Leopoldo la 3-a (Habsburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopoldo la 3-a
Duko de Interna Aŭstrio
Mapo de Interna Aŭstrio
Mapo de Interna Aŭstrio
Regado 1365-1386
Sekvanto Ernesto
Persona informo
Naskiĝo 1-a de novembro 1351
en Vieno,  Aŭstrio
Morto 9-a de julio 1386
en Sempach,  Aŭstrio
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Saint Paul's in Lavanttal Abbey vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de Vieno
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Alberto la 2-a, Duko de Aŭstrio vd
Patrino Joanna of Pfirt vd
Gefratoj Rudolf IV • Alberto la 3-a, duko de Aŭstrio • Frederick III, Duke of Austria • Margareto de Aŭstrio vd
Edz(in)o Viridis Visconti vd
Infanoj Vilhelmo, duko de Aŭstrio • Leopoldo la 4-a de HabsburgoErnesto, Duko de AŭstrioFrederiko la 4-a • Margarete von Habsburg • Katharina von Habsburg • Elisabeth von Habsburg vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leopoldo la 3-a, Duko de Aŭstrio (1351-1386) estis kromnomita "La Kuraĝa", Duko de Aŭstrio inter 1365-1379, kaj Duko de Interna Aŭstrio inter 1365-1386. Li estis filo de Alberto la Saĝa aŭ la Kripla (1298-1358), kaj kune kun siaj fratoj Rudolfo la 4-a, Duko de Aŭstrio (1339-1365) kaj Alberto la 3-a la Porkovosta (1349-1395), estas konsiderataj la fondintoj de la Universitato de Vieno.

Okaze de la morto de ilia patro, liaj du fratoj ne volis regi kune. Tiamaniere ke, en 1379, ili dividis la teritoriojn kun la Traktado de Neŭbergo[1], kaj el tio rezultis la albertida kaj leopoldida devenontaro de la Habsburgoj. Alberto ricevis la teritoriojn de Aŭstrio, al Leopoldo restis la Tirolo, Stirio, Karintio, la sudorientaj markioj (nune Slovenio kaj Istrio) kaj estas ĉio kio restis el la Habsburgaj landoj en la Suda Germanio kaj Svisio (vidu: Antaŭa Aŭstrio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1375, li akiris de la Monfortoj la graflandon de Feldkirch, unua parto de Vorarlbergo kiu pli malfrue, post kelkaj jardekoj, estus tute vendita al la Habsburgoj. En 1379, Leopoldo ricevas la titolon kiel Duko de Stirio.

En 1381, kun la fino de la Milito de Kioĝo (Chioggia), la venecianoj estis devigataj transdoni Trevizon al la ĉirkaŭantaj teritorioj[2]. Tiam, Leopoldo unue uzis orgojle la titolon kiel Markizo de Trevizo. La prince ade uzis ĝin, kvankam pro kialoj pure honorigaj, eĉ post kiam la Markio estis cedita al la Senjoreco de Padovo.

En 1381, Leopoldo la 3-a, kiu ankaŭ estis Grafo de Tirolo, donis al la urbo de Bolzano la blazonŝildon, kun la koloroj de la Habsburgoj inversitaj, krom grava komunuma privilegio. En 1382, Leopoldo la 3-a ricevis la konsekriĝon en la urbo Trieste, kiu al li spontane sin submetis por eskapi al la regado de Venecio. Dezirante pligrandigi la teritoriojn trans la Vorarlberg, Leopoldo la 3-a engaĝiĝis kun la svisoj en longan militon kiu finiĝis kun la Batalo de Sempach (9-a de julio 1386), dum kiu li estis mortigita.

Devenantaro[redakti | redakti fonton]

Leopoldo la 3-a edziĝis al Viridis Visconti (1352-1414) en la 23-a de februaro 1365, en Milano. La paro havis ses infanojn:

La sukceda linio disvolviĝis kun la filo de Ernesto (1377-1424), Frederiko la 3-a (1415-1493), kaj poste kun la filo de ĉi-lasta, Maksimiliano la 1-a (1459-1519).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La milito kaj la mitokreado pri la Svisa Konfederacio
Se la Svisa Konfederacio kunsolidiĝis pro la kreado de serio da komunaj institucioj, tamen tiu sukceso estas rezulto de la milito. Sen la militaj entreprenoj, la institucia strukturo de la Konfederacio -- la pluraj aliancotraktatoj, la starigo de konkordatoj, la Konfederacia Dieto -- ne ekzistus aŭ restus mallongdaŭra. En la Batalo de Morgarten, en 1315, la kamparana infanterio de la tri valoj dispelis la senjoran aŭstran kavalerion. En la Batalo de Sempach, en 1386, la armeo komandita de la Habsburgoj estis venkita kaj Leopoldo mortis en batalkampo. Ĉi dua malvenko estigis neŝanĝeblan ekfalon en la Dinastio de la Habsburgoj kiel politikaj ludistoj de la svisa teritorio. La servuteco tiam ekaboliciis en Kantono Uri, Ŝvico kaj Untervaldo. Dum la Burgundiaj Militoj (1474-77), la konfederaciaj armeoj eventuale havis avantaĝojn sur la duko Karlo la Brava (1433-1477). La Ŝvaba Ligo – iu koalicio de nobeloj kaj urboj fondita en 1488 kvazaŭ bastiono kontraŭ la konduto je milita ekspansiismo de la Svisa Konfederacio en suda Germanio – havis la saman sorton en 1499. La konsekvencoj pli tujaj el tiuj militaj konkeroj estis, kompreneble, ke la Svisa Konfederacio sukcesis frustri la provojn de la Domo de la Habsburgoj enkonduki pli rektan formon de regado.
Eltirita de la verko A Contested Nation: History, Memory and Nationalism in Switzerland, 1761-1891, far Oliver Zimmer.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Austria, Croatia, and Slovenia, Britannica Educational Publishing
  2. La Treviza Markio estis esprimo uzata en la 12-a jarcento por indiki la teritorion kiu etendiĝis ĉirkaŭ la urbo Trevizo.
  3. The Habsburgs: The History of a Dynasty, Benjamin Curtis
  4. The peerage
  5. Familypedia