Leonzio Pilato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonzio Pilato
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1310 (1310-01-01)
en Seminara
Morto 30-an de novembro 1364 (1364-11-30) (54-jaraĝa)
en Adriatiko
Mortokialo fulmobato
Lingvoj latina
Alma mater Universitato de Florenco
Okupo
Okupo monaĥotradukistoverkistofilozofo
vdr
tragedio Hekabe de Eŭripido grekoriginale kun traduko kaj randkomentoj de Leonzio Pilato, 1362

Leonzio PILATO (latine Leo Pilatus, greke: Λεόντιος Πιλάτος ο Καλαβρός; naskiĝinta ĉ. 1310, mortinta 1365 surŝipe sur Adriatiko) estis itala filologo. Li estis la unua universitatkatedrestro pri la greka lingvo en Okcidenta Eŭropo kaj la unua tradukinto de verkoj de Homero en la latinan.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el suditala Kalabrio, kie regis influo de greklingva minoritato (kvankam Pilato mem ankaŭ parolis pri Tesalio kiel hejmregiono), li estis disĉiplo de la filozofo, matematikisto kaj teologo Barlaam di Seminara. En 1358 Pilato troviĝis en Padovo kie li konatiĝis kun Petrarko. Ĉi tiu ricevis de la bizanca diplomato Nikolaos Sigeros en 1353 aŭ 1354 manuskripton kun verkoj homeraj. Pro manko de lingvokono Petrarko petis de Pilato traduki la tuton.

La rezulto estis neeleganta, laŭvorta traduko de la unua ĉapitro de Iliado. Sekve Petrarko kune kun Bokaĉo venigis Leonzio en 1360 al Florenco kaj starigis altlernejan katedron por li. Temis pri la unua universitata seminario pri helenaj studoj de post la antikvaj tempoj. Finfine Leonzio Pilato finis la tradukon de Homero. Ĝi troviĝis nuntempe en la Nacia Biblioteko de Francio, ms. lat. 7880(1)[1] kaj 7880(2)[2].

La rilato inter jen Petrarko kaj Bokaĉo kaj jen Pilato malpliboniĝis. Laŭdire estis Pilato grumblema, malbone vestita, komplika. Okaze de vojaĝo kun Petrarko al Venecio oni forsendis lin disde Venecio al Konstantinopolo por havigi novajn manuskriptojn. Vere oni volis ke li restu tie, kion oni per postsendita letero ankaŭ komunikis al li. Neobeinte li ŝipe entreprenis reiron al Italujo. Dum ŝtormego lin trafis fulmo.

El la pakaĵaro de Leonzio Pilato saviĝis diversaj manuskriptaj tezoroj, ekz. de aĵoj de Sofoklo kaj Eŭripido kiun volonte akceptis - Petrarko.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Agostino Pertusi: Leonzio Pilato fra Petrarca e Boccaccio. Le sue versioni omeriche negli autografi di Venezia e la cultura greca del primo Umanesimo. Istituto per la Collaborazione Culturale, Venedig/Rom 1964.
  • Donatella Coppini: "Leonzio Pilato". Ĉe: Lexikon des Mittelalters (LexMA).Volumo 5. Artemis & Winkler, München/Zürich 1991, ISBN 3-7608-8905-0, kol. 1898.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. informoj primanuskriptaj; teksto
  2. informoj primanuskriptaj; teksto
  3. Francesco Petrarca: Lettere Senili. Le Monnier, Firenze 1869, S. 411–415 (Libro Sesto, Lettera I: A Giovanni Boccacio. Di Venezia, il 25 di gennaio [1366]. interrete).