vd
Infanoj Ruth Berlak vd
Profesio
Okupo filozofoedukistorabeno • universitata instruisto • verkistorabenorabeno • military rabbi • teologo vd
Aktiva en Terezín vd
Doktoreca konsilisto Wilhelm Dilthey vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leo BAECK (naskiĝinta en la 23-a de majo 1873 en Leszno, mortinta la 2-an de novembro 1956 en Londono) estis germana-juda teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Baeck frekventis la rabenan seminarion en Vroclavo. En 1894 li ekfrekventi la Altlernejon pri la scienco de judismo al Berlino kaj doktoriĝis ĉe Wilhelm Dilthey. Ekde 1897 Baeck estis rabeno en Opole, ekde 1907 en Düsseldorf kaj ekde 1912 en la germana ĉefurbo Berlino.

Dum la Unua mondmilito li - kromnomite lasta instruisto de la germana judaro - deĵoris kiel batalkampa animzorganto. Li iĝis estrarano de Keren Hajessod, fonduso por financi enmigrojn de judoj en Palestinon. Aliaj okupoj: li kungvidis Jewish Agency, kiu defendis la interesojn de judoj vivantaj en Palestino antaŭ la brita mandatregistaro; en 1922 ĉefo de la Ĝenerala rabena asocio de Germanio; ekde 1924 prezidanto de la germana branĉo de la konata bonfara ligo B'nai B'rith; direktoro de la Regna reprezentado de judoj en Germanlando. Ĉar Baeck rifuzis ĉiujn proponojn savi sin per fuĝo eksterlanden li deportitis en la 1943-a jaro en la koncentrejon de Terezín.

Post 1945[redakti | redakti fonton]

Post la liberigo en 1945 Baeck iĝis prezidento de World Union for Progressive Judaism - Monda unuiĝo de progresemaj judoj. Ekde 1948 li estis profesoro pri religia historio ĉe Hebrew Union College en Cincinnati.

Fonditis en 1954 en Jerusalemo la Instituto Leo Baeck, kiu havas hodiaŭ filiojn en Novjorko kaj Londono. Ekde 1956 la Centra konsilio de judoj en Germanio aljuĝas ĉiun jaron la Leo-Baeck-premion.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La pensoj de Baeck temas pri la karaktero de judismo. Gravaj verkoj estas Das Wesen des Judentums (1905) kaj Dieses Volk (1955-1957, 2 vol.). Krome ekzistas Leo Baeck College en Londono, Leo Baeck Foundation en Potsdam kaj la internacia stipendiprogramo Leo Baeck Fellowship Programme.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bastian Fleermann: „…das beste Rabbinat in Deutschland.“ Biografische Skizzen zu den Düsseldorfer Rabbinern von 1706 bis 1941. In: Düsseldorfer Jahrbuch 81 (2011), S. 107-170
  • Albert H. Friedlander: Leo Baeck: Teacher of Theresienstadt. Overlook Press 1991, ISBN 978-0-87951-393-1 (reprintita eldono de 1973)
  • Albert H. Friedlander: Leo Baeck, Leben und Lehre. Stuttgart 1973.
  • Elias H. Füllenbach: Rabbiner Leo Baeck – „Für die anderen zu leben und doch im Eigenen zu stehen“, in: Düsseldorfer Persönlichkeiten, hrsg. von Edmund Spohr und Hatto Küffner, Kleve 2004 (= Düsseldorf. Eine Stadt zwischen Tradition und Vision), S. 168-181.
  • Ralf Koerrenz: Das Judentum als Lerngemeinschaft. Zur Konzeption einer pädagogischen Religion bei Leo Baeck. Weinheim 1992.
  • Walter Homolka: Jüdische Identität in der Modernen Welt – Leo Baeck und der deutsche Protestantismus. Gütersloh 1994, ISBN 3-579-00259-7.
  • Georg Heuberger und Fritz Backhaus, Leo Baeck 1873–1956. Aus dem Stamme von Rabbinern, Frankfurt/M. 2001.
  • Walter Homolka: Jüdisches Denken – Leo Baeck, Perspektiven für heute. Herder spektrum, Freiburg 2006, ISBN 978-3-451-05728-1.
  • Walter Homolka, Elias H. Füllenbach: Leo Baeck – Eine Skizze seines Lebens. Gütersloher Verlagshaus, Gütersloh 2006, ISBN 978-3-579-06429-1.
  • Walter Homolka, Elias H. Füllenbach: Rabbiner Leo Baeck. Ein Lebensbild. Hentrich & Hentrich Verlag, Berlin 2009, ISBN 978-3-938485-84-2.
  • Deutscher Wirtschaftsverlag, AG (Hrsg.): Reichshandbuch der Deutschen Gesellschaft. Band 1, Berlin 1931

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]